Nombroj
Chapter 8
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
1耶和华晓谕 摩西 说:
2Parolu al Aaron, kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.
2「你告诉 亚伦 说:点灯的时候,七盏灯都要向灯台前面发光。」
3Kaj Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
3亚伦 便这样行。他点灯台上的灯, 使灯 向前 发光 ,是照耶和华所吩咐 摩西 的。
4Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.
4这灯台的做法是用金子锤出来的,连座带花都是锤出来的。 摩西 制造灯台,是照耶和华所指示的样式。
5Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
5耶和华晓谕 摩西 说:
6Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.
6「你从 以色列 人中选出 利未 人来,洁净他们。
7Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
7洁净他们当这样行:用除罪水弹在他们身上,又叫他们用剃头刀刮全身,洗衣服,洁净自己。
8Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
8然后叫他们取一只公牛犊,并同献的素祭,就是调油的细面;你要另取一只公牛犊作赎罪祭。
9Kaj venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.
9将 利未 人奉到会幕前,招聚 以色列 全会众。
10Kaj alvenigu la Levidojn antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.
10将 利未 人奉到耶和华面前, 以色列 人要按手在他们 头 上。
11Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.
11亚伦 也将他们奉到耶和华面前,为 以色列 人当作摇祭,使他们好办耶和华的事。
12Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.
12利未 人要按手在那两只牛的头上;你要将一只作赎罪祭,一只作燔祭,献给耶和华,为 利未 人赎罪。
13Kaj starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaŭ la Eternulo.
13你也要使 利未 人站在 亚伦 和他儿子面前,将他们当作摇祭奉给耶和华。
14Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.
14「这样,你从 以色列 人中将 利未 人分别出来, 利未 人便要归我。
15Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.
15此后 利未 人要进去办会幕的事,你要洁净他们,将他们当作摇祭奉上;
16Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi.
16因为他们是从 以色列 人中全然给我的,我拣选他们归我,是代替 以色列 人中一切头生的。
17Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi.
17以色列 人中一切头生的,连人带牲畜,都是我的。我在 埃及 地击杀一切头生的那天,将他们分别为圣归我。
18Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.
18我拣选 利未 人代替 以色列 人中一切头生的。
19Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo.
19我从 以色列 人中将 利未 人当作赏赐给 亚伦 和他的儿子,在会幕中办 以色列 人的事,又为 以色列 人赎罪,免得他们挨近圣所,有灾殃临到他们中间。」
20Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.
20摩西 、 亚伦 ,并 以色列 全会众便向 利未 人如此行。凡耶和华指着 利未 人所吩咐 摩西 的, 以色列 人就向他们这样行。
21Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaŭ la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.
21于是 利未 人洁净自己,除了罪,洗了衣服; 亚伦 将他们当作摇祭奉到耶和华面前,又为他们赎罪,洁净他们。
22Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.
22然后 利未 人进去,在 亚伦 和他儿子面前,在会幕中办事。耶和华指着 利未 人怎样吩咐 摩西 , 以色列 人就怎样向他们行了。
23Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
23耶和华晓谕 摩西 说:
24Jen estas, kio koncernas la Levidojn: de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.
24「 利未 人是这样:从二十五岁以外,他们要前来任职,办会幕的事。
25Kaj de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.
25到了五十岁要停工退任,不再办事,
26Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.
26只要在会幕里,和他们的弟兄一同伺候,谨守所吩咐的,不再办事了。至于所吩咐 利未 人的,你要这样向他们行。」

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.