Nombroj
Chapter 20
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj venis la Izraelidoj, la tuta komunumo, en la dezerton Cin en la unua monato; kaj la popolo ekloĝis en Kadeŝ, kaj tie mortis Mirjam kaj estis tie enterigita.
1正月间, 以色列 全会众到了 寻 的旷野,就住在 加低斯 。 米利暗 死在那里,就葬在那里。
2Kaj ne estis akvo por la komunumo, kaj ili kolektiĝis kontraŭ Moseo kaj Aaron.
2会众没有水喝,就聚集攻击 摩西 、 亚伦 。
3Kaj la popolo malpacis kontraŭ Moseo, kaj ili diris jene: Ho, kial ni ne mortis tiam, kiam mortis niaj fratoj antaŭ la Eternulo!
3百姓向 摩西 争闹说:「我们的弟兄曾死在耶和华面前,我们恨不得与他们同死。
4Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton, por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj?
4你们为何把耶和华的会众领到这旷野、使我们和牲畜都死在这里呢?
5Kaj por kio vi elirigis nin el Egiptujo, por venigi nin al ĉi tiu malbona loko, kie oni ne povas semi, kie ne ekzistas figarboj nek vinberoj nek granatoj, kaj kie ne ekzistas akvo por trinki?
5你们为何逼着我们出 埃及 、领我们到这坏地方呢?这地方不好撒种,也没有无花果树、葡萄树、石榴树,又没有水喝。」
6Tiam Moseo kaj Aaron iris de antaŭ la komunumo al la pordo de la tabernaklo de kunveno kaj ĵetiĝis vizaĝaltere, kaj la majesto de la Eternulo aperis al ili.
6摩西 、 亚伦 离开会众,到会幕门口,俯伏在地;耶和华的荣光向他们显现。
7Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
7耶和华晓谕 摩西 说:
8Prenu la bastonon kaj kunvenigu la komunumon, vi kaj via frato Aaron, kaj parolu antaŭ iliaj okuloj al la roko, kaj ĝi donos sian akvon; kaj vi elirigos por ili akvon el la roko, kaj vi trinkigos la komunumon kaj ĝiajn brutojn.
8「你拿着杖去,和你的哥哥 亚伦 招聚会众,在他们眼前吩咐磐石发出水来,水就从磐石流出,给会众和他们的牲畜喝。」
9Kaj Moseo prenis la bastonon de antaŭ la Eternulo, kiel Li ordonis al li.
9于是 摩西 照耶和华所吩咐的,从耶和华面前取了杖去。
10Kaj Moseo kaj Aaron kunvenigis la komunumon antaŭ la rokon, kaj li diris al ili: Aŭskultu, ho ribeluloj, ĉu el ĉi tiu roko ni elirigu por vi akvon?
10摩西 、 亚伦 就招聚会众到磐石前。 摩西 说:「你们这些背叛的人听我说:我为你们使水从这磐石中流出来吗?」
11Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj ĝiaj brutoj.
11摩西 举手,用杖击打磐石两下,就有许多水流出来,会众和他们的牲畜都喝了。
12Tiam la Eternulo diris al Moseo kaj al Aaron: Pro tio, ke vi ne kredis je Mi, por montri Min sankta en la okuloj de la Izraelidoj, tial vi ne venigos ĉi tiun komunumon en la landon, kiun Mi donas al ili.
12耶和华对 摩西 、 亚伦 说:「因为你们不信我,不在 以色列 人眼前尊我为圣,所以你们必不得领这会众进我所赐给他们的地去。」
13Tio estas la Akvo de Malpaco, ĉe kiu la Izraelidoj malpacis kontraŭ la Eternulo kaj per kiu Li montris Sin sankta al ili.
13这水名叫 米利巴 水,是因 以色列 人向耶和华争闹,耶和华就在他们面前显为圣。
14Kaj Moseo sendis senditojn el Kadeŝ al la reĝo de Edom, por diri: Tiel diras via frato Izrael: Vi scias ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj trafis nin;
14摩西 从 加低斯 差遣使者去见 以东 王,说:「你的弟兄 以色列 人这样说:『我们所遭遇的一切艰难,
15niaj patroj foriris en Egiptujon, kaj ni loĝis en Egiptujo longan tempon, kaj la Egiptoj agis malbone kontraŭ ni kaj kontraŭ niaj patroj;
15就是我们的列祖下到 埃及 ,我们在 埃及 久住; 埃及 人恶待我们的列祖和我们,
16kaj ni ekkriis al la Eternulo, kaj Li aŭdis nian voĉon, kaj Li sendis anĝelon kaj elkondukis nin el Egiptujo; kaj jen ni estas en Kadeŝ, urbo ĉe la fino de viaj limoj;
16我们哀求耶和华的时候,他听了我们的声音,差遣使者把我们从 埃及 领出来。这事你都知道。如今,我们在你边界上的城 加低斯 。
17permesu do al ni trairi vian landon; ni ne iros tra kampo nek tra vinberĝardeno, kaj ni ne trinkos akvon el la putoj; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ni ne flankiĝos dekstren nek maldekstren, ĝis ni trapasos viajn limojn.
17求你容我们从你的地经过。我们不走田间和葡萄园,也不喝井里的水,只走大道,不偏左右,直到过了你的境界。』」
18Sed Edom diris al li: Vi ne trapasos min, alie mi eliros kun glavo renkonte al vi.
18以东 王 说:「你不可从我的 地 经过,免得我带刀出去攻击你。」
19Kaj la Izraelidoj diris al li: Laŭ la granda vojo ni iros; kaj se ni trinkos vian akvon, mi kaj miaj brutoj, mi pagos pro ĝi; nenio pli, sole per miaj piedoj mi trairos.
19以色列 人说:「我们要走大道上去;我们和牲畜若喝你的水,必给你价值。不求别的,只求你容我们步行过去。」
20Sed li diris: Ne trairu. Kaj Edom elpaŝis kontraŭ lin kun popolo multenombra kaj kun mano forta.
20以东 王 说:「你们不可经过!」就率领许多人出来,要用强硬的手攻击 以色列 人。
21Kaj Edom ne volis permesi al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Izrael iris flanke de li.
21这样, 以东 王 不肯容 以色列 人从他的境界过去。于是他们转去,离开他。
22Kaj ili elmoviĝis el Kadeŝ; kaj la Izraelidoj, la tuta komunumo, venis al la monto Hor.
22以色列 全会众从 加低斯 起行,到了 何珥山 。
23Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron sur la monto Hor, ĉe la limo de la lando Edoma, dirante:
23耶和华在附近 以东 边界的 何珥山 上晓谕 摩西 、 亚伦 说:
24Aaron alkolektiĝu al sia popolo; ĉar pro tio, ke vi malobeis Mian ordonon ĉe la Akvo de Malpaco, li ne venos en la landon, kiun Mi donas al la Izraelidoj.
24「 亚伦 要归到他列祖那里。他必不得入我所赐给 以色列 人的地;因为在 米利巴 水,你们违背了我的命。
25Prenu Aaronon, kaj Eleazaron, lian filon, kaj suririgu ilin sur la monton Hor;
25你带 亚伦 和他的儿子 以利亚撒 上 何珥山 ,
26kaj deprenu de Aaron liajn vestojn, kaj surmetu ilin sur Eleazaron, lian filon; kaj Aaron alkolektiĝu al sia popolo kaj mortu tie.
26把 亚伦 的 圣 衣脱下来,给他的儿子 以利亚撒 穿上; 亚伦 必死在那里,归 他列祖 。」
27Kaj Moseo faris, kiel ordonis la Eternulo; kaj ili suriris sur la monton Hor antaŭ la okuloj de la tuta komunumo.
27摩西 就照耶和华所吩咐的行。三人当着会众的眼前上了 何珥山 。
28Kaj Moseo deprenis de Aaron liajn vestojn, kaj surmetis ilin sur Eleazaron, lian filon. Kaj Aaron mortis tie sur la supro de la monto. Kaj Moseo kaj Eleazar malsupreniris de la monto.
28摩西 把 亚伦 的 圣 衣脱下来,给他的儿子 以利亚撒 穿上, 亚伦 就死在山顶那里。于是 摩西 和 以利亚撒 下了山。
29Kaj la tuta komunumo vidis, ke Aaron mortis, kaj la tuta domo de Izrael priploris Aaronon dum tridek tagoj.
29全会众,就是 以色列 全家,见 亚伦 已经死了,便都为 亚伦 哀哭了三十天。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.