Marko 7
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj kolektiĝis al li la Fariseoj kaj iuj el la skribistoj, kiuj venis el Jerusalem,
1有法利賽人和幾個文士從 耶路撒冷 來,到耶穌那裏聚集。
2kaj jam vidis, ke kelkaj el liaj disĉiploj manĝas panon kun manoj profanaj, tio estas nelavitaj.
2他們曾看見他的門徒中有人用俗手,就是沒有洗的手,吃飯。(
3Kaj la Fariseoj kaj ĉiuj Judoj, se ili ne lavis zorge la manojn, ne manĝas, tenante la tradicion de la antaŭuloj;
3原來法利賽人和 猶太 人都拘守古人的遺傳,若不仔細洗手就不吃飯;
4kaj veninte el komercejo, ili ne manĝas, ne sin lavinte; kaj estas multaj aliaj aferoj, kiujn ili ricevis por observi, trempon de pokaloj kaj mezurpotoj kaj kupraj vazoj.
4從市上來,若不洗浴也不吃飯;還有好些別的規矩,他們歷代拘守,就是洗杯、罐、銅器 等物 。)
5Kaj lin demandis la Fariseoj kaj la skribistoj: Kial ne faras viaj disĉiploj laŭ la tradicio de la antaŭuloj, sed manĝas panon kun manoj profanaj?
5法利賽人和文士問他說:「你的門徒為甚麼不照古人的遺傳,用俗手吃飯呢?」
6Kaj li diris al ili: Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: Ĉi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
6耶穌說:「 以賽亞 指着你們假冒為善之人所說的預言是不錯的。如經上說: 這百姓用嘴唇尊敬我, 心卻遠離我。
7Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
7他們將人的吩咐當作道理教導人, 所以拜我也是枉然。
8Ĉar, forlasinte la ordonon de Dio, vi tenas la tradicion de homoj.
8你們是離棄上帝的誡命,拘守人的遺傳」;
9Kaj li diris al ili: Efektive vi forrifuzas la ordonon de Dio, por observi vian tradicion.
9又說:「你們誠然是廢棄上帝的誡命,要守自己的遺傳。
10Ĉar Moseo diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon; kaj: Kiu malbenas sian patron aŭ sian patrinon, tiu nepre mortu.
10摩西 說:『當孝敬父母』;又說:『咒罵父母的,必治死他。』
11Sed vi diras: Se iu diros al sia patro aŭ sia patrino: Korban, tio estas Oferdono, estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
11你們倒說:『人若對父母說:我所當奉給你的,已經作了各耳板』(各耳板就是供獻的意思),
12vi jam ne permesas al li fari ion por sia patro aŭ sia patrino;
12以後你們就不容他再奉養父母。
13vantigante la vorton de Dio per via tradicio, kiun vi transdonis; kaj multajn tiajn aferojn vi faras.
13這就是你們承接遺傳,廢了上帝的道。你們還做許多這樣的事。」
14Kaj denove alvokinte la homamason, li diris al ili: Ĉiuj min aŭskultu kaj komprenu:
14耶穌又叫眾人來,對他們說:「你們都要聽我的話,也要明白。
15ekzistas nenio, kio, enirante en homon de ekstere, povas lin profani; sed kio eliras el homo, tio profanas la homon.
15從外面進去的不能污穢人,惟有從裏面出來的乃能污穢人。」
16Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu.
no verse 16 in this text
17Kaj kiam li eniris en domon for de la homamaso, liaj disĉiploj demandis lin pri la parabolo.
17耶穌離開眾人,進了屋子,門徒就問他這比喻的意思。
18Kaj li diris al ili: Ĉu vi ankaŭ estas tiel sen kompreno? Ĉu vi ne konscias, ke ĉio, eniranta de ekstere en homon, ne povas profani lin;
18耶穌對他們說:「你們也是這樣不明白嗎?豈不曉得凡從外面進入的,不能污穢人,
19ĉar ĝi eniras ne en lian koron, sed en la ventron, kaj eliras en apartan lokon? Tion li diris, indigante ĉiajn manĝaĵojn.
19因為不是入他的心,乃是入他的肚腹,又落到茅廁裏( 這是說 ,各樣的食物都是潔淨的)」;
20Kaj li diris: Kio elvenas el homo, tio profanas la homon.
20又說:「從人裏面出來的,那才能污穢人;
21Ĉar de interne, el la koro de homoj, eliras malvirtaj pensoj, malĉastaĵoj,
21因為從裏面,就是從人心裏,發出惡念、苟合、
22ŝteloj, mortigoj, adultoj, avideco, malindaĵoj, ruzeco, voluptoj, malica okulo, blasfemo, aroganteco, malsaĝeco;
22偷盜、凶殺、姦淫、貪婪、邪惡、詭詐、淫蕩、嫉妒、謗讟、驕傲、狂妄。
23ĉiuj tiuj malbonoj elvenas de interne kaj profanas la homon.
23這一切的惡都是從裏面出來,且能污穢人。」
24Kaj irinte de tie, li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon. Kaj enirinte en domon, li volis, ke neniu sciu; sed li ne povis esti kaŝita.
24耶穌從那裏起身,往 泰爾 、 西頓 的境內去,進了一家,不願意人知道,卻隱藏不住。
25Sed aŭdinte pri li, iu virino, kies filineto havis malpuran spiriton, venis kaj falis antaŭ liaj piedoj.
25當下,有一個婦人,她的小女兒被污鬼附着,聽見耶穌的事,就來俯伏在他腳前。
26Kaj la virino estis Grekino, rase Sirofenika. Kaj ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino.
26這婦人是 希臘 人,屬 敘利腓尼基 族。她求耶穌趕出那鬼離開她的女兒。
27Kaj li diris al ŝi: Lasu unue satigi la infanojn, ĉar ne decas preni la panon de la infanoj kaj ĵeti ĝin al la hundetoj.
27耶穌對她說:「讓兒女們先吃飽,不好拿兒女的餅丟給狗吃。」
28Sed ŝi respondis kaj diris al li: Jes, Sinjoro; ĉar eĉ la hundetoj sub la tablo manĝas el la panpecetoj de la infanoj.
28婦人回答說:「主啊,不錯;但是狗在桌子底下也吃孩子們的碎渣兒。」
29Kaj li diris al ŝi: Pro ĉi tiu vorto iru vian vojon; la demono eliris el via filino.
29耶穌對她說:「因這句話,你回去吧;鬼已經離開你的女兒了。」
30Kaj kiam ŝi iris en sian domon, ŝi trovis la infaninon kuŝigita sur la lito, kaj la demonon foririnta.
30她就回家去,見小孩子躺在床上,鬼已經出去了。
31Kaj denove foririnte el la limoj de Tiro, li venis tra Cidon al la Galilea Maro, tra la mezo de la limoj de Dekapolis.
31耶穌又離了 泰爾 的境界,經過 西頓 ,就從 低加坡里 境內來到 加利利 海 。
32Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.
32有人帶着一個耳聾舌結的人來見耶穌,求他按手在他身上。
33Kaj kondukinte lin el la homamaso en apartan lokon, li metis siajn fingrojn en liajn orelojn, kaj kraĉinte, li tuŝis lian langon;
33耶穌領他離開眾人,到一邊去,就用指頭探他的耳朵,吐唾沫抹他的舌頭,
34kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li ĝemis, kaj diris al li: Efata, tio estas: Malfermiĝu.
34望天歎息,對他說:「以法大!」就是說:「開了吧!」
35Kaj liaj oreloj malfermiĝis, kaj la ligilo de lia lango malstreĉiĝis, kaj li parolis klare.
35他的耳朵就開了,舌結也解了,說話也清楚了。
36Kaj li admonis ilin, ke oni diru tion al neniu; sed ju pli li malpermesis, des pli multe ili ĉie sciigis ĝin.
36耶穌囑咐他們不要告訴人;但他越發囑咐,他們越發傳揚開了。
37Kaj supermezure ili miregis, dirante: Li faris ĉion bone; li igas la surdulojn aŭdi, kaj la mutulojn paroli.
37眾人分外希奇,說:「他所做的事都好,他連聾子也叫他們聽見,啞巴也叫他們說話。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.