Marko 14
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj post du tagoj estis la Pasko kaj la festo de macoj; kaj la ĉefpastroj kaj skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu per ruzo lin kapti kaj mortigi;
1過兩天是逾越 節 ,又是除酵節,祭司長和文士想法子怎麼用詭計捉拿耶穌,殺他。
2ĉar ili diris: Ne dum la festo, por ke ne estu tumulto de la popolo.
2只是說:「當節的日子不可,恐怕百姓生亂。」
3Kaj dum li estis en Betania, en la domo de Simon, la leprulo, kiam li sidis ĉe manĝo, venis virino, havanta alabastran vazon da pura narda ŝmiraĵo, tre multekosta; kaj rompinte la vazon, ŝi surverŝis lian kapon.
3耶穌在 伯大尼 長大痲瘋的 西門 家裏坐席的時候,有一個女人拿着一玉瓶至貴的真哪噠香膏來,打破玉瓶,把膏澆在耶穌的頭上。
4Kaj iuj indignis inter si, dirante: Por kio fariĝis ĉi tiu malŝparo de la ŝmiraĵo?
4有幾個人心中很不喜悅,說:「何用這樣枉費香膏呢?
5Ĉar ĉi tiun ŝmiraĵon oni povus vendi por pli ol tricent denaroj, kaj doni al malriĉuloj. Kaj ili murmuris kontraŭ ŝi.
5這香膏可以賣三十多兩銀子賙濟窮人。」他們就向那女人生氣。
6Kaj Jesuo diris: Lasu ŝin; kial vi ĝenas ŝin? ŝi faris bonan faron al mi.
6耶穌說:「由她吧!為甚麼難為她呢?她在我身上做的是一件美事。
7Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, kaj kiam ajn vi volas, vi povas bonfari al ili; sed min vi ne ĉiam havas.
7因為常有窮人和你們同在,要向他們行善隨時都可以;只是你們不常有我。
8Kion ŝi povis, tion ŝi faris; ŝi antaŭfaris la ŝmiron de mia korpo por la entombigo.
8她所做的,是盡她所能的;她是為我安葬的事把香膏預先澆在我身上。
9Vere mi diras al vi: Kie ajn estos predikata la evangelio en la tuta mondo, tio ankaŭ, kion ŝi faris, estos priparolata, por memoraĵo de ŝi.
9我實在告訴你們,普天之下,無論在甚麼地方傳這福音,也要述說這女人所做的,以為記念。」
10Kaj Judas Iskariota, kiu estis unu el la dek du, foriris al la ĉefpastroj, por transdoni lin al ili.
10十二門徒之中,有一個 加略 人 猶大 去見祭司長,要把耶穌交給他們。
11Kaj aŭdinte, ili ĝojis, kaj promesis doni al li monon. Kaj li serĉis, kiamaniere oportune transdoni lin.
11他們聽見就歡喜,又應許給他銀子;他就尋思如何得便把耶穌交給他們。
12Kaj en la unua tago de la macoj, kiam oni buĉis la Paskon, liaj disĉiploj diris al li: Kien vi volas, ke ni iru, kaj pretigu, por ke vi manĝu la Paskon?
12除酵節的第一天,就是宰逾越 羊羔 的那一天,門徒對耶穌說:「你吃逾越 節的筵席 要我們往哪裏去預備呢?」
13Kaj li sendis du el siaj disĉiploj, kaj diris al ili: Iru en la urbon, kaj vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo;
13耶穌就打發兩個門徒,對他們說:「你們進城去,必有人拿着一瓶水迎面而來,你們就跟着他。
14lin sekvu, kaj kien li eniros, tie diru al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas mia gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
14他進哪家去,你們就對那家的主人說:『夫子說:客房在哪裏?我與門徒好在那裏吃逾越 節的筵席 。』
15Kaj li mem montros al vi grandan supran ĉambron, prete aranĝitan; kaj tie vi pretigu por ni.
15他必指給你們擺設整齊的一間大樓,你們就在那裏為我們預備。」
16Kaj foriris la disĉiploj kaj iris en la urbon, kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
16門徒出去,進了城,所遇見的正如耶穌所說的。他們就預備了逾越 節的筵席 。
17Kaj kiam vesperiĝis, li venis kun la dek du.
17到了晚上,耶穌和十二個門徒都來了。
18Kaj dum ili sidis kaj manĝis, Jesuo diris: Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi.
18他們坐席正吃的時候,耶穌說:「我實在告訴你們,你們中間有一個與我同吃的人要賣我了。」
19Kaj ili komencis malĝoji, kaj diri al li unu post la alia: Ĉu eble mi?
19他們就憂愁起來,一個一個地問他說:「是我嗎?」
20Sed li diris al ili: Unu el la dek du, kiu trempas kun mi en la pladon.
20耶穌對他們說:「是十二個門徒中同我蘸手在盤子裏的那個人。
21La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! Se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
21人子必要去世,正如 經上 指着他所寫的;但賣人子的人有禍了!那人不生在世上倒好。」
22Kaj dum ili manĝis, li prenis panon, kaj, beninte, dispecigis ĝin kaj donis al ili, kaj diris: Prenu; ĉi tio estas mia korpo.
22他們吃的時候,耶穌拿起餅來,祝了福,就擘開,遞給他們,說:「你們拿着吃,這是我的身體」;
23Kaj li prenis kalikon, kaj, doninte dankon, li donis al ili; kaj ĉiuj trinkis el ĝi.
23又拿起杯來,祝謝了,遞給他們;他們都喝了。
24Kaj li diris al ili: Ĉi tio estas mia sango de la interligo, kiu estas elverŝata por multaj.
24耶穌說:「這是我立約的血,為多人流出來的。
25Vere mi diras al vi: Mi ne plu trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis tiu tago, kiam mi trinkos ĝin novan en la regno de Dio.
25我實在告訴你們,我不再喝這葡萄汁,直到我在上帝的國裏喝新的那日子。」
26Kaj kantinte himnon, ili foriris al la monto Olivarba.
26他們唱了詩,就出來,往 橄欖山 去。
27Kaj Jesuo diris al ili: Vi ĉiuj ofendiĝos; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj diskuros.
27耶穌對他們說:「你們都要跌倒了,因為 經上 記着說: 我要擊打牧人, 羊就分散了。
28Tamen post mia releviĝo, mi iros antaŭ vi en Galileon.
28但我復活以後,要在你們以先往 加利利 去。」
29Sed Petro diris al li: Eĉ se ĉiuj ofendiĝos, tamen ne mi.
29彼得 說:「眾人雖然跌倒,我總不能。」
30Kaj Jesuo diris al li: Vere mi diras al vi, ke hodiaŭ en ĉi tiu nokto, antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.
30耶穌對他說:「我實在告訴你,就在今天夜裏,雞叫兩遍以先,你要三次不認我。」
31Sed tre insiste li diris: Eĉ se mi devos morti kun vi, mi neniel vin malkonfesos. Kaj tiel same diris ili ĉiuj.
31彼得 卻極力地說:「我就是必須和你同死,也總不能不認你。」眾門徒都是這樣說。
32Kaj ili venis al loko, kies nomo estas Getsemane; kaj li diris al siaj disĉiploj: Sidu ĉi tie, dum mi preĝos.
32他們來到一個地方,名叫 客西馬尼 。耶穌對門徒說:「你們坐在這裏,等我禱告。」
33Kaj li prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj komencis tre konsterniĝi kaj maltrankviliĝi.
33於是帶着 彼得 、 雅各 、 約翰 同去,就驚恐起來,極其難過,
34Kaj li diris al ili: Tre malĝoja estas mia animo, eĉ ĝis morto; restu ĉi tie, kaj viglu.
34對他們說:「我心裏甚是憂傷,幾乎要死;你們在這裏等候,警醒。」
35Kaj irinte iom antaŭen, li falis sur la teron, kaj preĝis, ke, se povas esti, la horo pasu for de li.
35他就稍往前走,俯伏在地,禱告說:「倘若可行,便叫那時候過去。」
36Kaj li diris: Aba, Patro, ĉio estas ebla ĉe Vi: forportu de mi ĉi tiun kalikon; tamen estu ne tio, kion mi volas, sed kion Vi volas.
36他說:「阿爸!父啊!在你凡事都能;求你將這杯撤去。然而,不要從我的意思,只要從你的意思。」
37Kaj li venis, kaj trovis ilin dormantaj, kaj diris al Petro: Simon, ĉu vi dormas? ĉu vi ne havis forton vigli eĉ unu horon?
37耶穌回來,見他們睡着了,就對 彼得 說:「 西門 ,你睡覺嗎?不能警醒片時嗎?
38Viglu kaj preĝu, por ke vi ne eniru en tenton; la spirito ja estas fervora, sed la karno estas malforta.
38總要警醒禱告,免得入了迷惑。你們心靈固然願意,肉體卻軟弱了。」
39Kaj denove foririnte, li preĝis, dirante la samajn vortojn.
39耶穌又去禱告,說的話還是與先前一樣,
40Kaj denove reveninte, li trovis ilin dormantaj, ĉar iliaj okuloj peziĝis; kaj ili ne sciis, kion respondi al li.
40又來見他們睡着了,因為他們的眼睛甚是困倦;他們也不知道怎麼回答。
41Kaj li venis la trian fojon, kaj diris al ili: Dormu nun kaj ripozu; sufiĉas; venis la horo; jen la Filo de homo estas perfidata en la manojn de pekuloj.
41第三次來,對他們說:「現在你們仍然睡覺安歇吧!夠了,時候到了。看哪,人子被賣在罪人手裏了。
42Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas.
42起來!我們走吧。看哪,那賣我的人近了! 」
43Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliaĝuloj.
43說話之間,忽然那十二個門徒裏的 猶大 來了,並有許多人帶着刀棒,從祭司長和文士並長老那裏與他同來。
44Kaj lia perfidanto jam antaŭe aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde.
44賣耶穌的人曾給他們一個暗號,說:「我與誰親嘴,誰就是他。你們把他拿住,牢牢靠靠地帶去。」
45Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris: Rabeno; kaj kisis lin.
45猶大 來了,隨即到耶穌跟前,說:「拉比」,便與他親嘴。
46Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.
46他們就下手拿住他。
47Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis al li la orelon.
47旁邊站着的人,有一個拔出刀來,將大祭司的僕人砍了一刀,削掉了他一個耳朵。
48Kaj Jesuo responde diris al ili: Ĉu vi elvenis, kvazaŭ kontraŭ rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?
48耶穌對他們說:「你們帶着刀棒出來拿我,如同拿強盜嗎?
49Ĉiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumiĝu la Skriboj.
49我天天教訓人,同你們在殿裏,你們並沒有拿我。但 這事成就 ,為要應驗經上的話。」
50Kaj ĉiuj forlasis lin kaj forkuris.
50門徒都離開他,逃走了。
51Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolaĵo ĉirkaŭ la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;
51有一個少年人,赤身披着一塊麻布,跟隨耶穌,眾人就捉拿他。
52sed lasinte la tolaĵon, li forkuris nuda.
52他卻丟了麻布,赤身逃走了。
53Kaj oni forkondukis Jesuon al la ĉefpastro; kaj kunvenis ĉe li ĉiuj ĉefpastroj kaj pliaĝuloj kaj skribistoj.
53他們把耶穌帶到大祭司那裏,又有眾祭司長和長老並文士都來和大祭司一同聚集。
54Kaj Petro malproksime sekvis lin ĝis interne de la korto de la ĉefpastro; kaj sidis kun la subuloj kaj sin varmigis apud la fajro.
54彼得 遠遠地跟着耶穌,一直進入大祭司的院裏,和差役一同坐在火光裏烤火。
55Sed la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio serĉis ateston kontraŭ Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis.
55祭司長和全公會尋找見證控告耶穌,要治死他,卻尋不着。
56Ĉar multaj malvere atestis kontraŭ li, kaj iliaj atestoj ne akordiĝis.
56因為有好些人作假見證告他,只是他們的見證各不相合。
57Kaj elpaŝis iuj, kaj malvere atestis kontraŭ li, dirante:
57又有幾個人站起來作假見證告他,說:
58Ni aŭdis lin diri: Mi detruos ĉi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la daŭro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan.
58「我們聽見他說:『我要拆毀這人手所造的殿,三日內就另造一座不是人手所造的。』」
59Kaj eĉ tiel ilia atesto ne akordiĝis.
59他們就是這麼作見證,也是各不相合。
60Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: Ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi?
60大祭司起來站在中間,問耶穌說:「你甚麼都不回答嗎?這些人作見證告你的是甚麼呢?」
61Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: Ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato?
61耶穌卻不言語,一句也不回答。大祭司又問他說:「你是那當稱頌者的兒子基督不是?」
62Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo.
62耶穌說:「我是。你們必看見人子坐在那權能者的右邊,駕着天上的雲降臨。」
63Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn?
63大祭司就撕開衣服,說:「我們何必再用見證人呢?
64Vi aŭdis la blasfemon: kion vi opinias? Kaj ili ĉiuj juĝis lin kondamninda al morto.
64你們已經聽見他這僭妄的話了。你們的意見如何?」他們都定他該死的罪。
65Kaj iuj komencis kraĉi sur lin, kaj ĉirkaŭkovri lian vizaĝon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li: Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.
65就有人吐唾沫在他臉上,又蒙着他的臉,用拳頭打他,對他說:「你說預言吧!」差役接過他來,用手掌打他。
66Kaj dum Petro estis malsupre sur la korto, venis unu el la servantinoj de la ĉefpastro;
66彼得 在下邊院子裏;來了大祭司的一個使女,
67kaj vidante Petron sin varmigantan, ŝi rigardis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo.
67見 彼得 烤火,就看着他,說:「你素來也是同 拿撒勒 人耶穌一夥的。」
68Sed li malkonfesis, dirante: Mi ne scias, nek komprenas, kion vi diras; kaj li iris en la vestiblon; kaj koko kriis.
68彼得 卻不承認,說:「我不知道,也不明白你說的是甚麼。」於是出來,到了前院, 雞就叫了。
69Kaj lin vidinte, la servantino denove komencis diri al la apudstarantoj: Tiu estas el ili.
69那使女看見他,又對旁邊站着的人說:「這也是他們一黨的。」
70Kaj li denove malkonfesis. Kaj post iom da tempo la apudstarantoj denove diris al Petro: Vere vi estas el ili, ĉar vi estas ja Galileano.
70彼得 又不承認。過了不多的時候,旁邊站着的人又對 彼得 說:「你真是他們一黨的!因為你是 加利利 人。」
71Kaj li komencis malbeni kaj ĵuri: Mi ne konas tiun homon, pri kiu vi parolas.
71彼得 就發咒起誓地說:「我不認得你們說的這個人。」
72Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li: Antaŭ ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.
72立時雞叫了第二遍。 彼得 想起耶穌對他所說的話:「雞叫兩遍以先,你要三次不認我。」思想起來,就哭了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.