Marko 13
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj dum li eliris el la templo, unu el liaj disĉiploj diris al li: Majstro, jen kiaj ŝtonoj kaj kiaj konstruaĵoj!
1耶穌從殿裏出來的時候,有一個門徒對他說:「夫子,請看,這是何等的石頭!何等的殿宇!」
2Kaj Jesuo diris al li: Ĉu vi vidas ĉi tiujn grandajn konstruaĵojn? ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita.
2耶穌對他說:「你看見這大殿宇嗎?將來在這裏沒有一塊石頭留在石頭上,不被拆毀了。」
3Kaj dum li sidis sur la monto Olivarba rekte kontraŭ la templo, Petro kaj Jakobo kaj Johano kaj Andreo demandis lin aparte:
3耶穌在 橄欖山 上對 聖 殿而坐。 彼得 、 雅各 、 約翰 ,和 安得烈 暗暗地問他說:
4Diru al ni, kiam tio estos? kaj kio estas la signo, kiam ĉio tio devos plenumiĝi?
4「請告訴我們,甚麼時候有這些事呢?這一切事將成的時候有甚麼預兆呢?」
5Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili: Gardu vin, ke neniu vin forlogu.
5耶穌說:「你們要謹慎,免得有人迷惑你們。
6Multaj venos en mia nomo, dirante: Mi estas; kaj ili forlogos multajn.
6將來有好些人冒我的名來,說:『我是 基督 』,並且要迷惑許多人。
7Kaj kiam vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj, ne maltrankviliĝu; tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino.
7你們聽見打仗和打仗的風聲,不要驚慌。 這些事 是必須有的,只是末期還沒有到。
8Ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacio, kaj regno kontraŭ regno; estos tertremoj en diversaj lokoj, kaj estos malsatoj; tio estas komenco de suferoj.
8民要攻打民,國要攻打國;多處必有地震、饑荒。這都是災難的起頭。
9Sed gardu vin; ĉar oni transdonos vin al sinedrioj, kaj en sinagogoj vi estos skurĝitaj; kaj vi staros antaŭ provincestroj kaj reĝoj pro mi, por atesto al ili.
9但你們要謹慎;因為人要把你們交給公會, 並且你們在會堂裏要受鞭打,又為我的緣故站在諸侯與君王面前,對他們作見證。
10Kaj la evangelio devas antaŭe esti predikita al ĉiuj nacioj.
10然而,福音必須先傳給萬民。
11Kaj kiam oni forkondukos kaj transdonos vin, ne antaŭzorgu, kion vi parolos; sed kio ajn estos donita al vi en tiu horo, tion parolu; ĉar la parolanto estas ne vi, sed la Sankta Spirito.
11人把你們拉去交官的時候,不要預先思慮說甚麼;到那時候,賜給你們甚麼話,你們就說甚麼;因為說話的不是你們,乃是聖靈。
12Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin.
12弟兄要把弟兄,父親要把兒子,送到死地;兒女要起來與父母為敵,害死他們;
13Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
13並且你們要為我的名被眾人恨惡。惟有忍耐到底的,必然得救。」
14Sed kiam vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco starantan tie, kie ne decas (la leganto komprenu), tiam kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj;
14「你們看見那行毀壞可憎的,站在不當站的地方(讀 這經 的人須要會意)。那時,在 猶太 的,應當逃到山上;
15kaj kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, nek eniru, por preni ion el sia domo;
15在房上的,不要下來,也不要進去拿家裏的東西;
16kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.
16在田裏的,也不要回去取衣裳。
17Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj!
17當那些日子,懷孕的和奶孩子的有禍了!
18Kaj preĝu, ke tio ne okazu en vintro.
18你們應當祈求,叫這些事不在冬天臨到。
19Ĉar tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis nun, kaj neniam estos.
19因為在那些日子必有災難,自從上帝創造萬物直到如今,並沒有這樣的災難,後來也必沒有。
20Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.
20若不是主減少那日子,凡有血氣的,總沒有一個得救的;只是為主的選民,他將那日子減少了。
21Kaj tiam se iu diros al vi: Jen ĉi tie la Kristo, aŭ, Jen tie; ne kredu;
21那時若有人對你們說:『看哪,基督在這裏』,或說:『基督在那裏』,你們不要信!
22ĉar leviĝos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj, kaj faros signojn kaj miraklojn, por erarigi, se eble, la elektitojn.
22因為假基督、假先知將要起來,顯神蹟奇事,倘若能行,就把選民迷惑了。
23Sed gardu vin; jen mi ĉion antaŭdiris al vi.
23你們要謹慎。看哪,凡事我都預先告訴你們了。」
24Sed en tiuj tagoj, post tiu aflikto, la suno mallumiĝos kaj la luno ne donos sian lumon,
24「在那些日子,那災難以後, 日頭要變黑了, 月亮也不放光,
25kaj la steloj falados el la ĉielo, kaj la potencoj, kiuj estas en la ĉieloj, ŝanceliĝos.
25眾星要從天上墜落, 天勢都要震動。
26Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nuboj kun granda potenco kaj gloro.
26那時,他們要看見人子有大能力、大榮耀,駕雲降臨。
27Kaj tiam li elsendos la anĝelojn kaj kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.
27他要差遣天使,把他的選民,從四方,從地極直到天邊,都招聚了來。」
28De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝas kaj aperigas foliojn, vi scias, ke la somero estas proksima;
28「你們可以從無花果樹學個比方:當樹枝發嫩長葉的時候,你們就知道夏天近了。
29tiel same vi, kiam vi vidos, ke tio okazas, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.
29這樣,你們幾時看見這些事成就,也該知道人子近了,正在門口了。
30Vere mi diras al vi: Ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos.
30我實在告訴你們,這世代還沒有過去,這些事都要成就。
31La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.
31天地要廢去,我的話卻不能廢去。」
32Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro.
32「但那日子,那時辰,沒有人知道,連天上的使者也不知道,子也不知道,惟有父知道。
33Gardu vin, viglu kaj preĝu; ĉar vi ne scias, kiam estos la ĝusta tempo.
33你們要謹慎,警醒祈禱,因為你們不曉得那日期幾時來到。
34Kiel homo forvojaĝinta, kiu lasis sian domon kaj donis aŭtoritaton al siaj sklavoj, al ĉiu lian propran laboron, kaj ordonis al la pordisto, ke li viglu:
34這事正如一個人離開本家,寄居外邦,把權柄交給僕人,分派各人當做的工,又吩咐看門的警醒。
35vi do viglu; ĉar vi ne scias, kiam venos la domomastro, ĉu vespere, ĉu noktomeze, ĉu ĉe la kokokrio, ĉu frumatene;
35所以,你們要警醒;因為你們不知道家主甚麼時候來,或晚上,或半夜,或雞叫,或早晨;
36por ke li ne venu subite kaj ne trovu vin dormantaj.
36恐怕他忽然來到,看見你們睡着了。
37Kaj kion mi diras al vi, tion mi diras al ĉiuj: Viglu.
37我對你們所說的話,也是對眾人說:要警醒!」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.