Marko 12
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.
1耶穌就用比喻對他們說:「有人栽了一個葡萄園,周圍圈上籬笆,挖了一個壓酒池,蓋了一座樓,租給園戶,就往外國去了。
2Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo.
2到了時候,打發一個僕人到園戶那裏,要從園戶收葡萄園的果子。
3Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava.
3園戶拿住他,打了他,叫他空手回去。
4Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris.
4再打發一個僕人到他們那裏。他們打傷他的頭,並且凌辱他。
5Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn.
5又打發一個僕人去,他們就殺了他。後又打發好些僕人去,有被他們打的,有被他們殺的。
6Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon.
6園主還有一位是他的愛子,末後又打發他去, 意思 說:『他們必尊敬我的兒子。』
7Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia.
7不料,那些園戶彼此說:『這是承受產業的。來吧,我們殺他,產業就歸我們了!』
8Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon.
8於是拿住他,殺了他,把他丟在園外。
9Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj.
9這樣,葡萄園的主人要怎麼辦呢?他要來除滅那些園戶,將葡萄園轉給別人。
10Ĉu vi ne legis tiun skribon: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula;
10經上寫着說 : 匠人所棄的石頭 已作了房角的頭塊石頭。
11De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?
11這是主所做的, 在我們眼中看為希奇。 這經你們沒有念過嗎?」
12Kaj ili celis kapti lin, sed ili timis la homamason; ĉar ili eksciis, ke li parolis la parabolon kontraŭ ili; kaj forlasinte lin, ili foriris.
12他們看出這比喻是指着他們說的,就想要捉拿他,只是懼怕百姓,於是離開他走了。
13Kaj ili sendis al li iujn el la Fariseoj kaj el la Herodanoj, por impliki lin per interparolado.
13後來,他們打發幾個法利賽人和幾個 希律 黨的人到耶穌那裏,要就着他的話陷害他。
14Kaj veninte, ili diris al li: Majstro, ni scias, ke vi estas verama kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj, sed instruas laŭ vero la vojon de Dio. Ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
14他們來了,就對他說:「夫子,我們知道你是誠實的,甚麼人你都不徇情面;因為你不看人的外貌,乃是誠誠實實傳上帝的道。納稅給凱撒可以不可以?
15Ĉu ni donu, aŭ ne donu? Sed li, sciante ilian hipokritecon, diris al ili: Kial vi provas min? alportu al mi denaron, ke mi ĝin vidu.
15我們該納不該納?」耶穌知道他們的假意,就對他們說:「你們為甚麼試探我?拿一個銀錢來給我看!」
16Kaj ili ĝin alportis. Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo? Kaj ili diris al li: De Cezaro.
16他們就拿了來。耶穌說:「這像和這號是誰的?」他們說:「是凱撒的。」
17Kaj Jesuo respondis al ili: Redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio. Kaj ili miregis pro li.
17耶穌說:「凱撒的物當歸給凱撒,上帝的物當歸給上帝。」他們就很希奇他。
18Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
18撒都該人常說沒有復活的事。他們來問耶穌說:
19Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
19「夫子, 摩西 為我們寫着說:『人若死了,撇下妻子,沒有孩子,他兄弟當娶他的妻,為哥哥生子立後。』
20Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron;
20有弟兄七人,第一個娶了妻,死了,沒有留下孩子。
21kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same;
21第二個娶了她,也死了,沒有留下孩子。第三個也是這樣。
22kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis.
22那七個人都沒有留下孩子;末了,那婦人也死了。
23En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon.
23當復活的時候,她是哪一個的妻子呢?因為他們七個人都娶過她。」
24Kaj Jesuo diris al ili: Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?
24耶穌說:「你們所以錯了,豈不是因為不明白聖經,不曉得上帝的大能嗎?
25Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
25人從死裏復活,也不娶也不嫁,乃像天上的使者一樣。
26Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob?
26論到死人復活,你們沒有念過 摩西 的書荊棘篇上 所載的 嗎?上帝對 摩西 說:『我是 亞伯拉罕 的上帝, 以撒 的上帝, 雅各 的上帝。』
27Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.
27上帝不是死人的上帝,乃是活人的上帝。你們是大錯了。」
28Kaj unu el la skribistoj alvenis kaj aŭskultis la diskutadon, kaj rimarkis, ke li lerte respondas al ili; kaj tiu demandis lin: Kiu ordono estas la unua el ĉiuj?
28有一個文士來,聽見他們辯論,曉得耶穌回答的好,就問他說:「誡命中哪是第一 要緊的 呢?」
29Kaj Jesuo respondis: La unua estas: Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;
29耶穌回答說:「第一 要緊的 就是說:『 以色列 啊,你要聽,主-我們上帝是獨一的主。
30kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso kaj per via tuta forto.
30你要盡心、盡性、盡意、盡力愛主-你的上帝。』
31Kaj jen estas la dua: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Pli granda ol ĉi tiuj ne estas alia ordono.
31其次就是說:『要愛人如己。 』再沒有比這兩條誡命更大的了。」
32Kaj respondis al li la skribisto: Bone, Majstro, laŭ vero vi respondis, ke Li estas unu, kaj ne ekzistas alia krom Li;
32那文士對耶穌說:「夫子說,上帝是一位,實在不錯;除了他以外,再沒有別的上帝;
33kaj ami Lin per la tuta koro kaj per la tuta intelekto kaj per la tuta forto, kaj ami sian proksimulon kiel sin mem — tio multe pli valoras, ol ĉiuj bruloferoj kaj pekoferoj.
33並且盡心、盡智、盡力愛他,又愛人如己,就比一切燔祭和各樣祭祀好的多。」
34Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li: Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuraĝis fari al li demandon.
34耶穌見他回答的有智慧,就對他說:「你離上帝的國不遠了。」從此以後,沒有人敢再問他甚麼。
35Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo: Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?
35耶穌在殿裏教訓人,就問他們說:「文士怎麼說基督是 大衛 的子孫呢?
36David mem diris per la Sankta Spirito: La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
36大衛 被聖靈感動,說: 主對我主說: 你坐在我的右邊, 等我使你仇敵作你的腳凳。
37David mem nomas lin Sinjoro; kaj kiel do li estas lia filo? Kaj la granda homamaso aŭskultis lin plezure.
37大衛 既自己稱他為主,他怎麼又是 大衛 的子孫呢?」眾人都喜歡聽他。
38Kaj en sia instruado li diris: Gardu vin kontraŭ la skribistoj, kiuj amas promenadi en roboj kaj salutojn sur la placoj,
38耶穌在教訓之間,說:「你們要防備文士;他們好穿長衣遊行,喜愛人在街市上問他們的安,
39kaj ĉefseĝojn en la sinagogoj, kaj ĉeflokojn ĉe festenoj;
39又喜愛會堂裏的高位,筵席上的首座。
40kaj kiuj formanĝas la domojn de vidvinoj, kaj por preteksto ili longe preĝas; ili ricevos pli severan kondamnon.
40他們侵吞寡婦的家產,假意作很長的禱告。這些人要受更重的刑罰!」
41Kaj sidante kontraŭ la monkesto, li rimarkis, kiel la homoj enĵetas monerojn en la monkeston; kaj multaj riĉuloj enĵetis multon.
41耶穌對銀庫坐着,看眾人怎樣投錢入庫。有好些財主往裏投了若干的錢。
42Kaj venis unu malriĉa vidvino, kaj enĵetis du leptojn, kiuj faras kodranton.
42有一個窮寡婦來,往裏投了兩個小錢,就是一個大錢。
43Kaj alvokinte al si siajn disĉiplojn, li diris al ili: Vere mi diras al vi, ke tiu malriĉa vidvino enĵetis pli ol ĉiuj ĵetantoj en la monkeston;
43耶穌叫門徒來,說:「我實在告訴你們,這窮寡婦投入庫裏的,比眾人所投的更多。
44ĉar ili ĉiuj enĵetis el sia abundo, sed ŝi el sia senhaveco ĵetis ĉion, kion ŝi havis, sian tutan vivrimedon.
44因為,他們都是自己有餘,拿出來投在裏頭;但這寡婦是自己不足,把她一切養生的都投上了。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.