Marko 16
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj kiam la sabato jam pasis, Maria Magdalena, kaj Maria, la patrino de Jakobo, kaj Salome aĉetis aromaĵojn, por ke ili iru kaj ŝmiru lin.
1过了安息日, 抹大拉 的 马利亚 和 雅各 的母亲 马利亚 并 撒罗米 ,买了香膏要去膏耶稣的身体。
2Kaj tre frue en la unua tago de la semajno ili venis al la tombo, kiam la suno ĵus leviĝis.
2七日的第一日清早,出太阳的时候,她们来到坟墓那里,
3Kaj ili diris inter si: Kiu derulos por ni la ŝtonon de la enirejo de la tombo?
3彼此说:「谁给我们把石头从墓门滚开呢?」
4kaj suprenrigardante, ili vidis, ke la ŝtono estas derulita; ĉar ĝi estis tre granda.
4那石头原来很大,她们抬头一看,却见石头已经滚开了。
5Kaj enirinte en la tombon, ili vidis junulon sidantan ĉe la dekstra flanko, vestitan per blanka robo; kaj ili miregis.
5她们进了坟墓,看见一个少年人坐在右边,穿着白袍,就甚惊恐。
6Sed li diris al ili: Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie; jen la loko, kien oni metis lin!
6那少年人对她们说:「不要惊恐!你们寻找那钉十字架的 拿撒勒 人耶稣,他已经复活了,不在这里。请看安放他的地方。
7Sed iru, diru al liaj disĉiploj kaj al Petro: Li iras antaŭ vi en Galileon; tie vi vidos lin, kiel li diris al vi.
7你们可以去告诉他的门徒和 彼得 ,说:『他在你们以先往 加利利 去。在那里你们要见他,正如他从前所告诉你们的。』」
8Kaj elirinte, ili forkuris de la tombo, ĉar tremado kaj konfuziĝo posedis ilin; kaj ili diris nenion al iu, ĉar ili timis.
8她们就出来,从坟墓那里逃跑,又发抖又惊奇,什么也不告诉人,因为她们害怕。
9Sed leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn.
9在七日的第一日清早,耶稣复活了,就先向 抹大拉 的 马利亚 显现(耶稣从她身上曾赶出七个鬼)。
10Ŝi iris, kaj sciigis ĝin al la homoj, kiuj estis kun li, dum ili malĝojis kaj ploris.
10她去告诉那向来跟随耶稣的人;那时他们正哀恸哭泣。
11Kaj aŭdinte, ke li vivas kaj estas vidita de ŝi, ili ne kredis.
11他们听见耶稣活了,被 马利亚 看见,却是不信。
12Kaj post tio li aperis sub alia formo al du el ili, dum ili piediris en la kamparon.
12这事以后,门徒中间有两个人往乡下去。走路的时候,耶稣变了形象,向他们显现。
13Kaj foririnte, ili sciigis al la aliaj, kaj ankaŭ ili ne kredis.
13他们就去告诉其余的门徒;其余的门徒也是不信。
14Poste li aperis al la dek unu, dum ili sidis ĉe manĝo, kaj riproĉis ilian nekredemon kaj korobstinon, ĉar ili ne kredis tiujn, kiuj vidis lin leviĝintan.
14后来,十一个门徒坐席的时候,耶稣向他们显现,责备他们不信,心里刚硬,因为他们不信那些在他复活以后看见他的人。
15Kaj li diris al ili: Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al ĉiu kreitaĵo.
15他又对他们说:「你们往普天下去,传福音给万民听。
16Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.
16信而受洗的,必然得救;不信的,必被定罪。
17Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn: en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
17信的人必有神迹随着他们,就是奉我的名赶鬼;说新方言;
18ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, ĝi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.
18手能拿蛇;若喝了什么毒物,也必不受害;手按病人,病人就必好了。」
19Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la ĉielon, kaj sidiĝis dekstre de Dio.
19主耶稣和他们说完了话,后来被接到天上,坐在 神的右边。
20Kaj elirinte, ili predikis ĉie, kaj la Sinjoro laboris kun ili kaj fortikigis la vorton per la signoj, kiuj sekvis. Amen.
20门徒出去,到处宣传 福音 。主和他们同工,用神迹随着,证实所传的道。阿们!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.