Tito 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro,
1你要提醒眾人,叫他們順服作官的、掌權的,遵他的命,預備行各樣的善事。
2ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj.
2不要毀謗,不要爭競,總要和平,向眾人大顯溫柔。
3Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
3我們從前也是無知、悖逆、受迷惑、服事各樣私慾,和宴樂,常存惡毒嫉妒的心,是可恨的,又是彼此相恨。
4Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj,
4但到了上帝-我們救主的恩慈和他向人所施的慈愛顯明的時候,
5ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,
5他便救了我們;並不是因我們自己所行的義,乃是照他的憐憫,藉着重生的洗和聖靈的更新。
6kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;
6聖靈就是上帝藉着耶穌基督-我們救主厚厚澆灌在我們身上的,
7por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo.
7好叫我們因他的恩得稱為義,可以憑着永生的盼望成為後嗣。
8Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj;
8這話是可信的。 我也願你把這些事切切實實地講明,使那些已信上帝的人留心做正經事業。這都是美事,並且與人有益。
9sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj.
9要遠避無知的辯論和家譜 的空談 ,以及紛爭,並因律法而起的爭競,因為這都是虛妄無益的。
10Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun,
10分門結黨的人,警戒過一兩次,就要棄絕他。
11sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.
11因為知道這等人已經背道,犯了罪,自己明知不是,還是去做。
12Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie.
12我打發 亞提馬 或是 推基古 到你那裏去的時候,你要趕緊往 尼哥坡里 去見我,因為我已經定意在那裏過冬。
13Antaŭen irigu Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.
13你要趕緊給律師 西納 和 亞波羅 送行,叫他們沒有缺乏。
14Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.
14並且我們的人要學習正經事業,預備所需用的,免得不結果子。
15Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido. Graco estu kun vi ĉiuj.
15同我在一處的人都問你安。請代問那些因有信心愛我們的人安。願恩惠 常 與你們眾人同在!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.