Mateo 7
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj.
1「你们不要论断人,免得你们被论断。
2Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi.
2因为你们怎样论断人,也必怎样被论断;你们用什么量器量给人,也必用什么量器量给你们。
3Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo?
3为什么看见你弟兄眼中有刺,却不想自己眼中有梁木呢?
4Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo?
4你自己眼中有梁木,怎能对你弟兄说:『容我去掉你眼中的刺』呢?
5Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato.
5你这假冒为善的人!先去掉自己眼中的梁木,然后才能看得清楚,去掉你弟兄眼中的刺。
6Ne donu sanktaĵon al la hundoj, nek ĵetu viajn perlojn antaŭ la porkoj; por ke ili ne premu ilin sub la piedoj, nek poste, sin turninte, disŝiru vin.
6不要把圣物给狗,也不要把你们的珍珠丢在猪前,恐怕它践踏了珍珠,转过来咬你们。」
7Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;
7「你们祈求,就给你们;寻找,就寻见;叩门,就给你们开门。
8ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
8因为凡祈求的,就得着;寻找的,就寻见;叩门的,就给他开门。
9Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon;
9你们中间谁有儿子求饼,反给他石头呢?
10aŭ se li petos fiŝon, donos al li serpenton?
10求鱼,反给他蛇呢?
11Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li?
11你们虽然不好,尚且知道拿好东西给儿女,何况你们在天上的父,岂不更把好东西给求他的人吗?
12Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
12所以,无论何事,你们愿意人怎样待你们,你们也要怎样待人,因为这就是律法和先知 的道理 。」
13Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras.
13「你们要进窄门。因为引到灭亡,那门是宽的,路是大的,进去的人也多;
14Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas.
14引到 永 生,那门是窄的,路是小的,找着的人也少。」
15Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
15「你们要防备假先知。他们到你们这里来,外面披着羊皮,里面却是残暴的狼。
16Per iliaj fruktoj vi konos ilin. Ĉu el dornarbetoj oni kolektas vinberojn, aŭ el kardoj figojn?
16凭着他们的果子,就可以认出他们来。荆棘上岂能摘葡萄呢?蒺藜里岂能摘无花果呢?
17Tiel ĉiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
17这样,凡好树都结好果子,惟独坏树结坏果子。
18Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn.
18好树不能结坏果子;坏树不能结好果子。
19Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata kaj ĵetata en fajron.
19凡不结好果子的树就砍下来,丢在火里。
20Tial per iliaj fruktoj vi konos ilin.
20所以,凭着他们的果子就可以认出他们来。」
21Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
21「凡称呼我『主啊,主啊』的人不能都进天国;惟独遵行我天父旨意的人才能进去。
22Multaj diros al mi en tiu tago: Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn?
22当那日必有许多人对我说:『主啊,主啊,我们不是奉你的名传道,奉你的名赶鬼,奉你的名行许多异能吗?』
23Kaj tiam mi konfesos al ili: Mi neniam konis vin; foriĝu de mi, vi farantoj de maljusteco.
23我就明明地告诉他们说:『我从来不认识你们,你们这些作恶的人,离开我去吧!』」
24Tial ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj plenumas ilin, estos komparata al saĝa viro, kiu konstruis sian domon sur roko;
24「所以,凡听见我这话就去行的,好比一个聪明人,把房子盖在磐石上;
25kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj ĝi ne falis; ĉar ĝi estis fondita sur roko.
25雨淋,水冲,风吹,撞着那房子,房子总不倒塌,因为根基立在磐石上。
26Kaj ĉiu, kiu aŭdas ĉi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsaĝa, kiu konstruis sian domon sur la sablo;
26凡听见我这话不去行的,好比一个无知的人,把房子盖在沙土上;
27kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin ĵetis sur tiun domon, kaj ĝi falis; kaj granda estis ĝia falo.
27雨淋,水冲,风吹,撞着那房子,房子就倒塌了,并且倒塌得很大。」
28Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;
28耶稣讲完了这些话,众人都希奇他的教训;
29ĉar li instruis ilin, kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel iliaj skribistoj.
29因为他教训他们,正像有权柄的人,不像他们的文士。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.