Mateo 14
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En tiu tempo la tetrarĥo Herodo aŭdis la famon pri Jesuo,
1那时,分封的王 希律 听见耶稣的名声,
2kaj diris al siaj servantoj: Tiu estas Johano, la Baptisto; li leviĝis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencaĵoj energias en li.
2就对臣仆说:「这是施洗的 约翰 从死里复活,所以这些异能从他里面发出来。」
3Ĉar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.
3起先, 希律 为他兄弟 腓力 的妻子 希罗底 的缘故,把 约翰 拿住,锁在监里。
4Ĉar Johano diris al li: Ne decas, ke vi havu ŝin.
4因为 约翰 曾对他说:「你娶这妇人是不合理的。」
5Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto.
5希律 就想要杀他,只是怕百姓,因为他们以 约翰 为先知。
6Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj plaĉis al Herodo.
6到了 希律 的生日, 希罗底 的女儿在众人面前跳舞,使 希律 欢喜。
7Tiam li ĵure promesis doni al ŝi ion ajn, kion ŝi petos.
7希律 就起誓,应许随她所求的给她。
8Kaj ŝi, instigite de sia patrino, diris: Donu al mi ĉi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.
8女儿被母亲所使,就说:「请把施洗 约翰 的头放在盘子里,拿来给我。」
9Kaj la reĝo malĝojis; tamen pro siaj ĵuroj kaj pro la kunmanĝantoj li ordonis doni ĝin;
9王便忧愁,但因他所起的誓,又因同席的人,就吩咐给她;
10kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.
10于是打发人去,在监里斩了 约翰 ,
11Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis ĝin al la knabino, kaj ŝi alportis ĝin al sia patrino.
11把头放在盘子里,拿来给了女子;女子拿去给她母亲。
12Kaj liaj disĉiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis ĝin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.
12约翰 的门徒来,把尸首领去埋葬了,就去告诉耶稣。
13Kaj Jesuo, aŭdinte, foriris de tie en ŝipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, aŭdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.
13耶稣听见了,就上船从那里独自退到野地里去。众人听见,就从各城里步行跟随他。
14Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj li kortuŝiĝis pri ili, kaj sanigis iliajn malsanulojn.
14耶稣出来,见有许多的人,就怜悯他们,治好了他们的病人。
15Kaj kiam venis la vespero, liaj disĉiploj venis al li, dirante: La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilaĝojn kaj aĉetu por si manĝaĵon.
15天将晚的时候,门徒进前来,说:「这是野地,时候已经过了,请叫众人散开,他们好往村子里去,自己买吃的。」
16Sed Jesuo diris al ili: Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili manĝi.
16耶稣说:「不用他们去,你们给他们吃吧!」
17Kaj ili diris al li: Ni nenion havas ĉi tie, krom kvin panoj kaj du fiŝoj.
17门徒说:「我们这里只有五个饼,两条鱼。」
18Kaj li diris: Alportu ilin ĉi tien al mi.
18耶稣说:「拿过来给我。」
19Kaj li ordonis al la homamasoj sidiĝi sur la herbo; kaj li prenis la kvin panojn kaj la du fiŝojn, kaj suprenrigardinte al la ĉielo, li benis kaj dispecigis la panojn, kaj donis al la disĉiploj, kaj la disĉiploj al la homamasoj.
19于是吩咐众人坐在草地上,就拿着这五个饼,两条鱼,望着天祝福,擘开饼,递给门徒,门徒又递给众人。
20Kaj ĉiuj manĝis kaj satiĝis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj dek du plenajn korbojn.
20他们都吃,并且吃饱了,把剩下的零碎收拾起来,装满了十二个篮子。
21Kaj la manĝantoj estis ĉirkaŭ kvin mil viroj, krom virinoj kaj infanoj.
21吃的人,除了妇女孩子,约有五千。
22Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason.
22耶稣随即催门徒上船,先渡到那边去,等他叫众人散开。
23Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.
23散了众人以后,他就独自上山去祷告。到了晚上,只有他一人在那里。
24Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa.
24那时船在海中,因风不顺,被浪摇撼。
25Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro.
25夜里四更天,耶稣在海面上走,往门徒那里去。
26Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.
26门徒看见他在海面上走,就惊慌了,说:「是个鬼怪!」便害怕,喊叫起来。
27Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
27耶稣连忙对他们说:「你们放心,是我,不要怕!」
28Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.
28彼得 说:「主,如果是你,请叫我从水面上走到你那里去。」
29Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.
29耶稣说:「你来吧。」 彼得 就从船上下去,在水面上走,要到耶稣那里去;
30Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min.
30只因见风甚大,就害怕,将要沉下去,便喊着说:「主啊,救我!」
31Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?
31耶稣赶紧伸手拉住他,说:「你这小信的人哪,为什么疑惑呢?」
32Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis.
32他们上了船,风就住了。
33Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.
33在船上的人都拜他,说:「你真是 神的儿子了。」
34Kaj transirinte, ili alvenis teren ĉe Genesaret.
34他们过了 海 ,来到 革尼撒勒 地方。
35Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj venigis al li ĉiujn malsanulojn;
35那里的人一认出是耶稣,就打发人到周围地方去,把所有的病人带到他那里,
36kaj ili petis lin, ke ili nur tuŝu la randon de lia mantelo; kaj ĉiuj, kiuj tuŝis, estis tute resanigitaj.
36只求耶稣准他们摸他的衣裳 子;摸着的人就都好了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.