1 Samuel 11
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Venis Naĥaŝ la Amonido, kaj stariĝis tendare antaŭ Jabeŝ en Gilead. Kaj ĉiuj loĝantoj de Jabeŝ diris al Naĥaŝ: Faru kun ni interligon, kaj ni servos al vi.
1亚扪 人 的王 拿辖 上来,对着 基列·雅比 安营。 雅比 众人对 拿辖 说:「你与我们立约,我们就服事你。」
2Sed Naĥaŝ la Amonido diris al ili: Mi faros kun la kondiĉo, ke al ĉiuj el vi mi elpikos la dekstran okulon kaj per tio metos malhonoron sur la tutan Izraelon.
2亚扪 人 拿辖 说:「你们若由我剜出你们各人的右眼,以此凌辱 以色列 众人,我就与你们立约。」
3Tiam diris al li la plejaĝuloj de Jabeŝ: Donu al ni tempon de sep tagoj, por ke ni sendu senditojn en ĉiujn regionojn de Izrael; kaj se neniu nin helpos, tiam ni eliros al vi.
3雅比 的长老对他说:「求你宽容我们七日,等我们打发人往 以色列 的全境去;若没有人救我们,我们就出来归顺你。」
4Kaj venis la senditoj en Gibean de Saul kaj diris tiujn vortojn al la oreloj de la popolo, kaj la tuta popolo laŭte ekploris.
4使者到了 扫罗 住的 基比亚 ,将这话说给百姓听,百姓就都放声而哭。
5Sed jen Saul venas de la kampo malantaŭ la bovoj. Kaj Saul diris: Kio estas al la popolo, ke ili ploras? Kaj oni transdiris al li la vortojn de la loĝantoj de Jabeŝ.
5扫罗 正从田间赶牛回来,问说:「百姓为什么哭呢?」众人将 雅比 人的话告诉他。
6Kaj la spirito de Dio penetris Saulon, kiam li aŭdis tiujn vortojn, kaj forte ekflamis lia kolero.
6扫罗 听见这话,就被 神的灵大大感动,甚是发怒。
7Kaj li prenis paron da bovoj kaj dishakis ilin, kaj dissendis la partojn per la senditoj en ĉiujn regionojn de Izrael, dirante: Se iu ne eliros post Saul kaj post Samuel, tiam tiel estos farite kun liaj bovoj. Kaj timo antaŭ la Eternulo falis sur la popolon, kaj ili eliris kiel unu homo.
7他将一对牛切成块子,托付使者传送 以色列 的全境,说:「凡不出来跟随 扫罗 和 撒母耳 的,也必这样切开他的牛。」于是耶和华使百姓惧怕,他们就都出来,如同一人。
8Li kalkulis ilin en Bezek, kaj la nombro de la Izraelidoj estis tricent mil, kaj la nombro de la Jehudaidoj estis tridek mil.
8扫罗 在 比色 数点他们: 以色列 人有三十万, 犹大 人有三万。
9Kaj ili diris al la venintaj senditoj: Tiel diru al la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead: Morgaŭ venos al vi helpo, kiam la suno brilos varmege. Kaj la senditoj venis kaj raportis al la loĝantoj de Jabeŝ, kaj tiuj ĝojis.
9众人对那使者说:「你们要回复 基列·雅比 人说,明日太阳近午的时候,你们必得解救。」使者回去告诉 雅比 人,他们就欢喜了。
10Kaj la loĝantoj de Jabeŝ diris: Morgaŭ ni eliros al vi, por ke vi agu kun ni, kiel plaĉos al vi.
10于是 雅比 人对 亚扪 人说:「明日我们出来归顺你们,你们可以随意待我们。」
11En la sekvanta tago Saul dividis la popolon en tri taĉmentojn, kaj ili eniris en la tendaron dum la matena gardotempo, kaj venkobatis la Amonidojn, antaŭ ol la tago fariĝis varma; la restintoj diskuris tiel, ke ne restis eĉ du kune.
11第二日, 扫罗 将百姓分为三队,在晨更的时候入了 亚扪 人的营,击杀他们直到太阳近午,剩下的人都逃散,没有二人同在一处的。
12Kaj la popolo diris al Samuel: Kiuj estas tiuj, kiuj diris: Ĉu Saul reĝos super ni? Donu tiujn homojn, ke ni ilin mortigu.
12百姓对 撒母耳 说:「那说『 扫罗 岂能管理我们』的是谁呢?可以将他交出来,我们好杀死他。」
13Sed Saul diris: Neniun oni devas mortigi en ĉi tiu tago, ĉar hodiaŭ la Eternulo faris savon al Izrael.
13扫罗 说:「今日耶和华在 以色列 中施行拯救,所以不可杀人。」
14Kaj Samuel diris al la popolo: Venu, ni iru en Gilgalon, kaj ni novofestos tie la reĝecon.
14撒母耳 对百姓说:「我们要往 吉甲 去,在那里立国。」
15Kaj la tuta popolo iris en Gilgalon, kaj ili reĝigis tie Saulon antaŭ la Eternulo en Gilgal, kaj buĉis tie pacoferojn antaŭ la Eternulo, kaj forte gajis tie Saul kaj ĉiuj Izraelidoj.
15众百姓就到了 吉甲 那里,在耶和华面前立 扫罗 为王,又在耶和华面前献平安祭。 扫罗 和 以色列 众人大大欢喜。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.