1 Samuel 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La knabo Samuel servadis al la Eternulo antaŭ Eli; kaj la vorto de la Eternulo estis grandpreza en tiu tempo; ne aperadis ofte profetaj vizioj.
1童子 撒母耳 在 以利 面前事奉耶和华。当那些日子,耶和华的言语稀少,不常有默示。
2En tiu tempo unu fojon Eli kuŝis sur sia loko (lia vidado komencis malakriĝi, ke li ne povis vidi);
2一日, 以利 睡卧在自己的地方;他眼目昏花,看不分明。
3kaj la lucerno de Dio ankoraŭ ne estingiĝis, kaj Samuel kuŝis en la templo de la Eternulo, kie estis la kesto de Dio;
3神的灯在 神耶和华殿内 约 柜那里,还没有熄灭, 撒母耳 已经睡了。
4tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.
4耶和华呼唤 撒母耳 。 撒母耳 说:「我在这里!」
5Kaj li kuris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis; iru returne kaj kuŝiĝu. Kaj li iris kaj kuŝiĝis.
5就跑到 以利 那里,说:「你呼唤我?我在这里。」 以利 回答说:「我没有呼唤你,你去睡吧。」他就去睡了。
6Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon, kaj Samuel leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Sed tiu diris: Mi ne vokis, mia filo; iru returne kaj kuŝiĝu.
6耶和华又呼唤 撒母耳 。 撒母耳 起来,到 以利 那里,说:「你呼唤我?我在这里。」 以利 回答说:「我的儿,我没有呼唤你,你去睡吧。」
7Samuel ankoraŭ ne konis la Eternulon, kaj ankoraŭ ne estis revelaciita al li la vorto de la Eternulo.
7那时 撒母耳 还未认识耶和华,也未得耶和华的默示。
8Kaj la Eternulo denove vokis Samuelon la trian fojon; kaj li leviĝis kaj iris al Eli, kaj diris: Jen mi estas, kiel vi vokis min. Tiam Eli komprenis, ke la Eternulo vokas la knabon.
8耶和华第三次呼唤 撒母耳 。 撒母耳 起来,到 以利 那里,说:「你又呼唤我?我在这里。」 以利 才明白是耶和华呼唤童子。
9Kaj Eli diris al Samuel: Iru, kuŝiĝu; kaj se vi estos vokata, tiam diru: Parolu, ho Eternulo, ĉar Via sklavo aŭskultas. Kaj Samuel iris kaj kuŝiĝis sur sia loko.
9因此 以利 对 撒母耳 说:「你仍去睡吧;若再呼唤你,你就说:『耶和华啊,请说,仆人敬听!』」 撒母耳 就去,仍睡在原处。
10Kaj venis la Eternulo kaj stariĝis, kaj vokis kiel la antaŭajn fojojn: Samuel, Samuel! Kaj Samuel diris: Parolu, ĉar Via sklavo aŭskultas.
10耶和华又来站着,像前三次呼唤说:「 撒母耳 啊! 撒母耳 啊!」 撒母耳 回答说:「请说,仆人敬听!」
11Tiam la Eternulo diris al Samuel: Jen Mi faros en Izrael tian faron, ke al ĉiu, kiu tion aŭdos, eksonoros ambaŭ liaj oreloj.
11耶和华对 撒母耳 说:「我在 以色列 中必行一件事,叫听见的人都必耳鸣。
12En tiu tago Mi plenumos super Eli ĉion, kion Mi diris pri lia domo; Mi komencos kaj finos.
12我指着 以利 家所说的话,到了时候,我必始终应验在 以利 身上。
13Mi sciigis al li, ke Mi juĝos lian domon por ĉiam pro la krimo, ke li sciis, ke liaj filoj venigas malbenon sur sin, kaj li ne detenis ilin.
13我曾告诉他必永远降罚与他的家,因他知道儿子作孽,自招咒诅,却不禁止他们。
14Kaj tial Mi ĵuris al la domo de Eli, ke neniam pekliberiĝos la krimo de la domo de Eli per buĉofero nek per farunofero.
14所以我向 以利 家起誓说:『 以利 家的罪孽,虽献祭奉礼物,永不能得赎去。』」
15Kaj Samuel kuŝis ĝis la mateno; poste li malfermis la pordojn de la domo de la Eternulo. Sed Samuel timis raporti pri la vizio al Eli.
15撒母耳 睡到天亮,就开了耶和华的殿门,不敢将默示告诉 以利 。
16Kaj Eli vokis Samuelon, kaj diris: Samuel, mia filo! Kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas.
16以利 呼唤 撒母耳 说:「我儿 撒母耳 啊!」 撒母耳 回答说:「我在这里!」
17Kaj tiu diris: Kia estas la afero, pri kiu Li parolis al vi? mi petas, ne kaŝu antaŭ mi; tion kaj ankoraŭ pli faru al vi Dio, se vi kaŝos antaŭ mi ion el ĉio, kion Li diris al vi.
17以利 说:「 耶和华 对你说什么,你不要向我隐瞒;你若将 神对你所说的隐瞒一句,愿他重重地降罚与你。」
18Kaj Samuel rakontis al li ĉion, kaj nenion kaŝis antaŭ li. Kaj li diris: Li estas la Eternulo; Li faru tion, kio plaĉas al Li.
18撒母耳 就把一切话都告诉了 以利 ,并没有隐瞒。 以利 说:「这是出于耶和华,愿他凭自己的意旨而行。」
19Kaj Samuel kreskis, kaj la Eternulo estis kun li; kaj neniun el Liaj vortoj li faligis sur la teron.
19撒母耳 长大了,耶和华与他同在,使他所说的话一句都不落空。
20Kaj eksciis la tuta Izrael, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, ke Samuel fariĝis fidinda profeto de la Eternulo.
20从 但 到 别是巴 所有的 以色列 人都知道耶和华立 撒母耳 为先知。
21Kaj la Eternulo plue aperadis en Ŝilo, post kiam la Eternulo revelaciis Sin al Samuel en Ŝilo per la parolo de la Eternulo.
21耶和华又在 示罗 显现;因为耶和华将自己的话默示 撒母耳 , 撒母耳 就把这话传遍 以色列 地。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.