1 Samuel
Chapter 30
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Samuel 30

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj ĝin per fajro.
1第三日, 大卫 和跟随他的人到了 洗革拉 。 亚玛力 人已经侵夺南地,攻破 洗革拉 ,用火焚烧,
2Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj ĝis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.
2掳了城内的妇女和其中的大小人口,却没有杀一个,都带着走了。
3Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke ĝi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.
3大卫 和跟随他的人到了那城,不料,城已烧毁,他们的妻子儿女都被掳去了。
4Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian voĉon kaj ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori.
4大卫 和跟随他的人就放声大哭,直哭得没有气力。
5La du edzinoj de David ankaŭ estis prenitaj en malliberecon, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
5大卫 的两个妻— 耶斯列 人 亚希暖 和作过 拿八 妻的 迦密 人 亚比该 ,也被掳去了。
6Kaj al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.
6大卫 甚是焦急,因众人为自己的儿女苦恼,说:「要用石头打死他。」 大卫 却倚靠耶和华—他的 神,心里坚固。
7Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ: Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
7大卫 对 亚希米勒 的儿子祭司 亚比亚他 说:「请你将以弗得拿过来。」 亚比亚他 就将以弗得拿到 大卫 面前。
8Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante: Ĉu mi postkuru tiun amason, kaj ĉu mi ĝin kaptos? Kaj Li diris al li: Postkuru, ĉar vi kaptos kaj vi savos.
8大卫 求问耶和华说:「我追赶敌军,追得上追不上呢?」耶和华说:「你可以追,必追得上,都救得回来。」
9Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.
9于是, 大卫 和跟随他的六百人来到 比梭溪 ;有不能前去的就留在那里。
10Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.
10大卫 却带着四百人往前追赶,有二百人疲乏,不能过 比梭溪 ,所以留在那里。
11Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon.
11这四百人在田野遇见一个 埃及 人,就带他到 大卫 面前,给他饼吃,给他水喝,
12Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li manĝis, kaj revenis al li lia spirito, ĉar antaŭ tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne manĝis panon kaj ne trinkis akvon.
12又给他一块无花果饼,两个葡萄饼。他吃了,就精神复原;因为他三日三夜没有吃饼,没有喝水。
13Kaj David diris al li: Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis: Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, ĉar mi malsaniĝis antaŭ tri tagoj.
13大卫 问他说:「你是属谁的?你是哪里的人?」他回答说:「我是 埃及 的少年人,是 亚玛力 人的奴仆;因我三日前患病,我主人就把我撇弃了。
14Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.
14我们侵夺了 基利提 的南方和属 犹大 的地,并 迦勒 地的南方,又用火烧了 洗革拉 。」
15Tiam David diris al li: Ĉu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis: Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.
15大卫 问他说:「你肯领我们到敌军那里不肯?」他回答说:「你要向我指着 神起誓,不杀我,也不将我交在我主人手里,我就领你下到敌军那里。」
16Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disĵetitaj sur la tuta landpeco, manĝas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filiŝta kaj el la lando Juda.
16那人领 大卫 下去,见他们散在地上,吃喝跳舞,因为从 非利士 地和 犹大 地所掳来的财物甚多。
17Kaj David batis ilin de la mateno ĝis la morgaŭa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.
17大卫 从黎明直到次日晚上,击杀他们,除了四百骑骆驼的少年人之外,没有一个逃脱的。
18Kaj David savis ĉion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.
18亚玛力 人所掳去的财物, 大卫 全都夺回,并救回他的两个妻来。
19Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el ĉio, kion ili prenis al si: ĉion David reprenis.
19凡 亚玛力 人所掳去的,无论大小、儿女、财物, 大卫 都夺回来,没有失落一个。
20Kaj David prenis ĉiujn ŝafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaŭ si, kaj oni diris: Tio estas la militakiro de David.
20大卫 所夺来的牛群羊群,跟随他的人赶在 原有的 群畜前边,说:「这是 大卫 的掠物。」
21Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj ĉe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.
21大卫 到了那疲乏不能跟随、留在 比梭溪 的二百人那里。他们出来迎接 大卫 并跟随的人。 大卫 前来问他们安。
22Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris: Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.
22跟随 大卫 人中的恶人和匪类说:「这些人既然没有和我们同去,我们所夺的财物就不分给他们,只将他们各人的妻子儿女给他们,使他们带去就是了。」
23Sed David diris: Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.
23大卫 说:「弟兄们,耶和华所赐给我们的,不可不分给他们;因为他保佑我们,将那攻击我们的敌军交在我们手里。
24Kaj kiu aŭskultos vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale devas esti dividite.
24这事谁肯依从你们呢?上阵的得多少,看守器具的也得多少;应当大家平分。」
25Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel leĝon kaj moron en Izrael ĝis nun.
25大卫 定此为 以色列 的律例典章,从那日直到今日。
26Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante: Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;
26大卫 到了 洗革拉 ,从掠物中取些送给他朋友 犹大 的长老,说:「这是从耶和华仇敌那里夺来的,送你们为礼物。」
27al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir,
27他送礼物给住 伯特利 的,南地 拉末 的, 雅提珥 的;
28kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Eŝtemoa,
28住 亚罗珥 的, 息末 的, 以实提莫 的;
29kaj al tiuj, kiuj estis en Raĥal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jeraĥmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,
29住 拉哈勒 的, 耶拉篾 各城的, 基尼 各城的;
30kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor-Aŝan, kaj al tiuj, kiuj estis en Ataĥ,
30住 何珥玛 的, 歌拉珊 的, 亚挞 的;
31kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥebron, kaj en ĉiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.
31住 希伯 的,并 大卫 和跟随他的人素来所到之处的人。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.