1 Samuel 7
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj venis la loĝantoj de Kirjat-Jearim, kaj prenis la keston de la Eternulo kaj alportis ĝin en la domon de Abinadab sur la monteton, kaj lian filon Eleazar ili konsekris, por gardi la keston de la Eternulo.
1基列·耶琳 人就下来,将耶和华的 约 柜接上去,放在山上 亚比拿达 的家中,分派他儿子 以利亚撒 看守耶和华的 约 柜。
2De la tago, de kiam la kesto restis en Kirjat-Jearim, pasis multe da tempo, pasis dudek jaroj. Kaj la tuta domo de Izrael sopiris pri la Eternulo.
2约 柜在 基列·耶琳 许久。过了二十年, 以色列 全家都倾向耶和华。
3Kaj Samuel diris al la tuta domo de Izrael jene: Se per via tuta koro vi konvertiĝis al la Eternulo, tiam forigu el inter vi la fremdajn diojn kaj la Aŝtarojn, kaj turnu vian koron al la Eternulo kaj servu al Li sola, kaj Li savos vin el la manoj de la Filiŝtoj.
3撒母耳 对 以色列 全家说:「你们若一心归顺耶和华,就要把外邦的神和 亚斯她录 从你们中间除掉,专心归向耶和华,单单地事奉他。他必救你们脱离 非利士 人的手。」
4Kaj la Izraelidoj forigis la Baalojn kaj la Aŝtarojn, kaj komencis servadi al la Eternulo sola.
4以色列 人就除掉诸 巴力 和 亚斯她录 ,单单地事奉耶和华。
5Kaj Samuel diris: Kunvenigu la tutan Izraelon en Micpan, kaj mi preĝos por vi al la Eternulo.
5撒母耳 说:「要使 以色列 众人聚集在 米斯巴 ,我好为你们祷告耶和华。」
6Kaj ili kunvenis en Micpan, kaj ĉerpis akvon kaj verŝis antaŭ la Eternulo, kaj fastis en tiu tago, kaj diris tie: Ni pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Samuel juĝis la Izraelidojn en Micpa.
6他们就聚集在 米斯巴 ,打水浇在耶和华面前,当日禁食,说:「我们得罪了耶和华。」于是 撒母耳 在 米斯巴 审判 以色列 人。
7Kiam la Filiŝtoj aŭdis, ke la Izraelidoj kolektiĝis en Micpa, la estroj de la Filiŝtoj elmoviĝis kontraŭ Izraelon. Aŭdinte tion, la Izraelidoj ektimis antaŭ la Filiŝtoj.
7非利士 人听见 以色列 人聚集在 米斯巴 , 非利士 的首领就上来要攻击 以色列 人。 以色列 人听见,就惧怕 非利士 人。
8Kaj la Izraelidoj diris al Samuel: Ne ĉesu krii por ni al la Eternulo, nia Dio, ke Li savu nin kontraŭ la manoj de la Filiŝtoj.
8以色列 人对 撒母耳 说:「愿你不住地为我们呼求耶和华—我们的 神,救我们脱离 非利士 人的手。」
9Tiam Samuel prenis unu suĉantan ŝafidon kaj oferis ĝin tutan brulofere al la Eternulo, kaj Samuel vokis al la Eternulo por Izrael, kaj la Eternulo aŭskultis lin.
9撒母耳 就把一只吃奶的羊羔献与耶和华作全牲的燔祭,为 以色列 人呼求耶和华;耶和华就应允他。
10Kaj dum Samuel estis oferanta la bruloferon, la Filiŝtoj venis, por batali kontraŭ la Izraelidoj. Sed la Eternulo ektondris en tiu tago per granda tondro super la Filiŝtoj kaj teruris ilin, kaj ili estis frapitaj antaŭ Izrael.
10撒母耳 正献燔祭的时候, 非利士 人前来要与 以色列 人争战。当日,耶和华大发雷声,惊乱 非利士 人,他们就败在 以色列 人面前。
11Kaj la viroj de Izrael eliris el Micpa kaj persekutis la Filiŝtojn, kaj batis ilin ĝis sub Bet-Kar.
11以色列 人从 米斯巴 出来,追赶 非利士 人,击杀他们,直到 伯·甲 的下边。
12Kaj Samuel prenis unu ŝtonon, kaj metis ĝin inter Micpa kaj Ŝen, kaj donis al ĝi la nomon Eben-Ezer, dirante: Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo.
12撒母耳 将一块石头立在 米斯巴 和 善 的中间,给石头起名叫 以便以谢 ,说:「到如今耶和华都帮助我们。」
13Tiamaniere la Filiŝtoj estis kvietigitaj, kaj ne venadis plu en la regionon de Izrael. Kaj la mano de la Eternulo estis super la Filiŝtoj dum la tuta vivo de Samuel.
13从此, 非利士 人就被制伏,不敢再入 以色列 人的境内。 撒母耳 作士师的时候,耶和华的手攻击 非利士 人。
14Kaj estis redonitaj al Izrael la urboj, kiujn la Filiŝtoj prenis de Izrael, de Ekron ĝis Gat, kaj iliajn regionojn Izrael savis el la manoj de la Filiŝtoj. Kaj estis paco inter Izrael kaj la Amoridoj.
14非利士 人所取 以色列 人的城邑,从 以革伦 直到 迦特 ,都归 以色列 人了。属这些城的四境, 以色列 人也从 非利士 人手下收回。那时 以色列 人与 亚摩利 人和好。
15Kaj Samuel estis juĝisto de Izrael dum sia tuta vivo.
15撒母耳 平生作 以色列 的士师。
16Kaj li iradis ĉiujare ĉirkaŭe en Bet-Elon, Gilgalon, kaj Micpan, kaj juĝadis Izraelon en ĉiuj tiuj lokoj.
16他每年巡行到 伯特利 、 吉甲 、 米斯巴 ,在这几处审判 以色列 人。
17Kaj li revenadis en Raman, ĉar tie estis lia domo; kaj tie ankaŭ li juĝadis Izraelon, kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.
17随后回到 拉玛 ,因为他的家在那里;也在那里审判 以色列 人,且为耶和华筑了一座坛。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.