1 Samuel 20
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan: Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaŭ via patro, ke li volas forpreni mian animon?
1大卫 从 拉玛 的 拿约 逃跑,来到 约拿单 那里,对他说:「我做了什么?有什么罪孽呢?在你父亲面前犯了什么罪,他竟寻索我的性命呢?」
2Sed tiu diris al li: Tio certe ne fariĝos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aŭ malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kaŝus antaŭ mi ĉi tiun aferon? tio ne fariĝos.
2约拿单 回答说:「断然不是!你必不致死。我父做事,无论大小,没有不叫我知道的。怎么独有这事隐瞒我呢?决不如此。」
3Tiam David plue ĵuris kaj diris: Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si: Jonatan ne devas scii ĉi tion, por ke li ne afliktiĝu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu paŝo.
3大卫 又起誓说:「你父亲准知我在你眼前蒙恩。他心里说,不如不叫 约拿单 知道,恐怕他愁烦。我指着永生的耶和华,又敢在你面前起誓,我离死不过一步。」
4Kaj Jonatan diris al David: Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi.
4约拿单 对 大卫 说:「你心里所求的,我必为你成就。」
5Tiam David diris al Jonatan: Jen morgaŭ estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la reĝo ĉe la tagmanĝo; permesu, ke mi foriru kaj kaŝu min sur la kampo ĝis vespero de la tria tago.
5大卫 对 约拿单 说:「明日是初一,我当与王同席,求你容我去藏在田野,直到第三日晚上。
6Se via patro demandos pri mi, tiam diru: David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Leĥem, ĉar tie estas ĉiujara oferado de la tuta familio.
6你父亲若见我不在席上,你就说:『 大卫 切求我许他回本城 伯利恒 去,因为他全家在那里献年祭。』
7Se li diros: Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li.
7你父亲若说好,仆人就平安了;他若发怒,你就知道他决意要害我。
8Faru do favorkoraĵon al via sklavo, ĉar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaŭ la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro?
8求你施恩与仆人,因你在耶和华面前曾与仆人结盟。我若有罪,不如你自己杀我,何必将我交给你父亲呢?」
9Sed Jonatan diris: Neniam tio fariĝu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraŭ vi, kaj mi ne sciigus tion al vi.
9约拿单 说:「断无此事!我若知道我父亲决意害你,我岂不告诉你呢?」
10Kaj David diris al Jonatan: Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan?
10大卫 对 约拿单 说:「你父亲若用厉言回答你,谁来告诉我呢?」
11Jonatan diris al David: Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaŭ eliris sur la kampon.
11约拿单 对 大卫 说:「你我且往田野去。」二人就往田野去了。
12Tiam Jonatan diris al David: La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron ĝis postmorgaŭ, kaj konvinkiĝos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkaŝos al viaj oreloj —
12约拿单 对 大卫 说:「愿耶和华— 以色列 的 神 为证 。明日约在这时候,或第三日,我探我父亲的意思,若向你有好意,我岂不打发人告诉你吗?
13tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro plaĉos io malbona kontraŭ vi, tion mi ankaŭ malkaŝos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro.
13我父亲若有意害你,我不告诉你使你平平安安地走,愿耶和华重重地降罚与我。愿耶和华与你同在,如同从前与我父亲同在一样。
14Kaj se mi ankoraŭ vivos, ĉu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu?
14你要照耶和华的慈爱恩待我,不但我活着的时候免我死亡,
15Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, eĉ ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos ĉiujn malamikojn de David de sur la tero.
15就是我死后,耶和华从地上剪除你仇敌的时候,你也永不可向我家绝了恩惠。」
16Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David.
16于是 约拿单 与 大卫 家结盟, 说 :「愿耶和华借 大卫 的仇敌追讨 背约 的罪。」
17Kaj Jonatan plue ĵuris al David pri sia amo al li, ĉar li amis lin kiel sian animon.
17约拿单 因爱 大卫 如同爱自己的性命,就使他再起誓。
18Kaj Jonatan diris al li: Morgaŭ estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, ĉar oni rimarkos vian sidlokon.
18约拿单 对他说:「明日是初一,你的座位空设,人必理会你不在那里。
19En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kaŝis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la ŝtono Ezel.
19你等三日,就要速速下去,到你从前遇事所藏的地方,在 以色 磐石那里等候。
20Kaj mi pafos preter ĝin tri sagojn, kvazaŭ pafante al celo.
20我要向磐石旁边射三箭,如同射箭靶一样。
21Kaj poste mi sendos junulon, dirante: Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo: Jen la sagoj estas antaŭ vi, prenu ilin kaj venu — tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo.
21我要打发童子, 说 :『去把箭找来。』我若对童子说:『箭在后头,把箭拿来』,你就可以回来;我指着永生的耶和华起誓,你必平安无事。
22Sed se mi tiel diros al la junulo: Jen la sagoj estas post vi malproksime — tiam foriru, ĉar la Eternulo vin forsendas.
22我若对童子说:『箭在前头』,你就要去,因为是耶和华打发你去的。
23Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por ĉiam.
23至于你我今日所说的话,有耶和华在你我中间 为证 ,直到永远。」
24Tiam David kaŝis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la reĝo sidiĝis al tagmanĝo;
24大卫 就去藏在田野。到了初一日,王坐席要吃饭。
25kaj kiam la reĝo sidiĝis sur sia loko, kiel ĉiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan leviĝis, kaj Abner sidiĝis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita.
25王照常坐在靠墙的位上, 约拿单 侍立, 押尼珥 坐在 扫罗 旁边, 大卫 的座位空设。
26Sed Saul diris nenion en tiu tago, ĉar li pensis: Io okazis al li, verŝajne li estas malpura, li ne puriĝis.
26然而这日 扫罗 没有说什么,他想 大卫 遇事,偶染不洁,他必定是不洁。
27Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan: Kial la filo de Jiŝaj ne venis hieraŭ nek hodiaŭ al la tagmanĝo?
27初二日 大卫 的座位还空设。 扫罗 问他儿子 约拿单 说:「 耶西 的儿子为何昨日、今日没有来吃饭呢?」
28Kaj Jonatan respondis al Saul: David forte petis min, ke li iru Bet-Leĥemon,
28约拿单 回答 扫罗 说:「 大卫 切求我容他往 伯利恒 去。
29kaj li diris: Forliberigu min, ĉar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la reĝo.
29他说:『求你容我去,因为我家在城里有献祭的事;我长兄吩咐我去。如今我若在你眼前蒙恩,求你容我去见我的弟兄』;所以 大卫 没有赴王的席。」
30Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraŭ Jonatan, kaj li diris al li: Ho, filo de obstina virino! ĉu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jiŝaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino?
30扫罗 向 约拿单 发怒,对他说:「你这顽梗背逆之妇人所生的,我岂不知道你喜悦 耶西 的儿子,自取羞辱,以致你母亲露体蒙羞吗?
31Ĉar tiel longe, kiel la filo de Jiŝaj vivos sur la tero, ne fortikiĝos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, ĉar li meritas la morton.
31耶西 的儿子若在世间活着,你和你的国位必站立不住。现在你要打发人去,将他捉拿交给我;他是该死的。」
32Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li: Pro kio oni mortigu lin? kion li faris?
32约拿单 对父亲 扫罗 说:「他为什么该死呢?他做了什么呢?」
33Tiam Saul ĵetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke ĉe lia patro ĝi estas afero decidita, mortigi Davidon.
33扫罗 向 约拿单 抡枪要刺他, 约拿单 就知道他父亲决意要杀 大卫 。
34Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de ĉe la tablo; kaj li nenion manĝis en tiu dua tago de la monatkomenco; ĉar li malĝojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.
34于是 约拿单 气忿忿地从席上起来,在这初二日没有吃饭。他因见父亲羞辱 大卫 ,就为 大卫 愁烦。
35En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li.
35次日早晨, 约拿单 按着与 大卫 约会的时候出到田野,有一个童子跟随。
36Kaj li diris al sia knabo: Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas. La knabo kuris, kaj li pafĵetis la sagon malproksime trans lin.
36约拿单 对童子说:「你跑去,把我所射的箭找来。」童子跑去, 约拿单 就把箭射在童子前头。
37Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafĵetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante: La sago kuŝas ja post vi malproksime.
37童子到了 约拿单 落箭之地, 约拿单 呼叫童子说:「箭不是在你前头吗?」
38Kaj Jonatan kriis al la knabo: Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro.
38约拿单 又呼叫童子说:「速速地去,不要迟延!」童子就拾起箭来,回到主人那里。
39Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon.
39童子却不知道这是什么意思,只有 约拿单 和 大卫 知道。
40Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis ĉe li, kaj diris al li: Iru, portu en la urbon.
40约拿单 将弓箭交给童子,吩咐说:「你拿到城里去。」
41Kiam la knabo foriris, David leviĝis de la suda flanko, ĵetis sin vizaĝaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaŭ kune, sed David pli.
41童子一去, 大卫 就从 磐石 的南边出来,俯伏在地,拜了三拜;二人亲嘴,彼此哭泣, 大卫 哭得更恸。
42Kaj Jonatan diris al David: Iru en paco, kiel ni ĵuris ambaŭ per la nomo de la Eternulo, dirante: La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li leviĝis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.
42约拿单 对 大卫 说:「我们二人曾指着耶和华的名起誓说:『愿耶和华在你我中间,并你我后裔中间 为证 ,直到永远。』如今你平平安安地去吧!」 大卫 就起身走了; 约拿单 也回城里去了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.