1 Kroniko
Chapter 18
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Kroniko 18

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Post tio okazis, ke David venkobatis la Filiŝtojn kaj humiligis ilin, kaj li prenis Gaton kaj ĝiajn filinurbojn el la manoj de la Filiŝtoj.
1此後, 大衛 攻打 非利士 人,把他們治服,從他們手下奪取了 迦特 和屬 迦特 的村莊;
2Li ankaŭ venkobatis la Moabidojn, kaj la Moabidoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn.
2又攻打 摩押 , 摩押 人就歸服 大衛 ,給他進貢。
3Kaj David venkobatis Hadarezeron, reĝon de Coba, en Ĥamat, kiam tiu iris, por fortikigi sian regadon super la rivero Eŭfrato.
3瑣巴 王 哈大利謝 往 幼發拉底河 去,要堅定自己的國權, 大衛 就攻打他,直到 哈馬 ,
4Kaj David venkoprenis de li mil ĉarojn kaj sep mil rajdantojn kaj dudek mil piedirantojn; kaj David lamigis ĉiujn ĉarĉevalojn, sed restigis el ili por cent ĉaroj.
4奪了他的戰車一千,馬兵七千,步兵二萬,將拉戰車的馬砍斷蹄筋,但留下一百輛車的馬。
5La Sirianoj Damaskaj venis, por helpi al Hadarezer, reĝo de Coba; sed David venkobatis el la Sirianoj dudek du mil homojn.
5大馬士革 的 亞蘭 人來幫助 瑣巴 王 哈大利謝 , 大衛 就殺了 亞蘭 人二萬二千。
6Kaj David restigis garnizonojn en la Damaska Sirio, kaj la Sirianoj submetiĝis al David kaj alportis tributojn. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
6於是 大衛 在 大馬士革 的 亞蘭 地設立 防營 , 亞蘭 人就歸服他,給他進貢。 大衛 無論往哪裏去,耶和華都使他得勝。
7Kaj David prenis la orajn ŝildojn, kiujn havis sur si la servantoj de Hadarezer, kaj alportis ilin en Jerusalemon.
7他奪了 哈大利謝 臣僕所拿的金盾牌帶到 耶路撒冷 。
8Kaj el Tibĥat kaj el Kun, urboj de Hadarezer, David prenis tre multe da kupro, el kiu poste Salomono faris la kupran maron, la kolonojn, kaj la kuprajn vazojn.
8大衛 又從屬 哈大利謝 的 提巴 和 均 二城中奪取了許多的銅。後來 所羅門 用此製造銅海、銅柱,和一切的銅器。
9Kiam Tou, reĝo de Ĥamat, aŭdis, ke David venkobatis la tutan militistaron de Hadarezer, reĝo de Coba,
9哈馬 王 陀烏 聽見 大衛 殺敗 瑣巴 王 哈大利謝 的全軍,
10tiam li sendis sian filon Hadoram al la reĝo David, por saluti lin, kaj gratuli lin pri tio, ke li militis kontraŭ Hadarezer kaj venkobatis lin (ĉar Tou estis en milito kontraŭ Hadarezer); kaj li havis kun si ĉiaspecajn vazojn el oro, arĝento, kaj kupro.
10就打發他兒子 哈多蘭 去見 大衛 王,問他的安,為他祝福,因為他殺敗了 哈大利謝 (原來 陀烏 與 哈大利謝 常常爭戰)。 哈多蘭 帶了金銀銅的各樣器皿來。
11Ankaŭ ĉi tiujn David dediĉis al la Eternulo, kune kun la arĝento kaj oro, kiun li prenis de ĉiuj nacioj: de Edom, de Moab, de la Amonidoj, de la Filiŝtoj, kaj de Amalek.
11大衛 王將這些器皿,並從各國奪來的金銀,就是從 以東 、 摩押 、 亞捫 、 非利士 、 亞瑪力 人所奪來的,都分別為聖獻給耶和華。
12Plue Abiŝaj, filo de Ceruja, venkobatis Edomon en la Valo de Salo, dek ok mil homojn;
12洗魯雅 的兒子 亞比篩 在 鹽谷 擊殺了 以東 一萬八千人。
13kaj li restigis en Edomujo garnizonojn, kaj ĉiuj Edomidoj submetiĝis al David. Kaj la Eternulo helpis al David ĉie, kien li iris.
13大衛 在 以東 地設立防營, 以東 人就都歸服他。 大衛 無論往哪裏去,耶和華都使他得勝。
14Kaj David reĝis super la tuta Izrael, kaj li faradis juĝon kaj justecon al sia tuta popolo.
14大衛 作 以色列 眾人的王,又向眾民秉公行義。
15Joab, filo de Ceruja, estis estro de la militistaro; Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
15洗魯雅 的兒子 約押 作元帥; 亞希律 的兒子 約沙法 作史官;
16Cadok, filo de Aĥitub, kaj Abimeleĥ, filo de Ebjatar, estis pastroj; kaj Ŝavŝa estis skribisto;
16亞希突 的兒子 撒督 和 亞比亞他 的兒子 亞希米勒 作祭司 長 ; 沙威沙 作書記;
17Benaja, filo de Jehojada, estis super la Keretidoj kaj la Peletidoj; kaj la filoj de David estis la unuaj apud la reĝo.
17耶何耶大 的兒子 比拿雅 統轄 基利提 人和 比利提 人。 大衛 的眾子都在王的左右作領袖。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.