1 Kroniko
Chapter 13
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Kroniko 13

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1David konsiliĝis kun la milestroj, centestroj, kaj ĉiuj ĉefoj;
1大衛 與千夫長、百夫長,就是一切首領商議。
2kaj David diris al la tuta komunumo de Izrael: Se plaĉas al vi, kaj se tio estas de la Eternulo, nia Dio, ni dissendu ĉiuflanken al ĉiuj ceteraj niaj fratoj en ĉiujn regionojn de Izrael, kaj samtempe al la pastroj kaj Levidoj en la urbojn de ilia loĝado, ke ili kolektiĝu al ni;
2大衛 對 以色列 全會眾說:「你們若以為美,見這事是出於耶和華-我們的上帝,我們就差遣人走遍 以色列 地,見我們未來的弟兄,又見住在有郊野之城的祭司 利未 人,使他們都到這裏來聚集。
3kaj ni transportu al ni la keston de nia Dio, ĉar ni ne turnis nin al Li en la tempo de Saul.
3我們要把上帝的 約 櫃運到我們這裏來;因為在 掃羅 年間,我們沒有在 約 櫃前求問 上帝 。」
4Kaj la tuta komunumo diris, ke oni tiel agu; ĉar la afero plaĉis al la tuta popolo.
4全會眾都說可以如此行;這事在眾民眼中都看為好。
5Tiam David kolektis la tutan Izraelon, de Ŝiĥor la Egipta ĝis Ĥamat, por ke oni venigu la keston de Dio el Kirjat-Jearim.
5於是, 大衛 將 以色列 人從 埃及 的 西曷河 直到 哈馬口 都招聚了來,要從 基列‧耶琳 將上帝的 約 櫃運來。
6Kaj David kun la tuta Izrael iris en Baalan, en Kirjat-Jearimon, kiu troviĝas en Judujo, por venigi de tie la keston de Dio, de la Eternulo, kiu sidas sur la keruboj, kie estas vokata Lia nomo.
6大衛 率領 以色列 眾人上到 巴拉 ,就是屬 猶大 的 基列‧耶琳 ,要從那裏將 約 櫃運來。這 約 櫃就是坐在二基路伯上耶和華上帝留名的 約 櫃。
7Kaj oni veturigis la keston de Dio sur nova veturilo el la domo de Abinadab, kaj Uza kaj Aĥjo kondukis la veturilon.
7他們將上帝的 約 櫃從 亞比拿達 的家裏抬出來,放在新車上。 烏撒 和 亞希約 趕車。
8Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj ludis antaŭ Dio per la tuta forto, kun kantoj, harpoj, psalteroj, tamburinoj, cimbaloj, kaj trumpetoj.
8大衛 和 以色列 眾人在上帝前用琴、瑟、鑼、鼓、號作樂,極力跳舞歌唱。
9Kiam ili alvenis al la draŝejo de Kidon, Uza etendis sian manon, por subteni la keston, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin.
9到了 基頓 的禾場;因為牛失前蹄, 烏撒 就伸手扶住 約 櫃。
10Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Uza, kaj Li mortigis lin pro tio, ke li etendis sian manon al la kesto; kaj li mortis tie antaŭ Dio.
10耶和華向他發怒,因他伸手扶住 約 櫃擊殺他,他就死在上帝面前。
11Kaj afliktiĝis David pro tio, ke la Eternulo frapis Uzan, kaj li donis al tiu loko la nomon Perec-Uza, ĝis la nuna tago.
11大衛 因耶和華擊殺 烏撒 ,心裏愁煩,就稱那地方為 毗列斯‧烏撒 ,直到今日。
12Kaj David ektimis Dion en tiu tago, kaj diris: Kiamaniere mi enportos al mi la keston de Dio?
12那日, 大衛 懼怕上帝,說:「上帝的 約 櫃怎可運到我這裏來?」
13Kaj David ne transportigis la keston al si, en la urbon de David, sed li direktis ĝin en la domon de Obed-Edom, la Gatano.
13於是 大衛 不將 約 櫃運進 大衛 的城,卻運到 迦特 人 俄別‧以東 的家中。
14Kaj la kesto de Dio restis kun la familio de Obed-Edom en lia domo dum tri monatoj; kaj la Eternulo benis la domon de Obed-Edom, kaj ĉion, kio apartenis al li.
14上帝的 約 櫃在 俄別‧以東 家中三個月,耶和華賜福給 俄別‧以東 的家和他一切所有的。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.