Romanoj 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?
1这样说来, 犹太 人有什么长处?割礼有什么益处呢?
2Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
2凡事大有好处:第一是 神的圣言交托他们。
3Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
3即便有不信的,这有何妨呢?难道他们的不信就废掉 神的信吗?
4Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
4断乎不能!不如说, 神是真实的,人都是虚谎的。如 经上 所记: 你责备人的时候,显为公义; 被人议论的时候,可以得胜。
5Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)
5我且照着人的常话说,我们的不义若显出 神的义来,我们可以怎么说呢? 神降怒,是他不义吗?
6Nepre ne! ĉar kiel Dio juĝus la mondon?
6断乎不是!若是这样, 神怎能审判世界呢?
7Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
7若 神的真实,因我的虚谎越发显出他的荣耀,为什么我还受审判,好像罪人呢?
8kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
8为什么不说,我们可以作恶以成善呢?这是毁谤我们的人说我们有这话。这等人定罪是该当的。
9Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
9这却怎么样呢?我们比他们强吗?决不是的!因我们已经证明: 犹太 人和 希腊 人都在罪恶之下。
10kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
10就如 经上 所记: 没有义人,连一个也没有。
11Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
11没有明白的; 没有寻求 神的;
12Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
12都是偏离正路, 一同变为无用。 没有行善的,连一个也没有。
13Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
13他们的喉咙是敞开的坟墓; 他们用舌头弄诡诈, 嘴唇里有虺蛇的毒气,
14Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;
14满口是咒骂苦毒。
15Iliaj piedoj rapidas, por verŝi sangon;
15杀人流血, 他们的脚飞跑,
16Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;
16所经过的路便行残害暴虐的事。
17Kaj vojon de paco ili ne konas;
17平安的路,他们未曾知道;
18Antaŭ iliaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
18他们眼中不怕 神。
19Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;
19我们晓得律法上的话都是对律法以下之人说的,好塞住各人的口,叫普世的人都伏在 神审判之下。
20ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.
20所以凡有血气的,没有一个因行律法能在 神面前称义,因为律法本是叫人知罪。
21Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
21但如今, 神的义在律法以外已经显明出来,有律法和先知为证:
22nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;
22就是 神的义,因信耶稣基督加给一切相信的人,并没有分别。
23ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio;
23因为世人都犯了罪,亏缺了 神的荣耀;
24pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
24如今却蒙 神的恩典,因基督耶稣的救赎,就白白地称义。
25kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio;
25神设立耶稣作挽回祭,是凭着耶稣的血,借着人的信,要显明 神的义;因为他用忍耐的心宽容人先时所犯的罪,
26por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.
26好在今时显明他的义,使人知道他自己为义,也称信耶稣的人为义。
27Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido.
27既是这样,哪里能夸口呢?没有可夸的了。用何法没有的呢?是用立功之法吗?不是,乃用信 主 之法。
28Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.
28所以我们看定了:人称义是因着信,不在乎遵行律法。
29Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj;
29难道 神只作 犹太 人的 神吗?不也是作外邦人的 神吗?是的,也作外邦人的 神。
30ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.
30神既是一位,他就要因信称那受割礼的为义,也要因信称那未受割礼的为义。
31Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.
31这样,我们因信废了律法吗?断乎不是!更是坚固律法。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.