Romanoj
Chapter 16
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea;
1我对你们举荐我们的姊妹 非比 ;她是 坚革哩 教会中的女执事。
2por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj, pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.
2请你们为主接待她,合乎圣徒的体统。她在何事上要你们帮助,你们就帮助她;因她素来帮助许多人,也帮助了我。
3Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo,
3问 百基拉 和 亚居拉 安。他们在基督耶稣里与我同工,
4kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj;
4也为我的命将自己的颈项置之度外。不但我感谢他们,就是外邦的众教会也感谢他们。
5kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaaĵo de Azio por Kristo.
5又问在他们家中的教会安。问我所亲爱的 以拜尼土 安;他在 亚细亚 是归基督初结的果子。
6Salutu Marian, kiu multe laboris por vi.
6又问 马利亚 安;她为你们多受劳苦。
7Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi.
7又问我亲属与我一同坐监的 安多尼古 和 犹尼亚 安;他们在使徒中是有名望的,也是比我先在基督里。
8Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro.
8又问我在主里面所亲爱的 暗伯利 安。
9Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Staĥison.
9又问在基督里与我们同工的 耳巴奴 ,并我所亲爱的 士大古 安。
10Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo.
10又问在基督里经过试验的 亚比利 安。问 亚利多布 家里的人安。
11Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro.
11又问我亲属 希罗天 安。问 拿其数 家在主里的人安。
12Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro.
12又问为主劳苦的 土非拿 氏和 土富撒 氏安。问可亲爱为主多受劳苦的 彼息 氏安。
13Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.
13又问在主蒙拣选的 鲁孚 和他母亲安;他的母亲就是我的母亲。
14Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili.
14又问 亚逊其土 、 弗勒干 、 黑米 、 八罗巴 、 黑马 ,并与他们在一处的弟兄们安。
15Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun ili.
15又问 非罗罗古 和 犹利亚 , 尼利亚 和他姊妹,同 阿林巴 并与他们在一处的众圣徒安。
16Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.
16你们亲嘴问安,彼此务要圣洁。基督的众教会都问你们安。
17Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.
17弟兄们,那些离间你们、叫你们跌倒、背乎所学之道的人,我劝你们要留意躲避他们。
18Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.
18因为这样的人不服事我们的主基督,只服事自己的肚腹,用花言巧语诱惑那些老实人的心。
19Ĉar via obeemeco estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.
19你们的顺服已经传于众人,所以我为你们欢喜;但我愿意你们在善上聪明,在恶上愚拙。
20Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
20赐平安的 神快要将撒但践踏在你们脚下。愿我主耶稣基督的恩常和你们同在!
21Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.
21与我同工的 提摩太 ,和我的亲属 路求 、 耶孙 、 所西巴德 ,问你们安。
22Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.
22我这代笔写信的 德提 ,在主里面问你们安。
23Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.
23那接待我、也接待全教会的 该犹 问你们安。
24La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.
24城内管银库的 以拉都 和兄弟 括土 问你们安。
25Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,
25惟有 神能照我所传的福音和所讲的耶稣基督,并照永古隐藏不言的奥秘,坚固你们的心。
26sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido;
26这奥秘如今显明出来,而且按着永生 神的命,借众先知的书指示万国的民,使他们信服真道。
27al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
27愿荣耀,因耶稣基督,归与独一全智的 神,直到永远。阿们!

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.