Apokalipso 22
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj li montris al mi riveron de akvo de vivo, helan kiel kristalo, elirantan el la trono de Dio kaj de la Ŝafido,
1天使又指示我在城內街道當中一道生命水的河,明亮如水晶,從上帝和羔羊的寶座流出來。
2meze de ĝia strato. Kaj ĉe ĉiu flanko de la rivero estis arbo de vivo, portanta dek du fruktojn, liveranta sian frukton ĉiumonate; kaj la folioj de la arbo estis por la resanigo de la nacioj.
2在河這邊與那邊有生命樹,結十二樣果子,每月都結果子;樹上的葉子乃為醫治萬民。
3Kaj ne plu ekzistos malbeno; kaj en ĝi estos la trono de Dio kaj de la Ŝafido; kaj Liaj servistoj Lin adoros;
3以後再沒有咒詛;在城裏有上帝和羔羊的寶座;他的僕人都要事奉他,
4kaj ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
4也要見他的面。他的名字必寫在他們的額上。
5Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.
5不再有黑夜;他們也不用燈光、日光,因為主上帝要光照他們。他們要作王,直到永永遠遠。
6Kaj li diris al mi: Tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj; kaj la Sinjoro, la Dio de la spiritoj de la profetoj, sendis Sian anĝelon, por montri al Siaj servistoj tion, kio devas okazi baldaŭ.
6天使又對我說:「這些話是真實可信的。主就是眾先知被感之靈的上帝,差遣他的使者,將那必要快成的事指示他僕人。」
7Kaj jen mi rapide venos. Feliĉa estas tiu, kiu observas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro.
7「看哪,我必快來!凡遵守這書上預言的有福了!」
8Kaj mi, Johano, estis la aŭdanto kaj la vidanto de ĉi tio. Kaj kiam mi aŭdis kaj vidis, mi falis, por adorkliniĝi antaŭ la piedoj de la anĝelo, kiu montris tion al mi.
8這些事是我- 約翰 所聽見、所看見的;我既聽見、看見了,就在指示我的天使腳前俯伏要拜他。
9Kaj li diris al mi: Gardu vin, ke vi tion ne faru; mi estas kunservisto kun vi kaj kun viaj fratoj, la profetoj, kaj kun la observantoj de la vortoj de ĉi tiu libro; adorkliniĝu al Dio.
9他對我說:「千萬不可!我與你和你的弟兄眾先知,並那些守這書上言語的人,同是作僕人的。你要敬拜上帝。」
10Kaj li diris al mi: Ne sigelu la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro; ĉar la tempo estas proksima.
10他又對我說:「不可封了這書上的預言,因為日期近了。
11La maljustulo ankoraŭ estu maljusta; kaj la malpurulo ankoraŭ estu malpura; kaj la justulo ankoraŭ faru juston; kaj la sanktulo ankoraŭ sanktiĝu.
11不義的,叫他仍舊不義;污穢的,叫他仍舊污穢;為義的,叫他仍舊為義;聖潔的,叫他仍舊聖潔。」
12Jen mi rapide venos; kaj mia rekompenco estas kun mi, por repagi al ĉiu laŭ lia faro.
12「看哪,我必快來!賞罰在我,要照各人所行的報應他。
13Mi estas la Alfa kaj la Omega, la unua kaj la lasta, la komenco kaj la fino.
13我是阿拉法,我是俄梅戛;我是首先的,我是末後的;我是初,我是終。」
14Feliĉaj estas tiuj, kiuj lavas siajn robojn, por ke ili havu rajton sur la arbo de vivo, kaj ke ili eniru tra la pordegoj en la urbon.
14那些洗淨自己衣服的有福了!可得權柄能到生命樹那裏,也能從門進城。
15Ekstere estas la hundoj kaj la sorĉistoj kaj la malĉastuloj kaj la mortigistoj kaj la idolanoj, kaj ĉiu, kiu amas kaj faras mensogon.
15城外有那些犬類、行邪術的、淫亂的、殺人的、拜偶像的,並一切喜好說謊言、編造虛謊的。
16Mi, Jesuo, sendis mian anĝelon, por atesti al vi ĉi tion por la eklezioj. Mi estas la markoto kaj ido de David, la hela, la matena stelo.
16「我-耶穌差遣我的使者為眾教會將這些事向你們證明。我是 大衛 的根,又是他的後裔。我是明亮的晨星。」
17Kaj la Spirito kaj la fianĉino diras: Venu. Kaj la aŭdanto diru: Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.
17聖 靈和新婦都說:「來!」聽見的人也該說:「來!」口渴的人也當來;願意的,都可以白白取生命的水 喝 。
18Mi atestas al ĉiu, kiu aŭdas la vortojn de la profetaĵo de ĉi tiu libro: Se iu aldonos al ili, Dio aldonos al li la plagojn, skribitajn en ĉi tiu libro;
18我向一切聽見這書上預言的作見證,若有人在這預言上加添甚麼,上帝必將寫在這書上的災禍加在他身上;
19kaj se iu forprenos el la vortoj de la libro de ĉi tiu profetaĵo, skribitaj en ĉi tiu libro, Dio forprenos lian lotaĵon el la arbo de vivo kaj el la sankta urbo.
19這書上的預言,若有人刪去甚麼,上帝必從這書上所寫的生命樹和聖城刪去他的分。
20La atestanto de tio diras: Vere, mi rapide venos. Amen; venu, Sinjoro Jesuo.
20證明這事的說:「是了,我必快來!」阿們!主耶穌啊,我願你來!
21La graco de la Sinjoro Jesuo estu kun ĉiuj sanktuloj. Amen.
21願主耶穌的恩惠 常 與眾聖徒同在。阿們!
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.