Apokalipso
Chapter 18
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Apokalipso 18

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Post tio mi vidis alian anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, havantan grandan aŭtoritaton; kaj la tero lumiĝis per lia gloro.
1此後,我看見另有一位有大權柄的天使從天降下,地就因他的榮耀發光。
2Kaj li forte kriis per granda voĉo, dirante: Falis, falis Babel la granda, kaj fariĝis loĝejo de demonoj, kaj malliberejo de ĉia malpura spirito, kaj malliberejo de ĉia malpura kaj malaminda birdo.
2他大聲喊着說: 巴比倫 大城傾倒了!傾倒了! 成了鬼魔的住處 和各樣污穢之靈的巢穴, 並各樣污穢可憎之雀鳥的巢穴。
3Ĉar per la vino de la kolero de ŝia malĉasteco falis ĉiuj nacioj; kaj la reĝoj de la tero malĉastis kun ŝi, kaj la komercistoj de la tero riĉiĝis per la potenco de ŝia lukso.
3因為列國都被她邪淫大怒的酒傾倒了。 地上的君王與她行淫; 地上的客商因她奢華太過就發了財。
4Kaj mi aŭdis alian voĉon el la ĉielo, dirantan: Elvenu el ŝi, ho Mia popolo, por ke vi ne partoprenu en ŝiaj pekoj, kaj por ke vi ne ricevu el ŝiaj plagoj;
4我又聽見從天上有聲音說: 我的民哪,你們要從那城出來, 免得與她一同有罪,受她所受的災殃;
5ĉar ŝiaj pekoj amasiĝis ĝis la ĉielo, kaj Dio memoris ŝiajn maljustaĵojn.
5因她的罪惡滔天; 她的不義,上帝已經想起來了。
6Redonu al ŝi, ĝuste kiel ŝi donis, kaj duobligu duoble laŭ ŝiaj faroj; en la pokalo, kiun ŝi miksis, miksu al ŝi duoblon.
6她怎樣待人,也要怎樣待她, 按她所行的加倍地報應她; 用她調酒的杯加倍地調給她 喝 。
7Kiom ŝi gloris sin kaj voluptis, tiom donu al ŝi da turmento kaj funebro; ĉar ŝi diras en sia koro: Mi sidas reĝino, kaj mi ne estas vidvino, kaj mi tute ne vidos funebron.
7她怎樣榮耀自己,怎樣奢華, 也當叫她照樣痛苦悲哀, 因她心裏說: 我坐了皇后的位, 並不是寡婦, 決不至於悲哀。
8Tial en unu tago venos ŝiaj plagoj, morto kaj funebro kaj malsatego; kaj ŝi forbrulos per fajro; ĉar forta estas Dio, la Sinjoro, kiu ŝin juĝas.
8所以在一天之內, 她的災殃要一齊來到, 就是死亡、悲哀、饑荒。 她又要被火燒盡了, 因為審判她的主上帝大有能力。
9Kaj la reĝoj de la tero, kiuj malĉastis kun ŝi kaj voluptis, ploros kaj ĝemos pri ŝi, kiam ili rigardos la fumon de ŝia brulado,
9地上的君王,素來與她行淫、一同奢華的,看見燒她的煙,就必為她哭泣哀號。
10starante malproksime pro timo de ŝia turmento, dirante: Ve! ve, la granda urbo, Babel, la forta urbo! ĉar en unu horo venis via juĝo.
10因怕她的痛苦,就遠遠地站着說:哀哉!哀哉! 巴比倫 大城,堅固的城啊, 一時之間你的刑罰就來到了。
11Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri ŝi, ĉar jam neniu aĉetas ilian komercaĵon;
11地上的客商也都為她哭泣悲哀,因為沒有人再買他們的貨物了;
12komercaĵon el oro kaj arĝento kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj ĉia parfuma ligno kaj ĉia vazo ebura kaj ĉia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro,
12這貨物就是金、銀、寶石、珍珠、細麻布、紫色料、綢子、朱紅色料、各樣香木、各樣象牙的器皿、各樣極寶貴的木頭,和銅、鐵、漢白玉的器皿,
13kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj ŝmiraĵo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj ŝafoj, kaj el ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj.
13並肉桂、荳蔻、香料、香膏、乳香、酒、油、細麵、麥子、牛、羊、車、馬,和奴僕、人口。
14Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj ĉio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin.
14巴比倫 哪,你所貪愛的果子離開了你; 你一切的珍饈美味 和華美的物件也從你中間毀滅, 決不能再見了。
15La negocintoj de tiuj komercaĵoj, kiuj riĉiĝis per ŝi, malproksime staros pro la timo de ŝia turmento, plorante kaj lamentante,
15販賣這些貨物、藉着她發了財的客商,因怕她的痛苦,就遠遠地站着哭泣悲哀,說:
16kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj ŝtonoj kaj perloj!
16哀哉!哀哉!這大城啊, 素常穿着細麻、 紫色、朱紅色的衣服, 又用金子、寶石,和珍珠為妝飾。
17ĉar en unu horo pereis tiom da riĉeco. Kaj ĉiu ŝipestro, kaj ĉiu ien ŝipe veturanta, kaj maristoj, kaj ĉiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime,
17一時之間,這麼大的富厚就歸於無有了。 凡船主和坐船往各處去的,並眾水手,連所有靠海為業的,都遠遠地站着,
18kaj kriis, vidante la fumon de ŝia brulego, dirante: Kio similas la grandan urbon?
18看見燒她的煙,就喊着說:「有何城能比這大城呢?」
19Kaj ili ĵetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante: Ve! ve, la granda urbo! en kiu riĉiĝis ĉiuj, kiuj havis siajn ŝipojn sur la maro per ŝia luksego! ĉar en unu horo ŝi dezertiĝis.
19他們又把塵土撒在頭上,哭泣悲哀,喊着說: 哀哉!哀哉!這大城啊。 凡有船在海中的,都因她的珍寶成了富足! 她在一時之間就成了荒場!
20Ĝojegu super ŝi, ho ĉielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; ĉar Dio decidis pri ŝi laŭ via juĝo.
20天哪,眾聖徒、眾使徒、眾先知啊, 你們都要因她歡喜, 因為上帝已經在她身上伸了你們的冤。
21Kaj forta anĝelo prenis ŝtonon, kvazaŭ grandan muelŝtonon, kaj ĵetis ĝin en la maron, dirante: Tiel per puŝego deĵetiĝos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu troviĝos.
21有一位大力的天使舉起一塊石頭,好像大磨石,扔在海裏,說: 巴比倫 大城也必這樣猛力地被扔下去, 決不能再見了。
22Kaj voĉo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu aŭdiĝos en vi; kaj ĉia metiisto de ĉia metio jam ne plu troviĝos en vi; kaj sono de muelŝtono jam ne plu aŭdiĝos en vi;
22彈琴、作樂、吹笛、吹號的聲音, 在你中間決不能再聽見; 各行手藝人在你中間決不能再遇見; 推磨的聲音在你中間決不能再聽見;
23kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj voĉo de fianĉo kaj fianĉino jam ne plu aŭdiĝos en vi; ĉar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; ĉar per via sorĉado ĉiuj nacioj trompiĝis.
23燈光在你中間決不能再照耀; 新郎和新婦的聲音,在你中間決不能再聽見。 你的客商原來是地上的尊貴人; 萬國也被你的邪術迷惑了。
24Kaj en ŝi troviĝis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de ĉiuj mortigitoj sur la tero.
24先知和聖徒,並地上一切被殺之人的血,都在這城裏看見了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.