Apokalipso
Chapter 15
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Apokalipso 15

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj mi vidis alian signon en la ĉielo, grandan kaj mirindan: sep anĝelojn havantajn sep plagojn, la finajn, ĉar en ili finiĝis la kolero de Dio.
1我又看見在天上有異象,大而且奇,就是七位天使掌管末了的七災,因為上帝的大怒在這七災中發盡了。
2Kaj mi vidis kvazaŭ vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj ĝian bildon kaj la numeron de ĝia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio.
2我看見彷彿有玻璃海,其中有火攙雜。又看見那些勝了獸和獸的像並牠名字數目的人,都站在玻璃海上,拿着上帝的琴,
3Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la Ŝafido, dirante: Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.
3唱上帝僕人 摩西 的歌和羔羊的歌,說: 主上帝-全能者啊, 你的作為大哉!奇哉! 萬世之王啊, 你的道途義哉!誠哉!
4Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? ĉar Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.
4主啊,誰敢不敬畏你, 不將榮耀歸與你的名呢? 因為獨有你是聖的。 萬民都要來在你面前敬拜, 因你公義的作為已經顯出來了。
5Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermiĝis la templo de la tabernaklo de la atesto en la ĉielo;
5此後,我看見在天上那存法櫃的殿開了。
6kaj elvenis el la templo la sep anĝeloj, havante la sep plagojn, vestite per linaĵo pura kaj luma, kaj zonite ĉirkaŭ la brusto per ora zono.
6那掌管七災的七位天使從殿中出來,穿着潔白光明的細麻衣,胸間束着金帶。
7Kaj unu el la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne.
7四活物中有一個把盛滿了活到永永遠遠之上帝大怒的七個金碗給了那七位天使。
8Kaj la templo pleniĝis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, ĝis finiĝos la sep plagoj de la sep anĝeloj.
8因上帝的榮耀和能力,殿中充滿了煙。於是沒有人能以進殿,直等到那七位天使 所降 的七災完畢了。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.