Apokalipso 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj.
1我看見坐寶座的右手中有書卷,裏外都寫着字,用七印封嚴了。
2Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn?
2我又看見一位大力的天使大聲宣傳說:「有誰配展開那書卷,揭開那七印呢?」
3Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aŭ rigardi ĝin.
3在天上、地上、地底下,沒有能展開、能觀看那書卷的。
4Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, aŭ ĝin rigardi;
4因為沒有配展開、配觀看那書卷的,我就大哭。
5kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn.
5長老中有一位對我說:「不要哭!看哪, 猶大 支派中的獅子, 大衛 的根,他已得勝,能以展開那書卷,揭開那七印。」
6Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.
6我又看見寶座與四活物,並長老之中有羔羊站立,像是被殺過的,有七角七眼,就是上帝的七靈,奉差遣往普天下去的。
7Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.
7這羔羊前來,從坐寶座的右手裏拿了書卷。
8Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj.
8他既拿了書卷,四活物和二十四位長老就俯伏在羔羊面前,各拿着琴和盛滿了香的金爐;這香就是眾聖徒的祈禱。
9Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
9他們唱新歌,說: 你配拿書卷, 配揭開七印; 因為你曾被殺, 用自己的血 從各族、各方、各民、各國中買了人來, 叫他們歸於上帝,
10kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero.
10又叫他們成為國民, 作祭司歸於上帝, 在地上執掌王權。
11Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;
11我又看見且聽見,寶座與活物並長老的周圍有許多天使的聲音;他們的數目有千千萬萬,
12dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon.
12大聲說: 曾被殺的羔羊是配得 權柄、豐富、智慧、能力、 尊貴、榮耀、頌讚的。
13Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.
13我又聽見在天上、地上、地底下、滄海裏,和天地間一切所有被造之物,都說: 但願頌讚、尊貴、榮耀、權勢 都歸給坐寶座的和羔羊, 直到永永遠遠!
14Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.
14四活物就說:「阿們!」眾長老也俯伏敬拜。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.