Apokalipso
Chapter 16
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

Apokalipso 16

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.
1我聽見有大聲音從殿中出來,向那七位天使說:「你們去,把盛上帝大怒的七碗倒在地上。」
2Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo.
2第一位天使便去,把碗倒在地上,就有惡而且毒的瘡生在那些有獸印記、拜獸像的人身上。
3Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro.
3第二位天使把碗倒在海裏,海就變成血,好像死人的血,海中的活物都死了。
4Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango.
4第三位天使把碗倒在江河與眾水的泉源裏,水就變成血了。
5Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis;
5我聽見掌管眾水的天使說: 昔在、今在的聖者啊, 你這樣判斷是公義的;
6ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.
6他們曾流聖徒與先知的血, 現在你給他們血喝; 這是他們所該受的。
7Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj.
7我又聽見祭壇 中有聲音 說: 是的,主上帝-全能者啊, 你的判斷義哉!誠哉!
8Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro.
8第四位天使把碗倒在日頭上,叫日頭能用火烤人。
9Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.
9人被大熱所烤,就褻瀆那有權掌管這些災的上帝之名,並不悔改將榮耀歸給上帝。
10Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego,
10第五位天使把碗倒在獸的座位上,獸的國就黑暗了。人因疼痛就咬自己的舌頭;
11kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.
11又因所受的疼痛,和生的瘡,就褻瀆天上的上帝,並不悔改所行的。
12Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo.
12第六位天使把碗倒在 幼發拉底 大河上,河水就乾了,要給那從日出之地所來的眾王預備道路。
13Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto;
13我又看見三個污穢的靈,好像青蛙,從龍口、獸口並假先知的口中出來。
14ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.
14他們本是鬼魔的靈,施行奇事,出去到普天下眾王那裏,叫他們在上帝全能者的大日聚集爭戰。(
15(Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)
15看哪,我來像賊一樣。那警醒、看守衣服、免得赤身而行、叫人見他羞恥的有福了!)
16Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon.
16那三個鬼魔便叫眾王聚集在一處,希伯來話叫作 哈米吉多頓 。
17Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante: Fariĝis!
17第七位天使把碗倒在空中,就有大聲音從殿中的寶座上出來,說:「成了!」
18kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda.
18又有閃電、聲音、雷轟、大地震,自從地上有人以來,沒有這樣大、這樣厲害的地震。
19Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.
19那大城裂為三段,列國的城也都倒塌了;上帝也想起 巴比倫 大城來,要把那盛自己烈怒的酒杯遞給他。
20Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis.
20各海島都逃避了,眾山也不見了。
21Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda.
21又有大雹子從天落在人身上,每一個約重一他連得。為這雹子的災極大,人就褻瀆上帝。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.