Filipianoj 2
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,
1所以,在基督裏若有甚麼勸勉,愛心有甚麼安慰, 聖 靈有甚麼交通, 心中 有甚麼慈悲憐憫,
2plenigu mian ĝojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,
2你們就要意念相同,愛心相同,有一樣的心思,有一樣的意念,使我的喜樂可以滿足。
3nenion farante malpace aŭ arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;
3凡事不可結黨,不可貪圖虛浮的榮耀;只要存心謙卑,各人看別人比自己強。
4ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj.
4各人不要單顧自己的事,也要顧別人的事。
5Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaŭ en Kristo Jesuo,
5你們當以基督耶穌的心為心:
6kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio
6他本有上帝的形像, 不以自己與上帝同等為強奪的;
7sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante laŭ la bildo de homoj;
7反倒虛己, 取了奴僕的形像, 成為人的樣式;
8kaj troviĝinte laŭfigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco.
8既有人的樣子,就自己卑微, 存心順服,以至於死, 且死在十字架上。
9Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo,
9所以,上帝將他升為至高, 又賜給他那超乎萬名之上的名,
10por ke en la nomo de Jesuo kliniĝu ĉiu genuo, de enĉieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,
10叫一切在天上的、地上的,和地底下的, 因耶穌的名無不屈膝,
11kaj ĉiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.
11無不口稱「耶穌基督為主」, 使榮耀歸與父上帝。
12Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
12這樣看來,我親愛的 弟兄 ,你們既是常順服的,不但我在你們那裏,就是我如今不在你們那裏,更是順服的,就當恐懼戰兢做成你們得救的工夫。
13ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.
13因為你們立志行事都是上帝在你們心裏運行,為要成就他的美意。
14Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,
14凡所行的,都不要發怨言,起爭論,
15por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,
15使你們無可指摘,誠實無偽,在這彎曲悖謬的世代作上帝無瑕疵的兒女。你們顯在這世代中,好像明光照耀,
16forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.
16將生命的道表明出來,叫我在基督的日子好誇我沒有空跑,也沒有徒勞。
17Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj;
17我以你們的信心為供獻的祭物,我若被澆奠在其上,也是喜樂,並且與你們眾人一同喜樂。
18kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.
18你們也要照樣喜樂,並且與我一同喜樂。
19Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato.
19我靠主耶穌指望快打發 提摩太 去見你們,叫我知道你們的事,心裏就得着安慰。
20Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.
20因為我沒有別人與我同心,實在掛念你們的事。
21Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.
21別人都求自己的事,並不求耶穌基督的事。
22Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.
22但你們知道 提摩太 的明證;他興旺福音,與我同勞,待我像兒子待父親一樣。
23Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos,
23所以,我一看出我的事要怎樣了結,就盼望立刻打發他去;
24sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ.
24但我靠着主自信我也必快去。
25Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;
25然而,我想必須打發 以巴弗提 到你們那裏去。他是我的兄弟,與我一同做工,一同當兵,是你們所差遣的,也是供給我需用的。
26ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano;
26他很想念你們眾人,並且極其難過,因為你們聽見他病了。
27ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo.
27他實在是病了,幾乎要死;然而上帝憐恤他,不但憐恤他,也憐恤我,免得我憂上加憂。
28Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo.
28所以我越發急速打發他去,叫你們再見他,就可以喜樂,我也可以少些憂愁。
29Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru;
29故此,你們要在主裏歡歡樂樂地接待他,而且要尊重這樣的人;
30ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.
30因他為做基督的工夫,幾乎至死,不顧性命,要補足你們供給我的不及之處。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.