Galatoj 4
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de ĉio;
1我说那承受产业的,虽然是全业的主人,但为孩童的时候却与奴仆毫无分别,
2sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la templimo difinita de la patro.
2乃在师傅和管家的手下,直等他父亲预定的时候来到。
3Tiel ankaŭ ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;
3我们为孩童的时候,受管于世俗小学之下,也是如此。
4sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub leĝo naskitan,
4及至时候满足, 神就差遣他的儿子,为女子所生,且生在律法以下,
5por reaĉeti tiujn, kiuj estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton.
5要把律法以下的人赎出来,叫我们得着儿子的名分。
6Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!
6你们既为儿子, 神就差他儿子的灵进入你们的心,呼叫:「阿爸!父!」
7Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.
7可见,从此以后,你不是奴仆,乃是儿子了;既是儿子,就靠着 神为后嗣。
8Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj;
8但从前你们不认识 神的时候,是给那些本来不是神的作奴仆;
9sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste, de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi?
9现在你们既然认识 神,更可说是被 神所认识的,怎么还要归回那懦弱无用的小学,情愿再给他作奴仆呢?
10Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.
10你们谨守日子、月份、节期、年份,
11Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris ĉe vi.
11我为你们害怕,惟恐我在你们身上是枉费了工夫。
12Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;
12弟兄们,我劝你们要像我一样,因为我也像你们一样。你们一点没有亏负我。
13sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion;
13你们知道我头一次传福音给你们,是因为身体有疾病。
14kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ Kriston Jesuon.
14你们为我身体的缘故受试炼,没有轻看我,也没有厌弃我,反倒接待我,如同 神的使者,如同基督耶稣。
15Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.
15你们当日所夸的福气在哪里呢?那时你们若能行,就是把自己的眼睛剜出来给我,也都情愿。这是我可以给你们作见证的。
16Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi malamiko?
16如今我将真理告诉你们,就成了你们的仇敌吗?
17Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin.
17那些人热心待你们,却不是好意,是要离间你们,叫你们热心待他们。
18Sed estas bone esti fervore serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi.
18在善事上,常用热心待人原是好的,却不单我与你们同在的时候才这样。
19Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis Kristo formiĝos en vi,
19我小子啊,我为你们再受生产之苦,直等到基督成形在你们心里。
20mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi.
20我巴不得现今在你们那里,改换口气,因我为你们心里作难。
21Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne aŭskultas la leĝon?
21你们这愿意在律法以下的人,请告诉我,你们岂没有听见律法吗?
22Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.
22因为 律法上 记着, 亚伯拉罕 有两个儿子,一个是使女生的,一个是自主之妇人生的。
23Tamen tiu el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino naskiĝis per promeso.
23然而,那使女所生的是按着血气生的;那自主之妇人所生的是凭着应许生的。
24Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.
24这都是比方:那两个妇人就是两约。一约是出于 西奈山 ,生子为奴,乃是 夏甲 。
25Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.
25这 夏甲 二字是指着 阿拉伯 的 西奈山 ,与现在的 耶路撒冷 同类,因 耶路撒冷 和她的儿女都是为奴的。
26Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.
26但那在上的 耶路撒冷 是自主的,她是我们的母。
27Estas ja skribite: Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.
27因为 经上 记着: 不怀孕、不生养的,你要欢乐; 未曾经过产难的,你要高声欢呼; 因为没有丈夫的,比有丈夫的儿女更多。
28Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.
28弟兄们,我们是凭着应许作儿女,如同 以撒 一样。
29Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe.
29当时,那按着血气生的逼迫了那按着 圣 灵生的,现在也是这样。
30Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino.
30然而经上是怎么说的呢? 是说 :「把使女和她儿子赶出去!因为使女的儿子不可与自主妇人的儿子一同承受产业。」
31Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.
31弟兄们,这样看来,我们不是使女的儿女,乃是自主妇人的儿女了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.