Galatoj 3
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
1无知的 加拉太 人哪,耶稣基督钉十字架,已经活画在你们眼前,谁又迷惑了你们呢?
2Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido?
2我只要问你们这一件:你们受了 圣 灵,是因行律法呢?是因听信 福音 呢?
3Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas?
3你们既靠 圣 灵入门,如今还靠肉身成全吗?你们是这样的无知吗?
4Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.
4你们受苦如此之多,都是徒然的吗?难道果真是徒然的吗?
5Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?
5那赐给你们 圣 灵,又在你们中间行异能的,是因你们行律法呢?是因你们听信 福音 呢?
6Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
6正如「 亚伯拉罕 信 神,这就算为他的义」。
7Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.
7所以,你们要知道:那以信为本的人,就是 亚伯拉罕 的子孙。
8Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj.
8并且圣经既然预先看明, 神要叫外邦人因信称义,就早已传福音给 亚伯拉罕 , 说 :「万国都必因你得福。」
9Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham.
9可见那以信为本的人和有信心的 亚伯拉罕 一同得福。
10Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.
10凡以行律法为本的,都是被咒诅的;因为 经上 记着:「凡不常照律法书上所记一切之事去行的,就被咒诅。」
11Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido;
11没有一个人靠着律法在 神面前称义,这是明显的;因为 经上 说:「义人必因信得生。」
12kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.
12律法原不本乎信,只 说 :「行这些事的,就必因此活着。」
13Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo;
13基督既为我们受了咒诅,就赎出我们脱离律法的咒诅;因为 经上 记着:「凡挂在木头上都是被咒诅的。」
14por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.
14这便叫 亚伯拉罕 的福,因基督耶稣可以临到外邦人,使我们因信得着所应许的 圣 灵。
15Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.
15弟兄们,我且照着人的常话说:虽然是人的文约,若已经立定了,就没有能废弃或加增的。
16Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo.
16所应许的原是向 亚伯拉罕 和他子孙说的。 神并不是说「众子孙」,指着许多人,乃是说「你那一个子孙」,指着一个人,就是基督。
17Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson.
17我是这么说, 神预先所立的约,不能被那四百三十年以后的律法废掉,叫应许归于虚空。
18Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.
18因为承受产业,若本乎律法,就不本乎应许;但 神是凭着应许把产业赐给 亚伯拉罕 。
19Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo.
19这样说来,律法是为什么有的呢?原是为过犯添上的,等候那蒙应许的子孙来到,并且是借天使经中保之手设立的。
20Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.
20但中保本不是为一面作的; 神却是一位。
21Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo.
21这样,律法是与 神的应许反对吗?断乎不是!若曾传一个能叫人得生的律法,义就诚然本乎律法了。
22Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.
22但圣经把众人都圈在罪里,使所应许的 福 因信耶稣基督,归给那信的人。
23Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.
23但这 因 信 得救的理 还未来以先,我们被看守在律法之下,直圈到那将来的真道显明出来。
24Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.
24这样,律法是我们训蒙的师傅, 引我们 到基督那里,使我们因信称义。
25Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.
25但这 因 信 得救的理 既然来到,我们从此就不在师傅的手下了。
26Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.
26所以,你们因信基督耶稣都是 神的儿子。
27Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.
27你们受洗归入基督的都是披戴基督了。
28Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.
28并不分 犹太 人、 希腊 人,自主的、为奴的,或男或女,因为你们在基督耶稣里都成为一了。
29Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.
29你们既属乎基督,就是 亚伯拉罕 的后裔,是照着应许承受产业的了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.