2 Reĝoj 17
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1En la dek-dua jaro de Aĥaz, reĝo de Judujo, Hoŝea, filo de Ela, fariĝis reĝo en Samario super Izrael, kaj li reĝis naŭ jarojn.
1犹大 王 亚哈斯 十二年, 以拉 的儿子 何细亚 在 撒马利亚 登基作 以色列 王九年。
2Li faradis malbonon antaŭ la Eternulo, sed ne tiel, kiel la reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li.
2他行耶和华眼中看为恶的事,只是不像在他以前的 以色列 诸王。
3Kontraŭ lin iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kaj Hoŝea fariĝis lia servanto kaj donadis al li tributon.
3亚述 王 撒缦以色 上来攻击 何细亚 , 何细亚 就服事他,给他进贡。
4Kiam la reĝo de Asirio rimarkis ĉe Hoŝea perfidon, ĉar li sendis senditojn al So, reĝo de Egiptujo, kaj ne liveris tributon al la reĝo de Asirio, kiel ĉiujare, tiam la reĝo de Asirio kaptis lin kaj metis lin en malliberejon.
4何细亚 背叛,差人去见 埃及 王 梭 ,不照往年所行的与 亚述 王进贡。 亚述 王知道了,就把他锁禁,囚在监里。
5Kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ la tutan landon, venis al Samario, kaj sieĝis ĝin dum tri jaroj.
5亚述 王上来攻击 以色列 遍地,上到 撒马利亚 ,围困三年。
6En la naŭa jaro de Hoŝea la reĝo de Asirio venkoprenis Samarion, kaj transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj.
6何细亚 第九年 亚述 王攻取了 撒马利亚 ,将 以色列 人掳到 亚述 ,把他们安置在 哈腊 与 歌散 的 哈博河 边,并 米底亚 人的城邑。
7Ĉar la Izraelidoj pekis kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, el sub la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ili adoradis aliajn diojn,
7这是因 以色列 人得罪那领他们出 埃及 地、脱离 埃及 王法老手的耶和华—他们的 神,去敬畏别神,
8kaj agadis laŭ la leĝoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ la Izraelidoj, kaj laŭ tio, kiel agadis la reĝoj de Izrael;
8随从耶和华在他们面前所赶出外邦人的风俗和 以色列 诸王所立的条规。
9kaj la Izraelidoj blasfemadis per malkonvenaj vortoj kontraŭ la Eternulo, ilia Dio, kaj aranĝis al si altaĵojn en ĉiuj siaj urboj, komencante de la gardostara turo ĝis la fortikigita urbo;
9以色列 人暗中行不正的事,违背耶和华—他们的 神,在他们所有的城邑,从了望楼直到坚固城,建筑邱坛;
10kaj ili starigis al si statuojn kaj sanktajn stangojn sur ĉiu alta monteto kaj sub ĉiu verda arbo;
10在各高冈上、各青翠树下立柱像和木偶;
11kaj ili incensadis tie sur ĉiuj altaĵoj, kiel la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis antaŭ ili, kaj faradis malbonaĵojn, por inciti la Eternulon;
11在邱坛上烧香,效法耶和华在他们面前赶出的外邦人所行的,又行恶事惹动耶和华的怒气;
12kaj ili servadis al la idoloj, pri kiuj la Eternulo diris al ili: Ne faru tion.
12且事奉偶像,就是耶和华警戒他们不可行的。
13Kaj la Eternulo avertis la Izraelidojn kaj la Judojn per ĉiuj Siaj profetoj kaj viziistoj, dirante: Returnu vin de viaj malbonaj vojoj, kaj plenumu Miajn ordonojn kaj leĝojn, laŭ la tuta instruo, kiun Mi donis al viaj patroj kaj kiun Mi sendis al vi per Miaj servantoj, la profetoj.
13但耶和华借众先知、先见劝戒 以色列 人和 犹大 人说:「当离开你们的恶行,谨守我的诫命律例,遵行我吩咐你们列祖,并借我仆人众先知所传给你们的律法。」
14Sed ili ne aŭskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;
14他们却不听从,竟硬着颈项,效法他们列祖,不信服耶和华—他们的 神,
15kaj ili malestimis Liajn leĝojn, kaj Lian interligon, kiun Li faris kun iliaj patroj, kaj Liajn avertojn, per kiuj Li avertis ilin, kaj ili sekvis vantaĵon kaj vantiĝis, kaj sekvis la naciojn, kiuj estis ĉirkaŭ ili kaj pri kiuj la Eternulo ordonis al ili, ke ili ne imitu ilin;
15厌弃他的律例和他与他们列祖所立的约,并劝戒他们的话,随从虚无 的神 ,自己成为虚妄,效法周围的外邦人,就是耶和华嘱咐他们不可效法的;
16kaj ili forlasis ĉiujn ordonojn de la Eternulo, ilia Dio, kaj faris al si fandaĵon de du bovidoj kaj faris sanktan stangon kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al Baal;
16离弃耶和华—他们 神的一切诫命,为自己铸了两个牛犊的像,立了 亚舍拉 ,敬拜天上的万象,事奉 巴力 ,
17kaj ili trairigadis siajn filojn kaj siajn filinojn tra fajro kaj sorĉadis kaj aŭguradis kaj fordonis sin al farado de malbono antaŭ la okuloj de la Eternulo, por inciti Lin.
17又使他们的儿女经火,用占卜,行法术卖了自己,行耶和华眼中看为恶的事,惹动他的怒气。
18Tial la Eternulo forte ekkoleris kontraŭ la Izraelidoj, kaj forpuŝis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Restis nur sole la tribo de Jehuda.
18所以耶和华向 以色列 人大大发怒,从自己面前赶出他们,只剩下 犹大 一个支派。
19Sed ankaŭ la Judoj ne obeis la ordonojn de la Eternulo, sia Dio, kaj ili sekvis la morojn de la Izraelidoj, kiujn tiuj starigis.
19犹大 人也不遵守耶和华—他们 神的诫命,随从 以色列 人所立的条规。
20Kaj abomenis la Eternulo la tutan idaron de Izrael kaj humiligis ilin kaj transdonis ilin en la manon de rabantoj, ĝis Li tute forĵetis ilin de antaŭ Si.
20耶和华就厌弃 以色列 全族,使他们受苦,把他们交在抢夺他们的人手中,以致赶出他们离开自己面前,
21Ĉar la Izraelidoj defalis de la domo de David, kaj prenis al si kiel reĝon Jerobeamon, filon de Nebat; kaj Jerobeam deturnis Izraelon de la Eternulo kaj entiris ilin en grandan pekon.
21将 以色列 国从 大卫 家夺回;他们就立 尼八 的儿子 耶罗波安 作王。 耶罗波安 引诱 以色列 人不随从耶和华,陷在大罪里。
22Kaj la Izraelidoj iradis en ĉiuj pekoj de Jerobeam, kiujn li faris, ne deturnante sin de ili,
22以色列 人犯 耶罗波安 所犯的一切罪,总不离开,
23ĝis la Eternulo forpuŝis Izraelon de antaŭ Sia vizaĝo, kiel Li diris per ĉiuj Siaj servantoj, la profetoj; kaj Izrael estas elpelita el sia lando en Asirion ĝis la nuna tago.
23以致耶和华从自己面前赶出他们,正如借他仆人众先知所说的。这样, 以色列 人从本地被掳到 亚述 ,直到今日。
24Kaj la reĝo de Asirio transkondukis homojn el Babel, Kut, Ava, Ĥamat, kaj Sefarvaim, kaj ekloĝigis ilin en la urboj de Samario anstataŭ la Izraelidoj. Kaj ili ekposedis Samarion kaj ekloĝis en ĝiaj urboj.
24亚述 王从 巴比伦 、 古他 、 亚瓦 、 哈马 ,和 西法瓦音 迁移人来,安置在 撒马利亚 的城邑,代替 以色列 人;他们就得了 撒马利亚 ,住在其中。
25Sed ĉar en la komenco de sia loĝado tie ili ne timis la Eternulon, la Eternulo sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj faris inter ili mortigadon.
25他们才住那里的时候,不敬畏耶和华,所以耶和华叫狮子进入他们中间,咬死了些人。
26Oni raportis al la reĝo de Asirio, dirante: La popoloj, kiujn vi transkondukis kaj loĝigis en la urboj de Samario, ne konas la leĝojn de la Dio de la lando, kaj tial Li sendis kontraŭ ilin leonojn, kiuj nun mortigas ilin, ĉar ili ne konas la leĝojn de la Dio de la lando.
26有人告诉 亚述 王说:「你所迁移安置在 撒马利亚 各城的那些民,不知道那地之神的规矩,所以那神叫狮子进入他们中间,咬死他们。」
27Tiam la reĝo de Asirio ordonis, dirante: Venigu tien unu el la pastroj, kiujn vi elkondukis el tie; oni iru kaj loĝu tie, kaj li instruu al ili la leĝojn de la Dio de la lando.
27亚述 王就吩咐说:「叫所掳来的祭司回去一个,使他住在那里,将那地之神的规矩指教那些民。」
28Kaj venis unu el la pastroj, kiuj estis forkondukitaj el Samario, kaj li ekloĝis en Bet-El, kaj instruis ilin, kiel ili devas timi la Eternulon.
28于是有一个从 撒马利亚 掳去的祭司回来,住在 伯特利 ,指教他们怎样敬畏耶和华。
29Tamen ĉiu popolo faris ankaŭ siajn diojn, kaj starigis ilin en la domoj de la altaĵoj, kiujn konstruis la Samarianoj, ĉiu popolo en siaj urboj, en kiuj ili loĝis.
29然而,各族之人在所住的城里各为自己制造神像,安置在 撒马利亚 人所造有邱坛的殿中。
30La Babelanoj faris Sukot-Benoton, la Kutanoj faris Nergalon, la Ĥamatanoj faris Aŝiman;
30巴比伦 人造 疏割·比讷 像; 古他 人造 匿甲 像; 哈马 人造 亚示玛 像;
31la Avaanoj faris Nibĥazon kaj Tartakon; kaj la Sefarvaimanoj bruligadis siajn infanojn per fajro al Adrameleĥ kaj Anameleĥ, la dioj de Sefarvaim.
31亚瓦 人造 匿哈 和 他珥他 像; 西法瓦音 人用火焚烧儿女,献给 西法瓦音 的神 亚得米勒 和 亚拿米勒 。
32Ili timis ankaŭ la Eternulon, kaj starigis al si el sia mezo pastrojn por la altaĵoj, kaj tiuj servadis por ili en la domoj de la altaĵoj.
32他们惧怕耶和华,也从他们中间立邱坛的祭司,为他们在有邱坛的殿中献祭。
33La Eternulon ili timis, kaj al siaj dioj ili servis, laŭ la moro de tiuj popoloj, el kiuj oni transkondukis ilin.
33他们又惧怕耶和华,又事奉自己的神,从何邦迁移,就随何邦的风俗。
34Ĝis la nuna tempo ili agas laŭ la moroj antikvaj: ili ne timas la Eternulon, kaj ne agas laŭ siaj leĝoj kaj siaj moroj, nek laŭ la instruo kaj ordono, kiujn la Eternulo donis al la filoj de Jakob, al kiu Li donis la nomon Izrael,
34他们直到如今仍照先前的风俗去行,不 专心 敬畏耶和华,不 全 守自己的规矩、典章,也不遵守耶和华吩咐 雅各 后裔的律法、诫命。( 雅各 ,就是从前耶和华起名叫 以色列 的。)
35kun kiuj la Eternulo faris interligon kaj ordonis al ili, dirante: Ne timu aliajn diojn, ne adorkliniĝu antaŭ ili, ne servu al ili, kaj ne faru al ili oferojn;
35耶和华曾与他们立约,嘱咐他们说:「不可敬畏别神,不可跪拜事奉他,也不可向他献祭。
36sed nur la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta per granda forto kaj etendita brako, Lin timu, antaŭ Li adorkliniĝu, kaj al Li faru oferojn;
36但那用大能和伸出来的膀臂领你们出 埃及 地的耶和华,你们当敬畏,跪拜,向他献祭。
37kaj la leĝojn kaj la decidojn kaj la instruon kaj la ordonojn, kiujn Li skribis por vi, observu, ke vi plenumu ilin ĉiam, kaj ne timu aliajn diojn;
37他给你们写的律例、典章、律法、诫命,你们应当永远谨守遵行,不可敬畏别神。
38kaj la interligon, kiun Mi faris kun vi, ne forgesu, kaj ne timu aliajn diojn;
38我— 耶和华 与你们所立的约你们不可忘记,也不可敬畏别神。
39sed nur la Eternulon, vian Dion, timu, kaj Li savos vin el la mano de ĉiuj viaj malamikoj.
39但要敬畏耶和华—你们的 神,他必救你们脱离一切仇敌的手。」
40Tamen ili ne obeis, sed agis laŭ siaj moroj antaŭaj.
40他们却不听从,仍照先前的风俗去行。
41Tiuj popoloj timis la Eternulon, sed ankaŭ al siaj idoloj ili servis, ankaŭ iliaj infanoj kaj la infanoj de iliaj infanoj; kiel agis iliaj patroj, tiel ili agas ĝis la nuna tago.
41如此这些民又惧怕耶和华,又事奉他们的偶像。他们子子孙孙也都照样行,效法他们的祖宗,直到今日。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.