2 Reĝoj 22
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.
1约西亚 登基的时候年八岁,在 耶路撒冷 作王三十一年。他母亲名叫 耶底大 ,是 波斯加 人 亚大雅 的女儿。
2Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis tute laŭ la vojo de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren, nek maldekstren.
2约西亚 行耶和华眼中看为正的事,行他祖 大卫 一切所行的,不偏左右。
3En la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija la reĝo sendis la skribiston Ŝafan, filo de Acalja, filo de Meŝulam, en la domon de la Eternulo, dirante:
3约西亚 王十八年,王差遣 米书兰 的孙子、 亚萨利 的儿子—书记 沙番 上耶和华殿去,吩咐他说:
4Iru al la ĉefpastro Ĥilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
4「你去见大祭司 希勒家 ,使他将奉到耶和华殿的银子,就是守门的从民中收聚的银子,数算数算,
5kaj oni transdonu ĝin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke ĉi tiuj donu ĝin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,
5交给耶和华殿里办事的人,使他们转交耶和华殿里做工的人,好修理殿的破坏之处,
6al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por aĉeti lignon kaj ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn por la rebonigo de la domo;
6就是转交木匠和工人,并瓦匠,又买木料和凿成的石头修理殿宇,
7sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori konfidate.
7将银子交在办事的人手里,不与他们算帐,因为他们办事诚实。」
8Kaj la ĉefpastro Ĥilkija diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan, kaj li ĝin legis.
8大祭司 希勒家 对书记 沙番 说:「我在耶和华殿里得了律法书。」 希勒家 将书递给 沙番 , 沙番 就看了。
9Kaj la skribisto Ŝafan venis al la reĝo kaj alportis al la reĝo respondon, kaj diris: Viaj servantoj elŝutis la monon, kiu troviĝis en la domo, kaj donis ĝin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.
9书记 沙番 到王那里,回复王说:「你的仆人已将殿里的银子倒出数算,交给耶和华殿里办事的人了。」
10Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis ĝin antaŭ la reĝo.
10书记 沙番 又对王说:「祭司 希勒家 递给我一卷书。」 沙番 就在王面前读那书。
11Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.
11王听见律法书上的话,便撕裂衣服,
12Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante:
12吩咐祭司 希勒家 与 沙番 的儿子 亚希甘 、 米该亚 的儿子 亚革波 、书记 沙番 和王的臣仆 亚撒雅 ,说:
13Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraŭ ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi ĉion, kio estas skribita por ni.
13「你们去为我、为民、为 犹大 众人,以这书上的话求问耶和华;因为我们列祖没有听从这书上的言语,没有遵着书上所吩咐我们的去行,耶和华就向我们大发烈怒。」
14Kaj iris la pastro Ĥilkija kaj Aĥikam kaj Aĥbor kaj Ŝafan kaj Asaja al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tikva, filo de Ĥarĥas, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi.
14于是,祭司 希勒家 和 亚希甘 、 亚革波 、 沙番 、 亚撒雅 都去见女先知 户勒大 。 户勒大 是掌管礼服 沙龙 的妻; 沙龙 是 哈珥哈斯 的孙子、 特瓦 的儿子。 户勒大 住在 耶路撒冷 第二区。他们请问于她。
15Kaj ŝi diris al ili : Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
15她对他们说:「耶和华— 以色列 的 神如此说:『你们可以回复那差遣你们来见我的人说,
16Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn vortojn de la libro, kiun legis la reĝo de Judujo.
16耶和华如此说:我必照着 犹大 王所读那书上的一切话,降祸与这地和其上的居民。
17Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko kaj ne estingiĝos.
17因为他们离弃我,向别神烧香,用他们手所做的惹我发怒,所以我的忿怒必向这地发作,总不止息。』
18Sed koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis:
18然而,差遣你们来求问耶和华的 犹大 王,你们要这样回复他说:『耶和华— 以色列 的 神如此说:至于你所听见的话,
19Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiam vi aŭdis, kion Mi diris pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, ke ili fariĝos ruinaĵo kaj malbenaĵo, kaj vi disŝiris viajn vestojn kaj ploris antaŭ Mi, tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
19就是听见我指着这地和其上的居民所说、要使这地变为荒场、民受咒诅的话,你便心里敬服,在我面前自卑,撕裂衣服,向我哭泣,因此我应允了你。这是我—耶和华说的。
20Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.
20我必使你平平安安地归到坟墓到你列祖那里;我要降与这地的一切灾祸,你也不至亲眼看见。』」他们就回复王去了。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.