2 Reĝoj
Chapter 19
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

2 Reĝoj 19

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Simplified)
1Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
1希西家 王听见,就撕裂衣服,披上麻布,进了耶和华的殿;
2Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la skribiston, kaj la plejaĝulojn el la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
2使家宰 以利亚敬 和书记 舍伯那 ,并祭司中的长老,都披上麻布,去见 亚摩斯 的儿子先知 以赛亚 ,
3Kaj ili diris al li: Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
3对他说:「 希西家 如此说:『今日是急难、责罚、凌辱的日子,就如妇人将要生产婴孩,却没有力量生产。
4Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, ĉiujn vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj punos pro la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
4或者耶和华—你的 神听见拉伯沙基的一切话,就是他主人 亚述 王打发他来辱骂永生 神的话,耶和华—你的 神听见这话,就发斥责。故此,求你为余剩的民扬声祷告。』」
5Kaj la servantoj de la reĝo Ĥizkija venis al Jesaja.
5希西家 王的臣仆就去见 以赛亚 。
6Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu al via sinjoro: Tiele diras la Eternulo: Ne timu la vortojn, kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo de Asirio.
6以赛亚 对他们说:「要这样对你们的主人说,耶和华如此说:『你听见 亚述 王的仆人亵渎我的话,不要惧怕。
7Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon, kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
7我必惊动他的心,他要听见风声就归回本地。我必使他在那里倒在刀下。』」
8Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ.
8拉伯沙基回去,正遇见 亚述 王攻打 立拿 ,原来他早听见 亚述 王拔营离开 拉吉 。
9Kaj venis sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome: Li eliris, por militi kontraŭ vi. Tiam li denove sendis senditojn al Ĥizkija kun la sekvanta komisio:
9亚述 王听见人论 古实 王 特哈加 说:「他出来要与你争战。」于是 亚述 王又打发使者去见 希西家 ,吩咐他们说:
10Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de Judujo: Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
10「你们对 犹大 王 希西家 如此说:『不要听你所倚靠的 神欺哄你,说 耶路撒冷 必不交在 亚述 王的手中。
11Vi aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruinigante ilin; ĉu vi do saviĝos?
11你总听说 亚述 诸王向列国所行的,乃是尽行灭绝,难道你还能得救吗?
12Ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
12我列祖所毁灭的,就是 歌散 、 哈兰 、 利色 ,和属 提·拉撒 的 伊甸 人,这些国的神何曾拯救这些国呢?
13Kie estas la reĝo de Ĥamat kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
13哈马 的王、 亚珥拔 的王、 西法瓦音 城的王、 希拿 ,和 以瓦 的王都在哪里呢?』」
14Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo.
14希西家 从使者手里接过书信来,看完了,就上耶和华的殿,将书信在耶和华面前展开。
15Kaj Ĥizkija ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;
15希西家 向耶和华祷告说:「坐在二基路伯上耶和华— 以色列 的 神啊,你是天下万国的 神,你曾创造天地。
16klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu la vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
16耶和华啊,求你侧耳而听!耶和华啊,求你睁眼而看!要听 西拿基立 打发使者来辱骂永生 神的话。
17Estas vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis la popolojn kaj ilian teron,
17耶和华啊, 亚述 诸王果然使列国和列国之地变为荒凉,
18kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono; ili ekstermis ilin.
18将列国的神像都扔在火里;因为它本不是神,乃是人手所造的,是木头石头的,所以灭绝它。
19Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
19耶和华—我们的 神啊,现在求你救我们脱离 亚述 王的手,使天下万国都知道惟独你—耶和华是 神!」
20Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio, Mi aŭdis.
20亚摩斯 的儿子 以赛亚 就打发人去见 希西家 ,说:「耶和华— 以色列 的 神如此说:『你既然求我攻击 亚述 王 西拿基立 ,我已听见了。』
21Jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
21耶和华论他这样说: 锡安 的处女藐视你,嗤笑你; 耶路撒冷 的女子向你摇头。
22Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael!
22你辱骂谁?亵渎谁? 扬起声来,高举眼目攻击谁呢? 乃是攻击 以色列 的圣者!
23Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.
23你借你的使者辱骂主, 并说:我率领许多战车上山顶, 到 黎巴嫩 极深之处; 我要砍伐其中高大的香柏树和佳美的松树; 我必上极高之处,进入肥田的树林。
24Mi fosis kaj trinkis fremdan akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.
24我已经在外邦挖井喝水; 我必用脚掌踏干 埃及 的一切河。
25Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam delonge tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj.
25耶和华说 ,我早先所做的, 古时所立的,就是现在借你 使坚固城荒废,变为乱堆, 这事你岂没有听见吗?
26Kaj iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo.
26所以其中的居民力量甚小, 惊惶羞愧。 他们像野草,像青菜, 如房顶上的草, 又如未长成而枯干的禾稼。
27Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi.
27你坐下,你出去,你进来, 你向我发烈怒,我都知道。
28Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
28因你向我发烈怒, 又因你狂傲 的话 达到我耳中, 我就要用钩子钩上你的鼻子, 把嚼环放在你口里, 使你从你来的路转回去。
29Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
29「 以色列 人哪,我赐你们一个证据:你们今年要吃自生的,明年也要吃自长的;至于后年,你们要耕种收割,栽植葡萄园,吃其中的果子。
30Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre.
30犹大 家所逃脱余剩的,仍要往下扎根,向上结果。
31Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
31必有余剩的民从 耶路撒冷 而出;必有逃脱的人从 锡安山 而来。耶和华的热心必成就这事。
32Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon.
32「所以,耶和华论 亚述 王如此说:『他必不得来到这城,也不在这里射箭,不得拿盾牌到城前,也不筑垒攻城。
33Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
33他从哪条路来,必从那条路回去,必不得来到这城。这是耶和华说的。
34Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
34因我为自己的缘故,又为我仆人 大卫 的缘故,必保护拯救这城。』」
35En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
35当夜,耶和华的使者出去,在 亚述 营中杀了十八万五千人。清早有人起来,一看,都是死尸了。
36Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.
36亚述 王 西拿基立 就拔营回去,住在 尼尼微 。
37Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.
37一日在他的神 尼斯洛 庙里叩拜, 他儿子 亚得米勒 和 沙利色 用刀杀了他,就逃到 亚拉腊 地。他儿子 以撒哈顿 接续他作王。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.