1 Samuel 5
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1La Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj portis ĝin el Eben-Ezer en Aŝdodon.
1非利士 人將上帝的 約 櫃從 以便以謝 抬到 亞實突 。
2Kaj la Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj enportis ĝin en la templon de Dagon kaj starigis ĝin apude de Dagon.
2非利士 人將上帝的 約 櫃抬進 大袞 廟,放在 大袞 的旁邊。
3Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.
3次日清早, 亞實突 人起來,見 大袞 仆倒在耶和華的 約 櫃前,臉伏於地,就把 大袞 仍立在原處。
4Kiam ili en la morgaŭa tago matene leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis.
4又次日清早起來,見 大袞 仆倒在耶和華的 約 櫃前,臉伏於地,並且 大袞 的頭和兩手都在門檻上折斷,只剩下 大袞 的 殘體 。(
5Pro tio la pastroj de Dagon, kaj ĉiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Aŝdod, ne paŝas sur la sojlon de Dagon ĝis la nuna tago.
5因此, 大袞 的祭司和一切進 亞實突 、 大袞 廟的人都不踏 大袞 廟的門檻,直到今日。)
6Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
6耶和華的手重重加在 亞實突 人身上,敗壞他們,使他們生痔瘡。 亞實突 和 亞實突 的四境都是如此。
7Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris: Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.
7亞實突 人見這光景,就說:「 以色列 上帝的 約 櫃不可留在我們這裏,因為他的手重重加在我們和我們神 大袞 的身上」;
8Ili sendis kaj kunvenigis al si ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris: Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael.
8就打發人去請 非利士 的眾首領來聚集,問他們說:「我們向 以色列 上帝的 約 櫃應當怎樣行呢?」他們回答說:「可以將 以色列 上帝的 約 櫃運到 迦特 去。」於是將 以色列 上帝的 約 櫃運到那裏去。
9Sed kiam oni transportis ĝin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la loĝantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaŭ la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.
9運到之後,耶和華的手攻擊那城,使那城的人大大驚慌,無論大小都生痔瘡。
10Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante: Oni alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon.
10他們就把上帝的 約 櫃送到 以革倫 。上帝的 約 櫃到了, 以革倫 人就喊嚷起來說:「他們將 以色列 上帝的 約 櫃運到我們這裏,要害我們和我們的眾民!」
11Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
11於是打發人去請 非利士 的眾首領來,說:「願你們將 以色列 上帝的 約 櫃送回原處,免得害了我們和我們的眾民!」原來上帝的手重重攻擊那城,城中的人有因驚慌而死的;
12Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo leviĝis ĝis la ĉielo.
12未曾死的人都生了痔瘡。合城呼號,聲音上達於天。
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.