1 Samuel
Chapter 16
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Samuel 16

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
1耶和華對 撒母耳 說:「我既厭棄 掃羅 作 以色列 的王,你為他悲傷要到幾時呢?你將膏油盛滿了角,我差遣你往 伯利恆 人 耶西 那裏去;因為我在他眾子之內,預定一個作王的。」
2Kaj Samuel diris: Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo.
2撒母耳 說:「我怎能去呢? 掃羅 若聽見,必要殺我。」耶和華說:「你可以帶一隻牛犢去,就說:『我來是要向耶和華獻祭。』
3Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
3你要請 耶西 來吃祭肉,我就指示你所當行的事。我所指給你的人,你要膏他。」
4Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet-Leĥemon. Kun timo iris al li renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Ĉu en paco vi venas?
4撒母耳 就照耶和華的話去行。到了 伯利恆 ,那城裏的長老都戰戰兢兢地出來迎接他,問他說:「你是為平安來的嗎?」
5Kaj li respondis: En paco; mi venis, por buĉoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la buĉofero. Kaj li sanktigis Jiŝajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.
5他說:「為平安來的,我是給耶和華獻祭。你們當自潔,來與我同吃祭肉。」 撒母耳 就使 耶西 和他眾子自潔,請他們來吃祭肉。
6Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris: Jen antaŭ la Eternulo estas Lia sanktoleito.
6他們來的時候, 撒母耳 看見 以利押 ,就心裏說,耶和華的受膏者必定在他面前。
7Sed la Eternulo diris al Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.
7耶和華卻對 撒母耳 說:「不要看他的外貌和他身材高大,我不揀選他。因為, 耶和華 不像人看人:人是看外貌;耶和華是看內心。」
8Tiam Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel; sed ĉi tiu diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis.
8耶西 叫 亞比拿達 從 撒母耳 面前經過, 撒母耳 說:「耶和華也不揀選他。」
9Kaj Jiŝaj pasigis Ŝaman; sed Samuel diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis.
9耶西 又叫 沙瑪 從 撒母耳 面前經過, 撒母耳 說:「耶和華也不揀選他。」
10Tiel Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel; sed Samuel diris al Jiŝaj: La Eternulo ne elektis ĉi tiujn.
10耶西 叫他七個兒子都從 撒母耳 面前經過, 撒母耳 說:「這都不是耶和華所揀選的。」
11Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Ĉu tio estas jam ĉiuj knaboj? Kaj ĉi tiu diris: Restas ankoraŭ la plej juna, li paŝtas nun la ŝafojn. Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Sendu, kaj venigu lin, ĉar ni ne sidiĝos al la tablo, antaŭ ol li venos ĉi tien.
11撒母耳 對 耶西 說:「你的兒子都在這裏嗎?」他回答說:「還有個小的,現在放羊。」 撒母耳 對 耶西 說:「你打發人去叫他來;他若不來,我們必不坐席。」
12Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis ruĝa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin, ĉar tio estas li.
12耶西 就打發人去叫了他來。他面色光紅,雙目清秀,容貌俊美。耶和華說:「這就是他,你起來膏他。」
13Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.
13撒母耳 就用角裏的膏油,在他諸兄中膏了他。從這日起,耶和華的靈就大大感動 大衛 。 撒母耳 起身回 拉瑪 去了。
14Kaj la spirito de la Eternulo foriĝis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo.
14耶和華的靈離開 掃羅 ,有惡魔從耶和華那裏來擾亂他。
15Kaj la servantoj de Saul diris al li: Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;
15掃羅 的臣僕對他說:「現在有惡魔從上帝那裏來擾亂你。
16tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elserĉu homon, kiu povoscias ludi harpon: kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam fariĝos al vi bone.
16我們的主可以吩咐面前的臣僕,找一個善於彈琴的來,等上帝那裏來的惡魔臨到你身上的時候,使他用手彈琴,你就好了。」
17Kaj Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi.
17掃羅 對臣僕說:「你們可以為我找一個善於彈琴的,帶到我這裏來。」
18Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris: Ĉe Jiŝaj la Bet-Leĥemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
18其中有一個少年人說:「我曾見 伯利恆 人 耶西 的一個兒子善於彈琴,是大有勇敢的戰士,說話合宜,容貌俊美,耶和華也與他同在。」
19Kaj Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David, kiu estas ĉe la ŝafoj.
19於是 掃羅 差遣使者去見 耶西 ,說:「請你打發你放羊的兒子 大衛 到我這裏來。」
20Tiam Jiŝaj prenis azenon, ŝarĝitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.
20耶西 就把幾個餅和一皮袋酒,並一隻山羊羔,都馱在驢上,交給他兒子 大衛 ,送與 掃羅 。
21Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaŭ li; kaj ĉi tiu tre ekamis lin, kaj li fariĝis lia armilportisto.
21大衛 到了 掃羅 那裏,就侍立在 掃羅 面前。 掃羅 甚喜愛他,他就作了 掃羅 拿兵器的人。
22Kaj Saul sendis al Jiŝaj, por diri: Mi petas, David restu ĉe mi, ĉar li plaĉas al mi.
22掃羅 差遣人去見 耶西 ,說:「求你容 大衛 侍立在我面前,因為他在我眼前蒙了恩。」
23Kaj ĉiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul fariĝadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito foriĝadis de li.
23從上帝那裏來的惡魔臨到 掃羅 身上的時候, 大衛 就拿琴,用手而彈, 掃羅 便舒暢爽快,惡魔離了他。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.