1 Samuel
Chapter 10
Londona Biblio (Esperant…
vs Chinese Union Vers…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers

1 Samuel 10

Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tiam Samuel prenis kruĉeton kun oleo kaj verŝis sur lian kapon, kaj kisis lin, kaj diris: Vidu, la Eternulo sanktoleis vin kiel ĉefon super Sia heredaĵo.
1撒母耳 拿瓶膏油倒在 掃羅 的頭上,與他親嘴,說:「這不是耶和華膏你作他產業的君嗎?
2Kiam vi hodiaŭ foriros de mi, vi trovos ĉe la tombo de Raĥel, en la regiono de Benjamen, en Celcaĥ, du homojn, kiuj diros al vi: Estas trovitaj la azeninoj, kiujn vi iris serĉi, kaj jen via patro ĉesis pensi pri la azeninoj, kaj estas maltrankvila pri vi, dirante: Kion mi faru koncerne mian filon?
2你今日與我離別之後,在 便雅憫 境內的 泄撒 ,靠近 拉結 的墳墓,要遇見兩個人。他們必對你說:『你去找的那幾頭驢已經找着了。現在你父親不為驢掛心,反為你擔憂,說:我為兒子怎麼才好呢?』
3Kaj kiam vi foriros de tie pluen kaj venos al la kverko de Tabor, renkontos vin tie tri homoj, irantaj al Dio en Bet-Elon; unu portas tri kapridojn, la dua portas tri bulojn da pano, kaj la tria portas felsakon da vino.
3你從那裏往前行,到了 他泊 的橡樹那裏,必遇見三個往 伯特利 去拜上帝的人:一個帶着三隻山羊羔,一個帶着三個餅,一個帶着一皮袋酒。
4Kaj ili salutos vin, kaj donos al vi du panojn; kaj vi prenu el iliaj manoj.
4他們必問你安,給你兩個餅,你就從他們手中接過來。
5Poste vi venos al la monteto de Dio, kie estas garnizono de la Filiŝtoj; kaj kiam vi tie eniros en la urbon, vi renkontos grupon da profetoj, irantaj malsupren de la altaĵo, kaj antaŭ ili psalteron, tamburinon, fluton, kaj harpon, kaj ili profetas.
5此後你到上帝的山,在那裏有 非利士 人的防兵。你到了城的時候,必遇見一班先知從邱壇下來,前面有鼓瑟的、擊鼓的、吹笛的、彈琴的,他們都受感說話。
6Kaj penetros vin la spirito de la Eternulo, kaj vi ekprofetos kune kun ili, kaj vi fariĝos alia homo.
6耶和華的靈必大大感動你,你就與他們一同受感說話;你要變為新人。
7Kiam plenumiĝos super vi ĉi tiuj antaŭsignoj, tiam faru, kion bontrovos via mano, ĉar Dio estas kun vi.
7這兆頭臨到你,你就可以趁時而做,因為上帝與你同在。
8Kaj vi iros antaŭ mi en Gilgalon; poste mi venos al vi, por fari bruloferojn, por buĉi pacoferojn. Sep tagojn atendu, ĝis mi venos al vi, kaj sciigos al vi, kion vi devas fari.
8你當在我以先下到 吉甲 ,我也必下到那裏獻燔祭和平安祭。你要等候七日,等我到了那裏,指示你當行的事。」
9Kaj kiam li turnis siajn ŝultrojn, por foriri de Samuel, Dio donis al li alian koron, kaj ĉiuj tiuj antaŭsignoj plenumiĝis en tiu tago.
9掃羅 轉身離別 撒母耳 ,上帝就賜他一個新心。當日這一切兆頭都應驗了。
10Kiam ili venis tien al la monteto, jen grupo da profetoj iras al li renkonte; kaj penetris lin la spirito de la Eternulo, kaj li ekprofetis meze de ili.
10掃羅 到了那山,有一班先知遇見他,上帝的靈大大感動他,他就在先知中受感說話。
11Kaj kiam ĉiuj, kiuj konis lin de antaŭe, vidis, ke li profetas kun profetoj, tiam la homoj diris unu al alia: Kio fariĝis kun la filo de Kiŝ? ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?
11素來認識 掃羅 的,看見他和先知一同受感說話,就彼此說:「 基士 的兒子遇見甚麼了? 掃羅 也列在先知中嗎?」
12Kaj unu el tie respondis kaj diris: Kiu estas ilia patro? De tio devenis la proverbo: Ĉu ankaŭ Saul estas inter la profetoj?
12那地方有一個人說:「這些人的父親是誰呢?」此後有句俗語說:「 掃羅 也列在先知中嗎?」
13Kaj ĉesinte profeti, li venis sur la altaĵon.
13掃羅 受感說話已畢,就上邱壇去了。
14Kaj la onklo de Saul diris al li kaj al lia junulo: Kien vi iris? Kaj li respondis: Por serĉi la azeninojn; sed kiam ni vidis, ke ili ne troviĝas, ni iris al Samuel.
14掃羅 的叔叔問 掃羅 和他僕人說:「你們往哪裏去了?」回答說:「找驢去了。我們見沒有驢,就到了 撒母耳 那裏。」
15Tiam diris la onklo de Saul: Diru al mi, mi petas, kion diris al vi Samuel.
15掃羅 的叔叔說:「請將 撒母耳 向你們所說的話告訴我。」
16Kaj Saul diris al sia onklo: Li diris al ni, ke la azeninoj estas trovitaj. Sed tion, kion Samuel diris pri la reĝado, li ne diris al li.
16掃羅 對他叔叔說:「他明明地告訴我們驢已經找着了。」至於 撒母耳 所說的國事, 掃羅 卻沒有告訴叔叔。
17Dume Samuel kunvenigis la popolon al la Eternulo en Micpan.
17撒母耳 將百姓招聚到 米斯巴 耶和華那裏,
18Kaj li diris al la Izraelidoj: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj savis vin el la manoj de la Egiptoj, kaj el la manoj de ĉiuj regnoj, kiuj premis vin.
18對他們說:「耶和華- 以色列 的上帝如此說:『我領你們 以色列 人出 埃及 ,救你們脫離 埃及 人的手,又救你們脫離欺壓你們各國之人的手。』
19Sed vi nun forrifuzis vian Dion, kiu savas vin el ĉiuj viaj mizeroj kaj suferoj, kaj vi diris al Li: Reĝon starigu super ni. Stariĝu do nun antaŭ la Eternulo laŭ viaj triboj kaj familioj.
19你們今日卻厭棄了救你們脫離一切災難的上帝,說:『求你立一個王治理我們。』現在你們應當按着支派、宗族都站在耶和華面前。」
20Kaj Samuel alvenigis ĉiujn tribojn de Izrael; kaj la loto trafis la tribon de Benjamen.
20於是, 撒母耳 使 以色列 眾支派近前來掣籤,就掣出 便雅憫 支派來;
21Kaj li alvenigis la tribon de Benjamen laŭ ĝiaj familioj, kaj la loto trafis la familion de Matri; kaj la loto trafis Saulon, filon de Kiŝ. Oni serĉis lin, sed oni lin ne trovis.
21又使 便雅憫 支派按着宗族近前來,就掣出 瑪特利 族,從其中又掣出 基士 的兒子 掃羅 。眾人尋找他卻尋不着,
22Tiam oni demandis ankoraŭ la Eternulon: Ĉu la viro ankoraŭ venos ĉi tien? Kaj la Eternulo diris: Jen li kaŝis sin inter la vazaro.
22就問耶和華說:「那人到這裏來了沒有?」耶和華說:「他藏在器具中了。」
23Kaj oni kuris, kaj prenis lin de tie; kaj li stariĝis meze de la popolo, kaj de la ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
23眾人就跑去從那裏領出他來。他站在百姓中間,身體比眾民高過一頭。
24Kaj Samuel diris al la tuta popolo: Ĉu vi vidas, kiun la Eternulo elektis? ĉar ne ekzistas simila al li en la tuta popolo. Kaj la tuta popolo ekkriis, kaj diris: Vivu la reĝo!
24撒母耳 對眾民說:「你們看耶和華所揀選的人,眾民中有可比他的嗎?」眾民就大聲歡呼說:「願王萬歲!」
25Kaj Samuel klarigis al la popolo la rajtojn de la reĝado, kaj skribis tion en libron kaj metis antaŭ la Eternulon. Kaj Samuel foririgis la tutan popolon ĉiun al lia domo.
25撒母耳 將國法對百姓說明,又記在書上,放在耶和華面前,然後遣散眾民,各回各家去了。
26Kaj Saul ankaŭ iris al sia domo en Gibean; kaj iris kun li la militistoj, kies koron Dio ektuŝis.
26掃羅 往 基比亞 回家去,有上帝感動的一群人跟隨他。
27Sed la sentaŭguloj diris: Kiamaniere helpos nin ĉi tiu? Kaj ili malestimis lin, kaj ne alportis al li donacojn; sed li ŝajnigis, ke li ne aŭdas.
27但有些匪徒說:「這人怎能救我們呢?」就藐視他,沒有送他禮物; 掃羅 卻不理會。

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.