1 Samuel 27
Londona Biblio (Esperanto, 1910)Translation
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
1Tamen David diris al si mem: Mi povas enfali iun tagon en la manon de Saul; estas por mi nenio pli bona, ol ke mi forkuru en la landon de la Filiŝtoj, por ke Saul ĉesu serĉi min plu en la regionoj de Izrael, kaj por ke mi saviĝu kontraŭ lia mano.
1大衛 心裏說:「必有一日我死在 掃羅 手裏,不如逃奔 非利士 地去。 掃羅 見我不在 以色列 的境內,就必絕望,不再尋索我;這樣我可以脫離他的手。」
2Kaj David leviĝis kaj transiris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, al Aĥiŝ, filo de Maoĥ, reĝo de Gat.
2於是 大衛 起身,和跟隨他的六百人投奔 迦特 王- 瑪俄 的兒子 亞吉 去了。
3Kaj David ekloĝis ĉe Aĥiŝ en Gat, li kaj liaj viroj, ĉiu kun sia domo, David kun siaj du edzinoj, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
3大衛 和他的兩個妻,就是 耶斯列 人 亞希暖 和作過 拿八 妻的 迦密 人 亞比該 ,並跟隨他的人,連各人的眷屬,都住在 迦特 的 亞吉 那裏。
4Kiam oni raportis al Saul, ke David forkuris en Gaton, li ne plu serĉis lin.
4有人告訴 掃羅 說:「 大衛 逃到 迦特 。」 掃羅 就不再尋索他了。
5Kaj David diris al Aĥiŝ: Se mi akiris vian favoron, oni donu al mi, mi petas, lokon en unu el la urboj de la kamparo, por ke mi ekloĝu tie; por kio via sklavo loĝu en via reĝa urbo kune kun vi?
5大衛 對 亞吉 說:「我若在你眼前蒙恩,求你在京外的城邑中賜我一個地方居住。僕人何必與王同住京都呢?」
6Kaj Aĥiŝ donis al li en tiu tago Ciklagon; pro tio Ciklag fariĝis apartenaĵo de la reĝoj de Judujo ĝis nun.
6當日 亞吉 將 洗革拉 賜給他,因此 洗革拉 屬 猶大 王,直到今日。
7La nombro de la tagoj, kiujn David traloĝis en la regiono de la Filiŝtoj, estis unu jaro kaj kvar monatoj.
7大衛 在 非利士 地住了一年零四個月。
8Kaj David kun siaj viroj iris kaj atakis la Geŝuridojn kaj Gezeridojn kaj Amalekidojn, ĉar ili loĝis en tiu lando de antikva tempo ĝis Ŝur kaj ĝis la lando Egipta.
8大衛 和跟隨他的人上去,侵奪 基述 人、 基色 人、 亞瑪力 人之地。這幾族歷來住在那地,從 書珥 直到 埃及 。
9Kiam David venkobatis la landon, li lasis la vivon nek al viroj nek al virinoj, sed prenis ŝafojn kaj bovojn kaj azenojn kaj kamelojn kaj vestojn, kaj reiris kaj venis al Aĥiŝ.
9大衛 擊殺那地的人,無論男女都沒有留下一個,又奪獲牛、羊、駱駝、驢,並衣服,回來見 亞吉 。
10Kiam Aĥiŝ demandis: Ĉu vi ne faris hodiaŭ atakon? David respondis: Sur la sudan regionon de Jehuda, sur la sudan regionon de la Jeraĥmeelidoj, kaj sur la sudan regionon de la Kenidoj.
10亞吉 說:「你們今日侵奪了甚麼地方呢?」 大衛 說:「侵奪了 猶大 的南方、 耶拉篾 的南方、 基尼 的南方。」
11Nek viron nek virinon David lasis veni viva en Gaton, dirante: Ili ne parolu kontraŭ ni, dirante, ke tiel agis David. Kaj tia estis lia maniero de agado dum la tuta tempo, kiun li loĝis en la regiono de la Filiŝtoj.
11無論男女, 大衛 沒有留下一個帶到 迦特 來。他說:「恐怕他們將我們的事告訴人,說 大衛 住在 非利士 地的時候常常這樣行。」
12Kaj Aĥiŝ fidis Davidon, dirante: Li faris sin abomeninda antaŭ sia popolo Izrael, kaj tial li estos mia sklavo por ĉiam.
12亞吉 信了 大衛 ,心裏說:「 大衛 使本族 以色列 人憎惡他,所以他必永遠作我的僕人了。」
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.