以西結書
Chapter 8
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1第六年六 月 初五 日 ,我坐在家中; 猶大 的眾長老坐在我面前。在那裏主耶和華的靈降在我身上。
1En la sesa jaro, en la kvina tago de la sesa monato, mi sidis en mia domo, kaj la plejaĝuloj de Jehuda sidis antaŭ mi; kaj falis sur min la mano de la Sinjoro, la Eternulo.
2我觀看,見有形像彷彿火的形狀,從他腰以下的形狀有火,從他腰以上有光輝的形狀,彷彿光耀的精金。
2Kaj mi vidis, jen estas bildo, kiu aspektas kiel fajro; de la bildo de liaj lumboj malsupren estis fajro, kaj supre de liaj lumboj estis hela brilo, tre hela lumo.
3他伸出彷彿一隻手的樣式,抓住我的一綹頭髮,靈就將我舉到天地中間,在上帝的異象中,帶我到 耶路撒冷 朝北的內 院 門口,在那裏有觸動 主 怒偶像的坐位,就是惹動忌邪的。
3Kaj li etendis la bildon de mano, kaj kaptis min je la bukloj de mia kapo; kaj la spirito ekportis min inter la tero kaj la ĉielo, kaj venigis min en Dia vizio en Jerusalemon, al la enirejo de la interna pordego, turnita al nordo, kie staris statuo de koleriga ĵaluzo.
4誰知,在那裏有 以色列 上帝的榮耀,形狀與我在平原所見的一樣。
4Kaj jen tie estas la majesto de Dio de Izrael, simile al la vizio, kiun mi vidis en la valo.
5上帝對我說:「人子啊,你舉目向北觀看。」我就舉目向北觀看,見祭壇門的北邊,在門口有這 惹 忌邪的偶像;
5Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, ĉe la enirejo, staras tiu statuo de ĵaluzo.
6又對我說:「人子啊, 以色列 家所行的,就是在此行這大可憎的事,使我遠離我的聖所,你看見了嗎?你還要看見另有大可憎的事。」
6Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion ili faras? la grandajn abomenindaĵojn, kiujn la domo de Izrael faras ĉi tie, por malproksimigi Min de Mia sanktejo? sed vi ankoraŭ denove vidos grandajn abomenindaĵojn.
7他領我到院門口。我觀看,見牆上有個窟窿。
7Kaj Li venigis min al la enirejo de la korto, kaj mi ekvidis, ke jen estas unu truo en la muro.
8他對我說:「人子啊,你要挖牆。」我一挖牆,見有一門。
8Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, trafosu la muron. Kaj mi trafosis la muron, kaj jen estas ia pordo.
9他說:「你進去,看他們在這裏所行可憎的惡事。」
9Kaj Li diris al mi: Eniru, kaj rigardu la malbonajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie.
10我進去一看,誰知,在四面牆上畫着各樣爬物和可憎的走獸,並 以色列 家一切的偶像。
10Kaj mi eniris kaj ekrigardis, kaj jen diversaj bildoj de rampaĵoj kaj abomenindaj brutoj kaj diversaj idoloj de la domo de Izrael estas skulptitaj sur la muro ĉirkaŭe, sur ĉiuj flankoj.
11在這些像前有 以色列 家的七十個長老站立, 沙番 的兒子 雅撒尼亞 也站在其中。各人手拿香爐,煙雲的香氣上騰。
11Kaj antaŭ ili staras sepdek viroj el la plejaĝuloj de la domo de Izrael, kaj Jaazanja, filo de Ŝafan, staras meze de ili; kaj ĉiu havas en la mano sian incensilon, kaj de la incensoj leviĝas densa nubo.
12他對我說:「人子啊, 以色列 家的長老暗中在各人畫像屋裏所行的,你看見了嗎?他們常說:『耶和華看不見我們;耶和華已經離棄這地。』」
12Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉu vi vidas, kion la plejaĝuloj de la domo de Izrael faras en mallumo, ĉiu en sia ĉambro de pentraĵoj? Ĉar ili diras: La Eternulo ne vidas nin, la Eternulo forlasis la landon.
13他又說:「你還要看見他們另外行大可憎的事。」
13Kaj Li diris al mi: Vi denove ankoraŭ vidos grandajn abomenindaĵojn, kiujn ili faras.
14他領我到耶和華殿外院朝北的門口。誰知,在那裏有婦女坐着,為 搭模斯 哭泣。
14Kaj Li venigis min al la enirejo de la norda pordego de la domo de la Eternulo, kaj jen tie sidas virinoj, kiuj ploras pri Tamuz.
15他對我說:「人子啊,你看見了嗎?你還要看見比這更可憎的事。」
15Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? vi vidos ankoraŭ pli grandajn abomenindaĵojn ol tiuj.
16他又領我到耶和華殿的內院。誰知,在耶和華的殿門口、廊子和祭壇中間,約有二十五個人背向耶和華的殿,面向東方拜日頭。
16Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno.
17他對我說:「人子啊,你看見了嗎? 猶大 家在此行這可憎的事還算為小嗎?他們在這地遍行強暴,再三惹我發怒,他們手拿枝條舉向鼻前。
17Kaj Li diris al mi: Ĉu vi vidas, ho filo de homo? ĉu ne sufiĉas al la domo de Jehuda, ke ili faras la abomenindaĵojn, kiujn ili faras ĉi tie? ili ankoraŭ plenigis la landon per perforteco, kaj ripete kolerigas Min; kaj jen ili direktas la vergon al sia vizaĝo.
18因此,我也要以忿怒行事,我眼必不顧惜,也不可憐他們;他們雖向我耳中大聲呼求,我還是不聽。」
18Tial Mi ankaŭ agos en kolero; ne indulgos Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; eĉ se ili krios al Miaj oreloj per laŭta voĉo, Mi ne aŭskultos ilin.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.