以西結書 14
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1有幾個 以色列 長老到我這裏來,坐在我面前。
1Venis al mi kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, kaj sidiĝis antaŭ mi.
2耶和華的話就臨到我說:
2Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
3「人子啊,這些人已將他們的假神接到心裏,把陷於罪的絆腳石放在面前,我豈能絲毫被他們求問嗎?
3Ho filo de homo! ĉi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antaŭ sia vizaĝo; ĉu Mi nun respondu al ili, kiam ili Min demandas?
4所以你要告訴他們:『主耶和華如此說: 以色列 家的人中,凡將他的假神接到心裏,把陷於罪的絆腳石放在面前,又就了先知來的,我-耶和華在他所求的事上,必按他眾多的假神回答他,
4Tial parolu kun ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se iu el la domo de Izrael levis siajn idolojn en sian koron kaj starigis antaŭ si la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li tiel, kiel li meritas per sia granda idolisteco,
5好在 以色列 家的心事上捉住他們,因為他們都藉着假神與我生疏。』
5por ke la domo de Izrael estu kaptata konforme al sia koro, kiun ili defaligis de Mi per ĉiuj siaj idoloj.
6「所以你要告訴 以色列 家說:『主耶和華如此說:回頭吧!離開你們的偶像,轉臉莫從你們一切可憎的事。』
6Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pentu, kaj deturnu vin de viaj idoloj, kaj de ĉiuj viaj abomenindaĵoj deturnu vian vizaĝon.
7因為 以色列 家的人,或在 以色列 中寄居的外人,凡與我隔絕,將他的假神接到心裏,把陷於罪的絆腳石放在面前,又就了先知來要為自己的事求問我的,我-耶和華必親自回答他。
7Ĉar se iu el la domo de Izrael, aŭ el la fremduloj, kiu loĝas ĉe Izrael, defalas de Mi, levas siajn idolojn en sian koron, starigas antaŭ sia vizaĝo la allogilon de sia malpieco, kaj poste venas al la profeto, por fari per li demandojn al Mi, tiam Mi, la Eternulo, respondos al li per Mi mem;
8我必向那人變臉,使他作了警戒,笑談,令人驚駭,並且我要將他從我民中剪除;你們就知道我是耶和華。
8Mi direktos Mian vizaĝon kontraŭ tiun homon kaj faros lin avertilo kaj ekzemplo, kaj Mi ekstermos lin el inter Mia popolo; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
9先知若被迷惑說一句預言,是我-耶和華任那先知受迷惑,我也必向他伸手,將他從我民 以色列 中除滅。
9Kaj se la profeto estos delogita kaj ion parolos, tiam Mi, la Eternulo, malsaĝigis tiun profeton, kaj Mi etendos Mian manon sur lin kaj ekstermos lin el inter Mia popolo Izrael.
10他們必擔當自己的罪孽。先知的罪孽和求問之人的罪孽都是一樣,
10Tiamaniere ili estos punitaj pro sia malpieco: la puno de la demandanto kaj la puno de la profeto estos egalaj;
11好使 以色列 家不再走迷離開我,不再因各樣的罪過玷污自己,只要作我的子民,我作他們的上帝。這是主耶和華說的。」
11por ke ili ne plu forerarigu de Mi la domon de Izrael kaj ili ne plu malpurigu sin per ĉiuj siaj krimoj; sed ili estu Mia popolo kaj Mi estu ilia Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.
12耶和華的話臨到我說:
12Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
13「人子啊,若有一國犯罪干犯我,我也向他伸手折斷他們的杖,就是斷絕他們的糧,使饑荒臨到那地,將人與牲畜從其中剪除;
13Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn.
14其中雖有 挪亞 、 但以理 、 約伯 這三人,他們只能因他們的義救自己的性命。這是主耶和華說的。
14Kaj se meze de ĝi troviĝus tiaj tri homoj, kiel Noa, Daniel, kaj Ijob, ili pro sia virteco savus sian vivon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15我若使惡獸經過糟踐那地,使地荒涼,以致因這些獸,人都不得經過;
15Se Mi venigus en la landon sovaĝajn bestojn, por ĝin senhomigi, por ke ĝi fariĝu dezerta kaj neniu povu iri tra ĝi pro la bestoj —
16雖有這三人在其中,主耶和華說:我指着我的永生起誓,他們連兒帶女都不能得救,只能自己得救,那地仍然荒涼。
16kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus, sed la lando fariĝus dezerta.
17或者我使刀劍臨到那地,說:刀劍哪,要經過那地,以致我將人與牲畜從其中剪除;
17Aŭ se Mi venigus glavon sur tiun landon, kaj dirus: Glavo, trairu la landon; kaj Mi ekstermus en ĝi homojn kaj brutojn —
18雖有這三人在其中,主耶和華說:我指着我的永生起誓,他們連兒帶女都不能得救,只能自己得救。
18kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, eĉ tiuj tri homoj en ĝi ne savus la filojn nek filinojn; nur ili mem saviĝus.
19或者我叫瘟疫流行那地,使我滅命的忿怒傾在其上,好將人與牲畜從其中剪除;
19Aŭ se Mi venigus peston sur tiun landon, kaj Mi elverŝus sur ĝin Mian koleron en sango, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn,
20雖有 挪亞 、 但以理 、 約伯 在其中,主耶和華說:我指着我的永生起誓,他們連兒帶女都不能救,只能因他們的義救自己的性命。」
20kaj Noa, Daniel, kaj Ijob estus en ĝi — kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, ili ne savus filon nek filinon; nur ili pro sia virteco savus sian animon.
21主耶和華如此說:「我將這四樣大災-就是刀劍、饑荒、惡獸、瘟疫降在 耶路撒冷 ,將人與牲畜從其中剪除,豈不更重嗎?
21Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Eĉ se Mi venigus sur Jerusalemon la kvar malbonajn punojn, la glavon, malsaton, sovaĝajn bestojn, kaj peston, por ekstermi en ĝi homojn kaj brutojn —
22然而其中必有剩下的人,他們連兒帶女必帶到你們這裏來,你們看見他們所行所為的,要因我降給 耶路撒冷 的一切災禍,便得了安慰。
22tamen restos en ĝi restaĵo da mortevitintaj filoj kaj filinoj, kaj jen ili eliros al vi, kaj vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj vi konsoliĝos pri la malbono, kiun Mi venigis sur Jerusalemon, pri ĉio, kion Mi venigis sur ĝin.
23你們看見他們所行所為的,得了安慰,就知道我在 耶路撒冷 中所行的並非無故。這是主耶和華說的。」
23Kaj ili vin konsolos, kiam vi vidos ilian konduton kaj iliajn agojn, kaj ekscios, ke ne vane Mi faris ĉion, kion Mi faris kontraŭ ĝi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.