以西結書 26
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1第十一年 十一 月初一日,耶和華的話臨到我說:
1En la dek-unua jaro, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2「人子啊,因 泰爾 向 耶路撒冷 說:『阿哈,那作眾民之門的已經破壞,向我開放;她既變為荒場,我必豐盛。』
2Ho filo de homo! pro tio, ke Tiro diras pri Jerusalem: Ha, ha! ĝi estas frakasita, la pordo de la popoloj, ĝi turnas sin al mi, mi pleniĝos de ĝia dezertiĝo —
3所以,主耶和華如此說: 泰爾 啊,我必與你為敵,使許多國民上來攻擊你,如同海使波浪湧上來一樣。
3pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Tiro, kaj Mi levos kontraŭ vin multe da nacioj, kiel maro levas siajn ondojn.
4他們必破壞 泰爾 的牆垣,拆毀她的城樓。我也要刮淨塵土,使她成為淨光的磐石。
4Kaj ili detruos la muregojn de Tiro kaj disrompos ĝiajn turojn; kaj Mi forbalaos de ĝi ĝian polvon, kaj Mi faros ĝin nuda roko.
5她必在海中作曬網的地方,也必成為列國的擄物。這是主耶和華說的。
5Loko por sternado de retoj ĝi fariĝos meze de la maro, ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo; kaj ĝi fariĝos rabaĵo por la nacioj.
6屬 泰爾 城邑的居民必被刀劍殺滅,他們就知道我是耶和華。」
6Kaj ĝiaj filinoj, kiuj estas sur la kampo, estos mortigitaj per glavo; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
7主耶和華如此說:「我必使諸王之王的 巴比倫 王 尼布甲尼撒 率領馬匹車輛、馬兵、軍隊,和許多人民從北方來攻擊 你 泰爾 。
7Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos kontraŭ Tiron de norde Nebukadnecaron, reĝon de Babel, la reĝon de reĝoj, kun ĉevaloj, ĉaroj, kaj rajdistoj, kun homamaso kaj multe da popolo.
8他必用刀劍殺滅屬你城邑的居民,也必造臺築壘舉盾牌攻擊你。
8Viajn filinojn sur la kampo li mortigos per glavo; li faros kontraŭ vi bastionojn, li ŝutaranĝos ĉirkaŭ vi remparojn, kaj starigos kontraŭ vi siajn ŝildojn;
9他必安設撞城錘攻破你的牆垣,用鐵器拆毀你的城樓。
9kaj li starigos siajn muregrompilojn kontraŭ viaj muregoj, kaj viajn turojn li detruos per siaj hakiloj.
10因他的馬匹眾多,塵土揚起遮蔽你。他進入你的城門,好像人進入已有破口之城。那時,你的牆垣必因騎馬的和戰車、輜重車的響聲震動。
10Pro la multo de siaj ĉevaloj li kovros vin per polvo; de la bruo de la rajdistoj, radoj, kaj ĉaroj ektremos viaj muregoj, kiam li eniros en viajn pordegojn, kiel oni eniras en urbon trarompitan.
11他的馬蹄必踐踏你一切的街道;他必用刀殺戮你的居民。你堅固的柱子必倒在地上。
11Per la hufoj de siaj ĉevaloj li dispremos ĉiujn viajn stratojn; vian popolon li mortigos per glavo, kaj la monumentojn de via forto li ĵetos sur la teron.
12人必以你的財寶為擄物,以你的貨財為掠物,破壞你的牆垣,拆毀你華美的房屋,將你的石頭、木頭、塵土都拋在水中。
12Ili disrabos vian havon kaj diskaptos viajn komercaĵojn; ili detruos viajn murojn, ili disrompos viajn belajn domojn; viajn ŝtonojn, vian lignon, kaj vian teron ili ĵetos en la akvon.
13我必使你唱歌的聲音止息;人也不再聽見你彈琴的聲音。
13Mi ĉesigos la laŭtan sonadon de viaj kantoj, kaj la voĉo de viaj harpoj ne plu estos aŭdata.
14我必使你成為淨光的磐石,作曬網的地方。你不得再被建造,因為這是主耶和華說的。」
14Mi faros vin nuda roko; vi fariĝos loko por sternado de retoj, vi ne plu estos rekonstruata; ĉar Mi, la Eternulo, tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
15主耶和華對 泰爾 如此說:「在你中間行殺戮,受傷之人唉哼的時候,因你傾倒的響聲,海島豈不都震動嗎?
15Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri Tiro: Vere, de la bruo de via falado, de la ĝemado de viaj vunditoj, kiam meze de vi estos farata mortigado, ektremos la insuloj.
16那時靠海的君王必都下位,除去朝服,脫下花衣,披上戰兢,坐在地上,時刻發抖,為你驚駭。
16Kaj malsupreniros de siaj tronoj ĉiuj princoj de la maro, ili demetos de si sian purpuron kaj siajn broditajn vestojn; timo ilin atakos; ili sidiĝos sur la tero, tremos ĉiuminute, kaj eksentos teruron pro vi.
17他們必為你作起哀歌說: 你這有名之城, 素為航海之人居住, 在海上為最堅固的; 平日你和居民使一切住在那裏的人無不驚恐; 現在何竟毀滅了?
17Kaj ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros pri vi: Kiele vi pereis, vi, loĝata de maristoj, glora urbo, kiu estis forta sur la maro, ĝi kaj ĝiaj loĝantoj, kiuj ĵetadis timon sur ĉiujn loĝantojn de la mara regiono!
18如今在你這傾覆的日子, 海島都必戰兢; 海中的群島見你歸於無有就都驚惶。」
18Nun ektremos la maraj regionoj en la tago de via falo, kaj la insuloj sur la maro konsterniĝos pro via finiĝo.
19主耶和華如此說:「 泰爾 啊,我使你變為荒涼,如無人居住的城邑;又使深水漫過你,大水淹沒你。
19Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiam Mi faros vin urbo dezerta simila al la urboj neloĝataj, kiam Mi levos sur vin la abismon kaj granda akvo vin kovros,
20那時,我要叫你下入陰府,與古時的人一同在地的深處、久已荒涼之地居住,使你不再有居民。我也要在活人之地顯榮耀。
20tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi puŝos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu loĝata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.
21我必叫你令人驚恐,不再存留於世;人雖尋找你,卻永尋不見。這是主耶和華說的。」
21Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos; oni serĉos vin, sed ne plu trovos en eterneco, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.