以西結書
Chapter 20
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1第七年五 月 初十 日 ,有 以色列 的幾個長老來求問耶和華,坐在我面前。
1En la sepa jaro, en la deka tago de la kvina monato, venis kelkaj el la plejaĝuloj de Izrael, por demandi la Eternulon, kaj ili sidiĝis antaŭ mi.
2耶和華的話臨到我說:
2Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
3「人子啊,你要告訴 以色列 的長老說,主耶和華如此說:你們來是求問我嗎?主耶和華說:我指着我的永生起誓,我必不被你們求問。
3Ho filo de homo, parolu al la plejaĝuloj de Izrael, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉu por demandi Min vi venis? kiel Mi vivas, Mi ne respondos al via demando, diras la Sinjoro, la Eternulo.
4人子啊,你要審問審問他們嗎?你當使他們知道他們列祖那些可憎的事,
4Se vi volas juĝi ilin, se vi volas juĝi, ho filo de homo, tiam montru al ili la abomenindaĵojn de iliaj patroj,
5對他們說,主耶和華如此說:當日我揀選 以色列 ,向 雅各 家的後裔起誓,在 埃及 地將自己向他們顯現,說:我是耶和華-你們的上帝。
5kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam Mi elektis Izraelon kaj levis Mian manon al la idaro de la domo de Jakob, kiam Mi konigis Min al ili en la lando Egipta, kaj, levante al ili Mian manon, diris: Mi estas la Eternulo, via Dio —
6那日我向他們起誓,必領他們出 埃及 地,到我為他們察看的流奶與蜜之地;那地在萬國中是有榮耀的。
6en tiu tago Mi per levo de la mano promesis al ili, ke Mi elkondukos ilin el la lando Egipta en landon, kiun Mi elektis por ili, kie fluas lakto kaj mielo, kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj.
7我對他們說,你們各人要拋棄眼所喜愛那可憎之物,不可因 埃及 的偶像玷污自己。我是耶和華-你們的上帝。
7Kaj Mi diris al ili: Ĉiu el vi forĵetu la fiaĵojn, kiuj estas antaŭ liaj okuloj, kaj ne malpurigu vin per la idoloj de Egiptujo: Mi, la Eternulo, estas via Dio.
8他們卻悖逆我,不肯聽從我,不拋棄他們眼所喜愛那可憎之物,不離棄 埃及 的偶像。 「我就說,我要將我的忿怒傾在他們身上,在 埃及 地向他們成就我怒中所定的。
8Sed ili malobeis Min kaj ne volis aŭskulti Min, kaj neniu el ili forĵetis la fiaĵojn, kiuj estis antaŭ liaj okuloj, kaj la idolojn de Egiptujo ili ne forlasis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron, kontentigi sur ili Mian indignon meze de la lando Egipta.
9我卻為我名的緣故沒有這樣行,免得我名在他們所住的列國人眼前被褻瀆;我領他們出 埃及 地,在這列國人的眼前將自己向他們顯現。
9Tamen pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaŭ kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.
10這樣,我就使他們出 埃及 地,領他們到曠野,
10Kaj Mi elkondukis ilin el la lando Egipta kaj venigis ilin en la dezerton.
11將我的律例賜給他們,將我的典章指示他們;人若遵行就必因此活着。
11Kaj Mi donis al ili Miajn leĝojn, kaj Mi konigis al ili Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas.
12又將我的安息日賜給他們,好在我與他們中間為證據,使他們知道我-耶和華是叫他們成為聖的。
12Ankaŭ Miajn sabatojn Mi donis al ili, por ke ili estu signo inter Mi kaj ili, por ke ili sciu, ke Mi, la Eternulo, ilin sanktigas.
13以色列 家卻在曠野悖逆我,不順從我的律例,厭棄我的典章(人若遵行就必因此活着),大大干犯我的安息日。 「我就說,要在曠野將我的忿怒傾在他們身上,滅絕他們。
13Sed la domo de Izrael ribelis kontraŭ Mi en la dezerto: ili ne sekvis Miajn leĝojn, kaj ili malŝatis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, kaj Miajn sabatojn ili tre malsanktigis. Kaj Mi intencis elverŝi sur ilin Mian koleron en la dezerto, por ekstermi ilin.
14我卻為我名的緣故,沒有這樣行,免得我的名在我領他們出 埃及 的列國人眼前被褻瀆。
14Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin.
15並且我在曠野向他們起誓,必不領他們進入我所賜給他們流奶與蜜之地(那地在萬國中是有榮耀的);
15Mi levis kontraŭ ilin Mian manon en la dezerto, por ne venigi ilin en la landon, kiun Mi destinis, en kiu fluas lakto kaj mielo kaj kiu estas la plej bela el ĉiuj landoj;
16因為他們厭棄我的典章,不順從我的律例,干犯我的安息日,他們的心隨從自己的偶像。
16pro tio, ke ili malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn.
17雖然如此,我眼仍顧惜他們,不毀滅他們,不在曠野將他們滅絕淨盡。
17Tamen Mia okulo indulgis ilin, por ne pereigi ilin, kaj Mi ne faris al ili finon en la dezerto.
18「我在曠野對他們的兒女說:不要遵行你們父親的律例,不要謹守他們的惡規,也不要因他們的偶像玷污自己。
18Kaj Mi diris al iliaj infanoj en la dezerto: Ne sekvu la leĝojn de viaj patroj, ne observu iliajn morojn, kaj ne malpurigu vin per iliaj idoloj.
19我是耶和華-你們的上帝,你們要順從我的律例,謹守遵行我的典章,
19Mi, la Eternulo, estas via Dio; Miajn leĝojn sekvu, kaj Miajn decidojn observu, kaj plenumu ilin;
20且以我的安息日為聖。這日在我與你們中間為證據,使你們知道我是耶和華-你們的上帝。
20kaj tenu sankte Miajn sabatojn, por ke ili estu signo inter Mi kaj vi, por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
21只是 他們的 兒女悖逆我,不順從我的律例,也不謹守遵行我的典章(人若遵行就必因此活着),干犯我的安息日。 「我就說,要將我的忿怒傾在他們身上,在曠野向他們成就我怒中所定的。
21Sed la infanoj malobeis Min: Miajn leĝojn ili ne sekvis, ili ne observis kaj ne plenumis Miajn decidojn, per kies plenumado homo vivas, malsanktigis Miajn sabatojn. Kaj Mi intencis elverŝi Mian koleron sur ilin, kontentigi Mian indignon sur ili en la dezerto.
22雖然如此,我卻為我名的緣故縮手沒有這樣行,免得我的名在我領他們出 埃及 的列國人眼前被褻瀆。
22Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke ĝi ne malsanktiĝu antaŭ la okuloj de la nacioj, antaŭ kies okuloj Mi elkondukis ilin.
23並且我在曠野向他們起誓,必將他們分散在列國,四散在列邦;
23Sed, levinte Mian manon, Mi diris al ili en la dezerto, ke Mi disĵetos ilin inter la naciojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn
24因為他們不遵行我的典章,竟厭棄我的律例,干犯我的安息日,眼目仰望他們父親的偶像。
24pro tio, ke ili ne plenumis Miajn decidojn, malŝatis Miajn leĝojn, malsanktigis Miajn sabatojn, kaj direktis siajn okulojn al la idoloj de siaj patroj.
25我也任他們遵行不美的律例,謹守不能使人活着的惡規。
25Tial Mi donis al ili instituciojn nebonajn, kaj aranĝojn, per kiuj ili ne povas vivi;
26因他們將一切頭生的經 火 ,我就任憑他們在這供獻的事上玷污自己,好叫他們淒涼,使他們知道我是耶和華。
26kaj Mi permesis al ili malpurigi sin per siaj oferoj, trairigante tra fajro ĉiun unuenaskiton, por ke Mi ruinigu ilin, por ke ili eksciu, ke Mi estas la Eternulo.
27「人子啊,你要告訴 以色列 家說,主耶和華如此說:你們的列祖在得罪我的事上褻瀆我;
27Tial parolu al la domo de Izrael, ho filo de homo, kaj diru al ili, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ankoraŭ plue viaj patroj malhonoris Min per la pekoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi:
28因為我領他們到了我起誓應許賜給他們的地,他們看見各高山、各茂密樹,就在那裏獻祭,奉上惹我發怒的供物,也在那裏焚燒馨香的祭牲,並澆上奠祭。
28Mi venigis ilin en la landon, pri kiu Mi per levo de mano promesis, ke Mi donos ĝin al ili; sed ĉie, kie ili vidis ian altan monteton aŭ ian branĉoriĉan arbon, ili buĉis tie siajn oferojn kaj alportis tien siajn kolerigantajn donojn, metis tien siajn agrablajn odoraĵojn kaj verŝis tie siajn verŝoferojn.
29我就對他們說:你們所上的那高處叫甚麼呢?(那高處的名字叫 巴麻 直到今日。)
29Kaj Mi diris al ili: Kio estas tiu altaĵo, sur kiun vi iras? Kaj oni donis al tiu loko la nomon Altaĵo ĝis la nuna tago.
30所以你要對 以色列 家說,主耶和華如此說:你們仍照你們列祖所行的玷污自己嗎?仍照他們可憎的事行邪淫嗎?
30Tial diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi malpurigas vin konforme al la konduto de viaj patroj, kaj vi malĉaste sekvas iliajn abomenindaĵojn;
31你們奉上供物使你們兒子經火的時候,仍將一切偶像玷污自己,直到今日嗎? 以色列 家啊,我豈被你們求問嗎?主耶和華說:我指着我的永生起誓,我必不被你們求問。
31alportante viajn donacojn, trairigante viajn infanojn tra fajro, vi malpurigas vin per ĉiuj viaj idoloj ĝis la nuna tempo; ĉu do Mi povas respondi al viaj demandoj, ho domo de Izrael? Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi ne respondos al viaj demandoj.
32「你們說:我們要像外邦人和列國的宗族一樣,去事奉木頭與石頭。你們所起的這心意萬不能成就。」
32Kaj kio venas en vian kapon, kiam vi diras: Ni estu kiel la nacioj, kiel la gentoj de la landoj, servante al ligno kaj al ŝtonoj — tio ne efektiviĝos.
33主耶和華說:「我指着我的永生起誓,我總要作王,用大能的手和伸出來的膀臂,並傾出來的忿怒,治理你們。
33Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero Mi reĝos super vi;
34我必用大能的手和伸出來的膀臂,並傾出來的忿怒,將你們從萬民中領出來,從分散的列國內聚集你們。
34kaj per forta mano, per etendita brako, kaj per elverŝado de kolero, Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj;
35我必帶你們到外邦人的曠野,在那裏當面刑罰你們。
35kaj Mi venigos vin en la dezerton de la popoloj, kaj tie Mi procesos kun vi vizaĝon kontraŭ vizaĝo.
36我怎樣在 埃及 地的曠野刑罰你們的列祖,也必照樣刑罰你們。這是主耶和華說的。
36Kiel Mi procesis kun viaj patroj en la dezerto de la lando Egipta, tiel Mi procesos kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
37我必使你們從杖下經過,使你們被約拘束。
37Kaj Mi pasigos vin sub vergo kaj venigos vin en la ligilojn de la interligo;
38我必從你們中間除淨叛逆和得罪我的人,將他們從所寄居的地方領出來,他們卻不得入 以色列 地。你們就知道我是耶和華。
38kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
39「 以色列 家啊,至於你們,主耶和華如此說:從此以後若不聽從我,就任憑你們去事奉偶像,只是不可再因你們的供物和偶像褻瀆我的聖名。
39Kaj pri vi, ho domo de Izrael, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉiu el vi iru kaj servu al siaj idoloj, se vi ne aŭskultas Min; sed Mian sanktan nomon ne plu malhonoru per viaj donoj kaj per viaj idoloj.
40「主耶和華說:在我的聖山,就是 以色列 高處的山,所有 以色列 的全家都要事奉我。我要在那裏悅納你們,向你們要供物和初熟的土產,並一切的聖物。
40Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi.
41我從萬民中領你們出來,從分散的列國內聚集你們,那時我必悅納你們好像馨香之祭,要在外邦人眼前在你們身上顯為聖。
41Mi akceptos vin favore ĉe la agrabla odoraĵo, kiam Mi elkondukos vin el inter la popoloj, kaj kolektos vin el la landoj, kien vi estis disĵetitaj; kaj Mi sanktiĝos per vi antaŭ la okuloj de la nacioj.
42我領你們進入 以色列 地,就是我起誓應許賜給你們列祖之地,那時你們就知道我是耶和華。
42Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi venigos vin en la landon de Izrael, en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi donos ĝin al viaj patroj.
43你們在那裏要追念玷污自己的行動作為,又要因所做的一切惡事厭惡自己。
43Kaj vi rememoros tie vian konduton kaj ĉiujn viajn agojn, per kiuj vi malpurigis vin, kaj vi sentos abomenon antaŭ vi mem kontraŭ ĉiuj malbonagoj, kiujn vi faris.
44主耶和華說: 以色列 家啊,我為我名的緣故,不照着你們的惡行和你們的壞事待你們;你們就知道我是耶和華。」
44Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.
45耶和華的話臨到我說:
45Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
46「人子啊,你要面向南方,向南滴下預言攻擊南方田野的樹林。
46Ho filo de homo, direktu vian vizaĝon al la vojo suden, prediku al la sudo, kaj profetu pri la arbaro de la suda kampo.
47對南方的樹林說,要聽耶和華的話。主耶和華如此說:我必使火在你中間着起,燒滅你中間的一切青樹和枯樹,猛烈的火焰必不熄滅。從南到北,人的臉面都被燒焦。
47Kaj diru al la suda arbaro: Aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi ekbruligos en vi fajron, kaj ĝi formanĝegos en vi ĉiun arbon verdan kaj ĉiun arbon velksekiĝintan; ne estingiĝos la flamanta fajro, kaj forbrulos ĉio, kio troviĝas de la sudo ĝis la nordo.
48凡有血氣的都必知道是我-耶和華使火着起,這火必不熄滅。」
48Kaj ĉiu karno vidos, ke Mi, la Eternulo, tion ekbruligis tiel, ke oni ne povas estingi.
49於是我說:「哎!主耶和華啊,人都指着我說:他豈不是說比喻的嗎?」
49Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ili diras pri mi: Li parolas ja nur parabolojn.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.