以西結書
Chapter 40
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1我們被擄掠第二十五年, 耶路撒冷 城攻破後十四年,正在年初,月之初十日,耶和華的靈降在我身上,他把我帶到 以色列 地。
1En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, ĝuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien.
2在上帝的異象中帶我到 以色列 地,安置在至高的山上;在山上的南邊有彷彿一座城建立。
2En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo.
3他帶我到那裏,見有一人,顏色如銅,手拿麻繩和量度的竿,站在門口。
3Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego.
4那人對我說:「人子啊,凡我所指示你的,你都要用眼看,用耳聽,並要放在心上。我帶你到這裏來,特為要指示你;凡你所見的,你都要告訴 以色列 家。」
4Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; ĉar vi estas venigita ĉi tien, por ke mi tion montru al vi. Ĉion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.
5我見殿四圍有牆。那人手拿量度的竿,長六肘,每肘是一肘零一掌。他用竿量牆,厚一竿,高一竿。
5Kaj jen mi ekvidis muron ekster la domo ĉirkaŭe, kaj en la mano de la viro estis mezurstango, havanta la longon de ses ulnoj kun aldono po manlarĝo por ĉiu ulno; kaj li mezuris sur tiu konstruaĵo unu stangon laŭlarĝe kaj unu stangon laŭalte.
6他到了朝東的門,就上門的臺階,量門的這檻,寬一竿;又量門的那檻,寬一竿。
6Kaj li aliris al la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj supreniris sur ĝia ŝtuparo; kaj li mezuris sur unu sojlo de la pordego la larĝon de unu stango kaj sur la dua sojlo la larĝon de unu stango.
7又有衛房,每房長一竿,寬一竿,相隔五肘。門檻,就是挨着向殿的廊門檻,寬一竿。
7Kaj en la flankaj ĉambretoj li mezuris unu stangon da longo kaj unu stangon da larĝo, kaj inter la ĉambretoj kvin ulnojn; kaj sur la sojlo de la pordego apud la portiko, kondukanta al la interna pordego, ankaŭ unu stangon.
8他又量向殿門的廊子,寬一竿。
8Kaj en la portiko de la interna pordego li mezuris unu stangon.
9又量門廊,寬八肘,牆柱厚二肘;那門的廊子向着殿。
9En la portiko de la pordego li mezuris ok ulnojn kaj sur ĝiaj kolonoj du ulnojn; la portiko de la pordego estis interne de la konstruaĵo.
10東門洞有衛房:這旁三間,那旁三間,都是一樣的尺寸;這邊的柱子和那邊的柱子,也是一樣的尺寸。
10Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko; ĉiuj tri havis unu mezuron, kaj ankaŭ la ambaŭflankaj kolonoj havis unu mezuron.
11他量門口,寬十肘,長十三肘。
11Li mezuris la larĝon de la enirejo de la pordego, dek ulnojn; laŭlonge de la pordego li mezuris dek tri ulnojn.
12衛房前 展出 的境界: 這邊 一肘,那邊一肘;衛房這邊六肘,那邊六肘。
12La spaco antaŭ la ĉambretoj estis po unu ulno sur ambaŭ flankoj, kaj la ĉambretoj havis po ses ulnoj sur ambaŭ flankoj.
13又量門洞,從這衛房頂 的後檐 到那衛房頂 的後檐 ,寬二十五肘; 衛房 門與門相對。
13Kaj li mezuris la pordegon de la tegmento de unu ĉambreto ĝis la tegmento de la dua ĉambreto, dudek kvin ulnojn laŭlarĝe; unu pordo estis kontraŭ la alia pordo.
14又量廊子六十肘,牆柱外是院子,有廊為界,在門洞兩邊。
14Kaj en la kolonoj li kalkulis sesdek ulnojn, en la kolonoj de la korto kaj de la pordego ĉirkaŭe.
15從大門口到內廊前,共五十肘。
15Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna portiko de la pordego estis kvindek ulnoj.
16衛房和門洞兩旁柱間並廊子,都有嚴緊的窗櫺;裏邊都有窗櫺,柱上有雕刻的棕樹。
16Kaj kovritaj fenestroj estis en la flankaj ĉambretoj kaj en la vestibloj kun direkto internen, ĉirkaŭe de la pordego; tiel ankaŭ en la vestibloj la fenestroj estis direktitaj ĉe ĉiuj flankoj internen, kaj sur la kolonoj estis pentritaj palmoj.
17他帶我到外院,見院的四圍有鋪石地;鋪石地上有屋子三十間。
17Kaj li venigis min sur la korton eksteran; kaj tie mi ekvidis ĉambrojn kaj pavimon, faritan ĉirkaŭe ĉe la korto; tridek ĉambroj estis sur la pavimo.
18鋪石地,就是矮鋪石地在各門洞兩旁,以門洞的長短為度。
18La pavimo estis flanke de la pordegoj; laŭlonge de la pordegoj la pavimo estis pli malalte.
19他從下門量到內院外,共寬一百肘,東面北面都是如此。
19Kaj li mezuris la larĝon deloke de la malsupra pordego ĝis la ekstera rando de la interna korto, cent ulnojn orienten kaj norden.
20他量外院朝北的門,長寬若干。
20Li mezuris ankaŭ la longon kaj la larĝon de la norden turnita pordego de la ekstera korto.
21門洞的衛房,這旁三間,那旁三間。門洞的柱子和廊子,與第一門的尺寸一樣。門洞長五十肘,寬二十五肘。
21Kaj da flankaj ĉambretoj estis ambaŭflanke po tri; kaj ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pordego: kvindek ulnojn da longo kaj dudek kvin ulnojn da larĝo.
22其窗櫺和廊子,並雕刻的棕樹,與朝東的門尺寸一樣。登七層臺階上到這門,前面有廊子。
22Ĝiaj fenestroj kaj vestibloj kaj palmornamoj havis la saman mezuron, kiel la pordego turnita orienten; per sep ŝtupoj oni leviĝadis sur ĝin; kaj antaŭ ĝi estis ĝia vestiblo.
23內院有門與這門相對,北面東面都是如此。他從這門量到那門,共一百肘。
23Kaj la pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj orienta; kaj li mezuris de pordego ĝis pordego cent ulnojn.
24他帶我往南去,見朝南有門,又照先前的尺寸量門洞的柱子和廊子。
24Kaj li kondukis min suden; kaj jen estis pordego turnita suden; kaj li mezuris ĝiajn kolonojn kaj vestiblojn, kaj ilia mezuro estis la sama, kiel ĉe la aliaj.
25門洞兩旁與廊子的周圍都有窗櫺,和先量的窗櫺一樣。門洞長五十肘,寬二十五肘。
25Kaj fenestrojn kaj vestiblojn ĉirkaŭe ĝi havis tiajn samajn, kiel tiuj fenestroj; la longo de la pordego estis kvindek ulnoj, kaj la larĝo dudek kvin ulnoj.
26登七層臺階上到這門,前面有廊子;柱上有雕刻的棕樹,這邊一棵,那邊一棵。
26Kaj por supreniri ĝi havis sep ŝtupojn, kaj iliaj vestibloj estis antaŭ ili, kaj palmornamojn ĝiaj kolonoj havis po unu sur unu flanko kaj unu sur la alia flanko.
27內院朝南有門。從這門量到朝南的那門,共一百肘。
27Ankaŭ ĉe la interna korto estis pordego turnita suden; kaj li mezuris de unu pordego al la alia, turnita suden, cent ulnojn.
28他帶我從南門到內院,就照先前的尺寸量南門。
28Kaj li venigis min sur la internan korton tra la suda pordego; kaj li mezuris ĉe la suda pordego la saman mezuron.
29衛房和柱子,並廊子都照先前的尺寸。門洞兩旁與廊子的周圍都有窗櫺。門洞長五十肘,寬二十五肘。
29Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel tiuj; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
30周圍有廊子,長二十五肘,寬五肘。
30Kaj la portikoj ĉirkaŭe havis la longon de dudek kvin ulnoj kaj la larĝon de kvin ulnoj.
31廊子朝着外院,柱上有雕刻的棕樹。登八層臺階上到這門。
31Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
32他帶我到內院的東面,就照先前的尺寸量東門。
32Kaj li venigis min sur la internan korton al la orienta flanko; kaj li mezuris ĉe la pordego la samajn mezurojn, kiel ĉe la aliaj.
33衛房和柱子,並廊子都照先前的尺寸。門洞兩旁與廊子的周圍都有窗櫺。門洞長五十肘,寬二十五肘。
33Kaj ĝiaj ĉambretoj kaj kolonoj kaj portikoj havis la samajn mezurojn; kaj fenestrojn ĝi kaj ĝiaj portikoj havis ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
34廊子朝着外院。門洞兩旁的柱子都有雕刻的棕樹。登八層臺階上到這門。
34Estis ankaŭ portiko al la ekstera korto, kaj palmornamoj sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
35他帶我到北門,就照先前的尺寸量那門,
35Kaj li venigis min al la norda pordego; kaj li mezuris tie tiajn samajn mezurojn.
36就是量衛房和柱子,並廊子。門洞周圍都有窗櫺;門洞長五十肘,寬二十五肘。
36Ĝi havis ĉambretojn, kolonojn, kaj portikojn, kaj fenestrojn ĉirkaŭe; ĉio havis la longon de kvindek ulnoj kaj la larĝon de dudek kvin ulnoj.
37廊柱朝着外院。門洞兩旁的柱子都有雕刻的棕樹。登八層臺階上到這門。
37Kaj ĝiaj kolonoj staris en la direkto al la ekstera korto, kaj palmornamoj estis sur la kolonoj ambaŭflanke, kaj ok ŝtupoj por leviĝo.
38門洞的柱旁有屋子和門;祭司在那裏洗燔祭牲。
38Estis ankaŭ ĉambro kun sia enirejo apud la kolonoj ĉe la pordegoj; tie oni lavadis la bruloferon.
39在門廊內,這邊有兩張桌子,那邊有兩張桌子,在其上可以宰殺燔祭牲、贖罪祭牲,和贖愆祭牲。
39En la portiko de la pordego staris du tabloj sur unu flanko kaj du tabloj sur la dua flanko, por buĉi sur ili la bruloferon, pekoferon, kaj kulpoferon.
40上到朝北的門口,這邊有兩張桌子,門廊那邊也有兩張桌子。
40Ĉe la ekstera flanko apud la enirejo de la norda pordego staris du tabloj, kaj ĉe la dua flanko, apud la portiko de la pordego, staris ankaŭ du tabloj.
41門這邊有四張桌子,那邊有四張桌子,共八張;在其上祭司宰殺 犧牲 。
41Kvar tabloj unuflanke kaj kvar tabloj aliaflanke staris ĉe la flankoj de la pordego: ok tabloj, sur kiuj oni buĉadis.
42為燔祭牲有四張桌子,是鑿過的石頭做成的,長一肘半,寬一肘半,高一肘。祭司將宰殺燔祭牲和 平安 祭牲所用的器皿放在其上。
42Kaj kvar tabloj por bruloferoj estis el ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj, kaj havis la longon de unu ulno kaj duono kaj la larĝon de unu ulno kaj duono kaj la alton de unu ulno; sur ili oni kuŝigadis la ilojn, per kiuj oni buĉadis la bruloferon kaj aliajn oferojn.
43有鉤子,寬一掌,釘在廊內的四圍。桌子上有犧牲的肉。
43Kaj listeloj, havantaj la larĝon de unu manplato, estis ĉe la muroj de la domo ĉirkaŭe; kaj sur la tablojn oni metadis la viandon de la ofero.
44在北門旁,內院裏有屋子,為歌唱的人而設。這屋子朝南;在南門旁,又有一間朝北。
44Ekstere de la interna pordego estis ĉambroj por kantistoj, ĉe la interna korto, flanke de la norda pordego; ili estis turnitaj per sia vizaĝa flanko suden, sed unu, flanke de la orienta ĉambro, estis turnita norden.
45他對我說:「這朝南的屋子是為看守殿宇的祭司;
45Kaj li diris al mi: Ĉi tiu ĉambro, kiu estas turnita suden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon en la domo;
46那朝北的屋子是為看守祭壇的祭司。這些祭司是 利未 人中 撒督 的子孫,近前來事奉耶和華的。」
46kaj la ĉambro, kiu estas turnita per sia vizaĝa flanko norden, estas por la pastroj, kiuj plenumas la servadon ĉe la altaro: tio estas la filoj de Cadok, kiuj solaj el la idoj de Levi povas alproksimiĝi al la Eternulo, por servi al Li.
47他又量內院,長一百肘,寬一百肘,是見方的。祭壇在殿前。
47Kaj li mezuris la korton: ĝi havis la longon de cent ulnoj kaj la larĝon de cent ulnoj, ĝi estis kvadrata; kaj la altaro staris antaŭ la domo.
48於是他帶我到殿前的廊子,量廊子的牆柱。這面厚五肘,那面厚五肘。門兩旁,這邊三肘,那邊三肘。
48Kaj li venigis min en la vestiblon de la domo; kaj li mezuris ĉe kolono de la portiko kvin ulnojn ĉe unu flanko kaj kvin ulnojn ĉe la dua flanko; kaj la larĝo de la pordego estis tri ulnoj ĉe unu flanko kaj tri ulnoj ĉe la dua flanko.
49廊子長二十肘,寬十一肘。上廊子有臺階。靠近牆柱又有柱子,這邊一根,那邊一根。
49La longo de la portiko estis dudek ulnoj, kaj la larĝo dek unu ulnoj, kaj ĝi havis ŝtupojn por supreniri; kaj la kolonoj havis bazaĵojn, unu ĉe unu flanko kaj unu ĉe la alia flanko.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.