以西結書 4
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1「人子啊,你要拿一塊磚,擺在你面前,將一座 耶路撒冷 城畫在其上,
1Kaj vi, ho filo de homo, prenu al vi brikon kaj kuŝigu ĝin antaŭ vi, kaj desegnu sur ĝi urbon, nome Jerusalemon.
2又圍困這城,造臺築壘,安營攻擊,在四圍安設撞錘攻城,
2Kaj faru ĉirkaŭ ĝi sieĝon, aranĝu kontraŭ ĝi bastionon, surŝutu kontraŭ ĝi remparon, faru kontraŭ ĝi tendaron, kaj starigu ĉirkaŭ ĝi muregrompilojn.
3又要拿個鐵鏊,放在你和城的中間,作為鐵牆。你要對面攻擊這城,使城被困;這樣,好作 以色列 家的預兆。
3Kaj prenu al vi feran paton kaj starigu ĝin kiel feran muron inter vi kaj la urbo, kaj direktu vian vizaĝon kontraŭ ĝin; ĝi estu sub sieĝo, kaj vi sieĝu ĝin. Tio estu signo por la domo de Izrael.
4「你要向左側臥,承當 以色列 家的罪孽;要 按 你向左側臥的日數,擔當他們的罪孽。
4Kaj vi kuŝiĝu sur vian maldekstran flankon, kaj metu sur ĝin la malpiecon de la domo de Izrael; dum tiom da tagoj, kiom vi kuŝos sur ĝi, vi portos sur vi ilian malpiecon.
5因為我已將他們作孽的年數定為你 向左側臥 的日數,就是三百九十日,你要這樣擔當 以色列 家的罪孽。
5La jarojn de ilia malpieco Mi kalkulos al vi kiel tagojn: dum tricent naŭdek tagoj vi portos sur vi la malpiecon de la domo de Izrael.
6再者,你滿了這些日子,還要向右側臥,擔當 猶大 家的罪孽。我給你定規 側臥 四十日,一日頂一年。
6Kiam vi tion plenumos, tiam denove kuŝiĝu sur vian dekstran flankon, kaj portu sur vi la malpiecon de la domo de Jehuda dum kvardek tagoj; ĉiun tagon Mi kalkulos al vi kiel jaron.
7你要露出膀臂,面向被困的 耶路撒冷 ,說預言攻擊這城。
7Kaj kontraŭ la sieĝatan Jerusalemon direktu vian vizaĝon kaj vian etenditan brakon, kaj profetu kontraŭ ĝi.
8我用繩索捆綁你,使你不能輾轉,直等你滿了困 城 的日子。
8Kaj jen Mi metos sur vin ŝnurojn, ke vi ne povu turni vin de unu flanko sur la alian, ĝis vi finos la tagojn de via sieĝado.
9「你要取小麥、大麥、豆子、紅豆、小米、粗麥,裝在一個器皿中,用以為自己做餅;要 按 你側臥的三百九十日吃這餅。
9Kaj prenu al vi tritikon kaj hordeon, fabojn kaj lentojn, milion kaj spelton, kaj ŝutu tion en unu vazon, kaj faru al vi el tio panon laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi kuŝos sur via flanko: dum tricent naŭdek tagoj manĝu ĝin.
10你所吃的要按分兩吃,每日二十舍客勒,按時而吃。
10Kaj vian manĝaĵon, kiun vi manĝos, uzu laŭpeze, po dudek sikloj ĉiutage; de tempo al tempo manĝu ĝin.
11你喝水也要按制子, 每日喝 一欣六分之一,按時而喝。
11Kaj akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo.
12你吃這餅像吃大麥餅一樣,要用人糞在眾人眼前燒烤。」
12En formo de hordeaj platkukoj manĝu tion, kaj sur ekskrementoj de homoj baku ilin antaŭ iliaj okuloj.
13耶和華說:「 以色列 人在我所趕他們到的各國中,也必這樣吃不潔淨的食物。」
13Kaj la Eternulo diris: Tiele la Izraelidoj manĝados sian panon malpure inter la popoloj, al kiuj Mi ilin dispelos.
14我說:「哎!主耶和華啊,我素來未曾被玷污,從幼年到如今沒有吃過自死的,或被野獸撕裂的,那可憎的肉也未曾入我的口。」
14Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen mia animo ne malpuriĝis, kadavraĵon aŭ disŝiritaĵon mi ne manĝis de mia juneco ĝis nun, kaj nenia abomeninda viando eniris iam en mian buŝon.
15於是他對我說:「看哪,我給你牛糞代替人糞,你要將你的餅烤在其上。」
15Kaj Li diris al mi: Jen Mi permesas al vi uzi ekskrementojn de brutoj anstataŭ ekskrementoj de homoj, kaj sur ili pretigu vian panon.
16他又對我說:「人子啊,我必在 耶路撒冷 折斷他們的杖,就是斷絕他們的糧。他們吃餅要按分兩,憂慮而吃;喝水也要按制子,驚惶而喝;
16Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! jen Mi rompos la panan apogon en Jerusalem, kaj oni manĝos panon laŭpeze kaj en zorgoj, kaj akvon oni trinkos laŭmezure kaj kun afliktoj;
17使他們缺糧缺水,彼此驚惶,因自己的罪孽消滅。」
17ĉar mankos al ili pano kaj akvo, kaj ili kun teruro rigardos unu la alian, kaj ili konsumiĝos pro sia malpieco.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.