以西結書 23
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華的話又臨到我說:
1Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
2「人子啊,有兩個女子,是一母所生,
2Ho filo de homo! estis du virinoj, filinoj de unu patrino.
3她們在 埃及 行邪淫,在幼年時行邪淫。她們在那裏作處女的時候,有人擁抱她們的懷,撫摸她們的乳。
3Kaj ili malĉastis en Egiptujo, en sia juneco ili malĉastis; tie premiĝis ilia brusto, kaj tie palpiĝis iliaj virgaj mamoj.
4她們的名字,姊姊名叫 阿荷拉 ,妹妹名叫 阿荷利巴 。她們都歸於我,生了兒女。論到她們的名字, 阿荷拉 就是 撒馬利亞 , 阿荷利巴 就是 耶路撒冷 。
4Iliaj nomoj estas: la nomo de la pli aĝa, Ohola; kaj la nomo de ŝia fratino, Oholiba. Ili fariĝis Miaj edzinoj, kaj ili naskis filojn kaj filinojn. Ohola estas Samario, kaj Oholiba estas Jerusalem.
5「 阿荷拉 歸我之後行邪淫,貪戀所愛的人,就是她的鄰邦 亞述 人。
5Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amistojn, siajn najbarojn, la Asirianojn,
6這些人都穿藍衣,作省長、副省長,都騎着馬,是可愛的少年人。
6kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj.
7阿荷拉 就與 亞述 人中最美的男子放縱淫行,她因所戀愛之人的一切偶像,玷污自己。
7Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis.
8自從在 埃及 的時候,她就沒有離開淫亂,因為她年幼作處女的時候, 埃及 人與她行淫,撫摸她的乳,縱慾與她行淫。
8Kaj ŝi ne forlasis ankaŭ sian malĉastadon kun la Egiptoj, kiuj kuŝadis kun ŝi dum ŝia juneco, palpadis ŝiajn virgajn mamojn, kaj verŝadis sur ŝin sian malĉastaĵon.
9因此,我將她交在她所愛的人手中,就是她所戀愛的 亞述 人手中。
9Tial Mi transdonis ŝin en la manojn de ŝiaj amistoj, en la manojn de la filoj de Asirio, al kiuj ŝi havis voluptan pasion.
10他們就露了她的下體,擄掠她的兒女,用刀殺了她,使她在婦女中留下臭名,因他們向她施行審判。
10Ili malkovris ŝian nudaĵon, prenis ŝiajn filojn kaj ŝiajn filinojn, kaj ŝin mem ili mortigis per glavo. Kaj ŝi ricevis malhonoran nomon inter la virinoj, kiam pri ŝi estis farita juĝo.
11「她妹妹 阿荷利巴 雖然看見了,卻還貪戀,比她姊姊更醜;行淫亂比她姊姊更多。
11Tion vidis ŝia fratino Oholiba, kaj en siaj voluptaĵoj ŝi agis ankoraŭ pli malbone ol ŝi, kaj ŝia malĉastado estis ankoraŭ pli granda, ol la malĉastado de ŝia fratino.
12她貪戀鄰邦的 亞述 人,就是穿極華美的衣服,騎着馬的省長、副省長,都是可愛的少年人。
12Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj.
13我看見她被玷污了,她姊妹二人同行一路。
13Mi vidis, ke ŝi malpuriĝis, kaj ke ambaŭ havas la saman konduton.
14阿荷利巴 又加增淫行,因她看見人像畫在牆上,就是用丹色所畫 迦勒底 人的像,
14Sed ĉi tiu malĉastis ankoraŭ pli. Kiam ŝi vidis pentritajn virojn sur la muro, bildojn de Ĥaldeoj, kolore pentritajn,
15腰間繫着帶子,頭上有下垂的裹頭巾,都是軍長的形狀,仿照 巴比倫 人的形像;他們的故土就是 迦勒底 。
15kun zonoj ĉirkaŭ siaj lumboj, kun longaj kapkovroj sur siaj kapoj, aspektantajn kiel herooj, prezentantajn la bildon de Babelanoj el Ĥaldeujo, ilia naskiĝlando,
16阿荷利巴 一看見就貪戀他們,打發使者往 迦勒底 去見他們。
16tiam ŝi volupte ekamis ilin, kiam ŝi vidis ilian bildon, kaj ŝi sendis al ili senditojn en Ĥaldeujon.
17巴比倫 人就來登她愛情的床,與她行淫玷污她。她被玷污,隨後心裏與他們生疏。
17Kaj la Babelanoj venis al ŝi, por ame kuŝi kun ŝi, kaj ili malpurigis ŝin per sia malĉastaĵo, kaj ŝi malpuriĝis per ili; kaj poste ŝia animo trosatiĝis de ili.
18這樣,她顯露淫行,又顯露下體;我心就與她生疏,像先前與她姊姊生疏一樣。
18Kaj kiam ŝia malĉastado kaj ŝia hontindeco fariĝis tro malkaŝa, tiam Mia animo tediĝis de ŝi, kiel Mia animo tediĝis de ŝia fratino.
19她還加增她的淫行,追念她幼年在 埃及 地行邪淫的日子,
19Sed ŝi malĉastadis ĉiam pli, rememorante la tagojn de sia juneco, kiam ŝi malĉastadis en la lando Egipta.
20貪戀情人身壯精足,如驢如馬。
20Kaj ŝi volupte ekamis pli ol iliaj kromvirinoj ilin, kies karno estas kiel karno de azenoj kaj kies elfluo estas kiel elfluo de ĉevaloj.
21這樣,你就想起你幼年的淫行。那時, 埃及 人擁抱你的懷,撫摸你的乳。」
21Kaj vi ripetis la malĉastadon de via juneco, kiam la Egiptoj palpadis vian bruston pro viaj junaj mamoj.
22阿荷利巴 啊,主耶和華如此說:「我必激動你先愛而後生疏的人來攻擊你。我必使他們來,在你四圍攻擊你。
22Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe:
23所來的就是 巴比倫 人、 迦勒底 的眾人、 比割 人、 書亞 人、 哥亞 人,同着他們的還有 亞述 眾人,乃是作省長、副省長、作軍長有名聲的,都騎着馬,是可愛的少年人。
23la Babelanojn, kaj ĉiujn Ĥaldeojn el Pekod, el Ŝoa, kaj el Koa, kune kun ĉiuj filoj de Asirio, la ĉarmajn junulojn, la estrojn kaj urboregantojn, la potenculojn kaj eminentulojn, ĉiujn lertajn rajdistojn.
24他們必帶兵器、戰車、輜重車,率領大眾來攻擊你。他們要拿大小盾牌,頂盔擺陣,在你四圍攻擊你。我要將審判的事交給他們,他們必按着自己的條例審判你。
24Kaj ili venos kontraŭ vin kun hakiloj, sur ĉevaloj kaj sur ĉaroj, kaj kun granda amaso da popolo; ili ĉirkaŭos vin de ĉiuj flankoj en kirasoj, kun ŝildoj kaj kaskoj; kaj Mi transdonos vin al ilia juĝo, kaj ili juĝos vin laŭ sia maniero.
25我必以忌恨攻擊你;他們必以忿怒辦你。他們必割去你的鼻子和耳朵;你遺留的人必倒在刀下。他們必擄去你的兒女;你所遺留的必被火焚燒。
25Kaj Mi direktos kontraŭ vin Mian indignon, kaj ili agos kun vi kolere, ili detranĉos vian nazon kaj viajn orelojn, kaj via restaĵo falos de glavo; ili forprenos viajn filojn kaj viajn filinojn, kaj via restaĵo estos ekstermita per fajro.
26他們必剝去你的衣服,奪取你華美的寶器。
26Ili deprenos de vi viajn vestojn kaj forprenos viajn ornamaĵojn.
27這樣,我必使你的淫行和你從 埃及 地 染 來的淫亂止息了,使你不再仰望 亞述 ,也不再追念 埃及 。
27Kaj Mi faros finon al via malĉastado kaj al viaj malvirtoj el la lando Egipta, kaj vi ne plu levos al ili viajn okulojn, kaj Egiptujon vi ne plu rememoros.
28主耶和華如此說:我必將你交在你所恨惡的人手中,就是你心與他生疏的人手中。
28Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis.
29他們必以恨惡辦你,奪取你一切勞碌得來的,留下你赤身露體。你淫亂的下體,連你的淫行,帶你的淫亂,都被顯露。
29Kaj ili agos kun vi malame, kaj forprenos ĉion, kion vi laborakiris, kaj ili lasos vin nuda kaj senkovra; kaj malkaŝiĝos la nudeco de via malĉastado, kaj viaj malvirtoj kaj viaj malĉastaĵoj.
30人必向你行這些事;因為你隨從外邦人行邪淫,被他們的偶像玷污了。
30Tio estos farita al vi pro tio, ke vi malĉastis laŭ la ekzemplo de la nacioj kaj malpurigis vin per iliaj idoloj.
31你走了你姊姊所走的路,所以我必將她的杯交在你手中。」
31Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon.
32主耶和華如此說: 你必喝你姊姊所喝的杯; 那杯又深又廣,盛得甚多, 使你被人嗤笑譏刺。
32Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.
33你必酩酊大醉,滿有愁苦, 喝乾你姊姊 撒馬利亞 的杯, 就是令人驚駭淒涼的杯。
33Vi fariĝos plena de ebrieco kaj malĝojo, ĉar kaliko de teruro kaj ruinigo estas la kaliko de via fratino Samario.
34你必喝這杯,以致喝盡。 杯破 又齦杯片, 撕裂自己的乳; 因為這事我曾說過。 這是主耶和華說的。
34Kaj vi eltrinkos ĝin ĝisfunde, kaj vi ĉirkaŭlekos ĝiajn rompopecetojn, kaj vi disŝiros vian bruston; ĉar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
35主耶和華如此說:「因你忘記我,將我丟在背後,所以你要擔當你淫行和淫亂 的報應 。」
35Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi forgesis Min kaj forĵetis Min malantaŭ vian dorson, tial suferu nun pro viaj malvirtoj kaj pro viaj malĉastaĵoj.
36耶和華又對我說:「人子啊,你要審問 阿荷拉 與 阿荷利巴 嗎?當指出她們所行可憎的事。
36Kaj la Eternulo diris al mi: Ho filo de homo! ĉu vi volas juĝi Oholan kaj Oholiban kaj montri al ili iliajn abomenindaĵojn?
37她們行淫,手中有 殺人的 血,又與偶像行淫,並使她們為我所生的兒女經 火 燒 給偶像 。
37Ĉar ili adultis, kaj sango estas sur iliaj manoj; ili adultis kun siaj idoloj; kaj siajn infanojn, kiujn ili naskis al Mi, ili trairigis por ili tra fajro, kiel manĝaĵon por ili.
38此外,她們還有向我所行的,就是同日玷污我的聖所,干犯我的安息日。
38Ankoraŭ ĉi tion ili faris al Mi: ili malpurigis Mian sanktejon en tiu tempo, kaj malsanktigis Miajn sabatojn;
39她們殺了兒女獻與偶像,當天又入我的聖所,將聖所褻瀆了。她們在我殿中所行的乃是如此。
39kaj, buĉinte siajn infanojn por siaj idoloj, ili en la sama tago venis en Mian sanktejon, por malsanktigi ĝin; jen tiel ili agis en Mia domo.
40「況且你們二婦打發使者去請遠方人。使者到他們那裏,他們就來了。你們為他們沐浴己身,粉飾眼目,佩戴妝飾,
40Ili ankaŭ sendis, por inviti homojn el malproksime, al kiuj sendito estis sendita; kaj ili venis, tiuj, por kiuj vi vin lavis, kolerigis viajn okulojn, kaj ornamis vin per ornamaĵoj,
41坐在華美的床上,前面擺設桌案,將我的香料膏油擺在其上。
41kaj sidiĝis sur luksa lito, antaŭ kiu estis aranĝita tablo, kaj sur ĝin vi metis Mian incenson kaj Mian oleon.
42在那裏有群眾安逸歡樂的聲音,並有粗俗的人和酒徒從曠野同來,把鐲子戴在 二婦 的手上,把華冠戴在她們的頭上。
42Kaj tie estis aŭdata ĝojkriado de homamaso, kaj al la granda amaso da homoj venis ankaŭ ebriuloj el la dezerto, kaj metis braceletojn sur iliajn manojn kaj belajn kronojn sur iliajn kapojn.
43「我論這行淫衰老的婦人說:現在人還要與她行淫,她也要 與人 行淫。
43Mi diris pri la maljuniĝinta en adultado: Ŝi alkutimiĝis al la malĉastado kaj ne povas ĉesi.
44人與 阿荷拉 ,並 阿荷利巴 二淫婦苟合,好像與妓女苟合。
44Oni venadis al ŝi, kiel oni venas al malĉastistino; tiel oni venadis al Ohola kaj al Oholiba, la malĉastulinoj.
45必有義人,照審判淫婦和流人血的婦人之例,審判她們;因為她們是淫婦,手中有 殺人的 血。」
45Sed la homoj virtaj juĝos ilin laŭ la juĝo kontraŭ adultulinoj kaj laŭ la juĝo kontraŭ sangoverŝantinoj; ĉar ili estas adultulinoj, kaj sango estas sur iliaj manoj.
46主耶和華如此說:「我必使多人來攻擊她們,使她們拋來拋去,被人搶奪。
46Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Venigu kontraŭ ilin homamason, kaj oni elmetu ilin al ruinigo kaj rabado.
47這些人必用石頭打死她們,用刀劍殺害她們,又殺戮她們的兒女,用火焚燒她們的房屋。
47Kaj la amaso mortigu ilin per ŝtonoj kaj haku ilin per siaj glavoj; iliajn filojn kaj iliajn filinojn oni mortigu, kaj iliajn domojn oni forbruligu per fajro.
48這樣,我必使淫行從境內止息,好叫一切婦人都受警戒,不效法你們的淫行。
48Kaj Mi faros finon al la malĉastado en la lando, kaj tio estos averto por ĉiuj virinoj, ke ili ne agu simile al via malĉastado.
49人必照着你們的淫行報應你們;你們要擔當 拜 偶像的罪,就知道我是主耶和華。」
49Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.