以西結書
Chapter 41
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1他帶我到殿那裏量牆柱:這面厚六肘,那面厚六肘,寬窄與會幕相同。
1Kaj li venigis min en la templon; kaj li mezuris ĉe la kolonoj ses ulnojn da larĝo ĉe unu flanko kaj ses ulnojn da larĝo ĉe la alia flanko, laŭlarĝe de la tabernaklo.
2門口寬十肘。門兩旁,這邊五肘,那邊五肘。他量殿長四十肘,寬二十肘。
2La larĝo de la pordo estis dek ulnoj, kaj la flankoj de la pordo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉe unu flanko kaj kvin ulnoj ĉe la alia flanko; kaj li mezuris la longon de la templo, kvardek ulnojn, kaj la larĝon, dudek ulnojn.
3他到內殿量牆柱,各厚二肘。門口寬六肘,門兩旁各寬七肘。
3Kaj li eniris internen, kaj mezuris sur la kolono de la pordo du ulnojn kaj sur la pordo mem ses ulnojn; kaj la larĝo de la pordo estis sep ulnoj.
4他量內殿,長二十肘,寬二十肘。他對我說:「這是至聖所。」
4Kaj li mezuris en la longo de la templo dudek ulnojn kaj en la larĝo dudek ulnojn en la interna parto de la templo; kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la plejsanktejo.
5他又量殿牆,厚六肘;圍着殿有旁屋,各寬四肘。
5Kaj li mezuris la muron de la domo, kiu havis ses ulnojn da diko, kaj la larĝo de la flanka galerio ĉirkaŭe de la tuta domo estis kvar ulnoj.
6旁屋有三層,層疊而上,每層排列三十間。旁屋 的梁木 擱在殿牆坎上,免得插入殿牆。
6Kaj la flankaj galerioj, unu apud la alia, havis la longon de tridek tri futoj, kaj limiĝis per la muro, kiu estis ĉe la domo por la galerioj ĉirkaŭe, por ke ili estu kunigitaj inter si, sed ne kunigitaj kun la muro de la domo.
7這圍 殿 的旁屋越高越寬;因旁屋圍殿懸疊而上,所以越上越寬,從下一層,由中一層,到上一層。
7Kaj la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte; ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke, kaj supre la domo estis pli larĝa; kaj el la malsupra galerio oni povis iri en la supran tra la meza.
8我又見圍着殿有高月臺。旁屋的根基,高足一竿,就是六大肘。
8Kaj mi vidis ĉe la domo ĉirkaŭe altaĵon, kiu estis la fundamento por la galerioj kaj havis la larĝon de tuta stango de ses ulnoj.
9旁屋的外牆厚五肘。旁屋之外還有餘地。
9La larĝo de la muro de la galerio ekstere estis kvin ulnoj, kaj libera loko kondukis al la galerioj de la domo.
10在旁屋與對面的房屋中間有 空地 ,寬二十肘。
10Kaj la interspaco inter la oficaj ĉambroj, kiuj estis ĉiuflanke ĉirkaŭ la domo, estis dudek ulnoj.
11旁屋的門都向餘地:一門向北,一門向南。周圍的餘地寬五肘。
11Kaj estis pordoj el la galerioj al la libera loko, unu pordo turnita norden kaj unu pordo suden; la larĝo de la libera loko estis kvin ulnoj ĉirkaŭe.
12在西面空地之後有房子,寬七十肘,長九十肘,牆四圍厚五肘。
12La konstruaĵo, kiu estis turnita al la placo okcidenten, havis la larĝon de sepdek ulnoj; kaj la muro de la konstruaĵo havis la larĝon de kvin ulnoj ĉiuflanke, kaj ĝia longo estis naŭdek ulnoj.
13這樣,他量殿,長一百肘,又量空地和那房子並牆,共長一百肘。
13Kaj li mezuris la longon de la domo, cent ulnojn; kaj la placo kaj la konstruaĵo kaj ĝiaj muroj havis ankaŭ la longon de cent ulnoj.
14殿的前面和兩旁的空地,寬一百肘。
14Kaj la larĝo de la antaŭa flanko de la domo kaj la placo orienta havis ankaŭ cent ulnojn.
15他量空地後面的那房子,並兩旁的樓廊,共長一百肘。
15Kaj li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis malantaŭe, kun ĝiaj flankaj partoj ambaŭflanke, cent ulnojn; ankaŭ la internan templon kaj la portikojn de la korto.
16內殿、院廊、門檻、嚴緊的窗櫺,並對着門檻的三層樓廊,從地到窗櫺(窗櫺都有蔽子),
16La sojloj kaj la kovritaj fenestroj kaj la galerioj ĉirkaŭe en siaj tri etaĝoj kontraŭ ĉiu sojlo estis tabulkovritaj per ligno ĉiuflanke, ankaŭ la tero ĝis la fenestroj; kaj la fenestroj estis kovritaj.
17直到門以上,就是到內殿和外殿內外四圍牆壁,都按尺寸用木板遮蔽。
17De la supra parto de la pordo ĝis la internaj kaj eksteraj partoj de la domo laŭ la tuta muro ĉirkaŭe, interne kaj ekstere ĉio estis laŭmezura.
18牆上雕刻基路伯和棕樹。每二基路伯中間有一棵棕樹,每基路伯有二臉。
18Kaj estis faritaj keruboj kaj palmornamoj; inter unu kerubo kaj la alia estis palmornamo, kaj ĉiu kerubo havis du vizaĝojn.
19這邊有人臉向着棕樹,那邊有獅子臉向着棕樹,殿內周圍都是如此。
19Kaj homa vizaĝo estis turnita al la palmornamo de unu flanko, kaj al la palmornamo de la dua flanko estis turnita vizaĝo leonida; tiel estis farite en la tuta domo ĉirkaŭe.
20從地至門以上,都有基路伯和棕樹。殿牆就是這樣。
20De la tero ĝis la supro de la pordo estis skulptitaj la keruboj kaj la palmornamoj, ankaŭ sur la muro de la templo.
21殿的門柱是方的。至聖所的前面,形狀和 殿 的形狀一樣。
21La templo havis kvarangulajn fostojn, kaj la tuta aspekto de la sanktejo estis simetria.
22壇是木頭做的,高三肘,長二肘。壇角和壇面,並四旁,都是木頭做的。他對我說:「這是耶和華面前的桌子。」
22La ligna altaro havis la alton de tri ulnoj kaj la longon de du ulnoj; ĝiaj anguloj kaj ĉiuj ĝiaj flankoj estis el ligno. Kaj li diris al mi: Ĉi tio estas la tablo, kiu staras antaŭ la Eternulo.
23殿和至聖所的門各有兩扇。
23Kaj du pordoj estis en la templo kaj en la sanktejo.
24每扇分兩扇,這兩扇是摺疊的。這邊門分兩扇,那邊門也分兩扇。
24Ĉiu pordo havis du fermoplatojn, kiuj ambaŭ estis moveblaj; du fermoplatojn havis unu pordo, kaj du fermoplatojn havis la dua.
25殿的門扇上雕刻基路伯和棕樹,與刻在牆上的一般。在外頭廊前有木檻。
25Kaj sur ili, sur la pordoj de la templo, troviĝis keruboj kaj palmornamoj similaj al tiuj, kiuj estis sur la muroj; kaj antaŭ la portiko ekstere estis ligna podio.
26廊這邊那邊都有嚴緊的窗櫺和棕樹;殿的旁屋和檻就是這樣。
26Kaj kovritaj fenestroj kaj palmornamoj estis ĉe ambaŭ flankoj de la portiko kaj flankpartoj de la domo kaj podioj.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.