以西結書
Chapter 3
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1他對我說:「人子啊,要吃你所得的,要吃這書卷,好去對 以色列 家講說。」
1Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, manĝu tion, kion vi trovas, manĝu ĉi tiun skribrulaĵon, kaj iru kaj parolu al la domo de Izrael.
2於是我開口,他就使我吃這書卷,
2Kaj mi malfermis mian buŝon, kaj Li manĝigis al mi tiun skribrulaĵon.
3又對我說:「人子啊,要吃我所賜給你的這書卷,充滿你的肚腹。」我就吃了,口中覺得其甜如蜜。
3Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, en vian ventron manĝu, kaj vian internaĵon plenigu per ĉi tiu skribrulaĵo, kiun Mi donas al vi. Kaj mi manĝis, kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa, kiel mielo.
4他對我說:「人子啊,你往 以色列 家那裏去,將我的話對他們講說。
4Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, iru al la domo de Izrael, kaj parolu al ili per Miaj vortoj.
5你奉差遣不是往那說話深奧、言語難懂的民那裏去,乃是往 以色列 家去;
5Ĉar ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado vi estas sendata, sed al la domo de Izrael;
6不是往那說話深奧、言語難懂的多國去,他們的話語是你不懂得的。我若差你往他們那裏去,他們必聽從你。
6ne al multaj popoloj kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado, kies vortojn vi ne komprenas; cetere, se eĉ al ili Mi sendus vin, eĉ ili aŭskultus vin.
7以色列 家卻不肯聽從你,因為他們不肯聽從我;原來 以色列 全家是額堅心硬的人。
7Sed la domo de Izrael ne volos aŭskulti vin, ĉar ili ne volas aŭskulti Min; ĉar la tuta domo de Izrael havas malmolan frunton kaj obstinan koron.
8看哪,我使你的臉硬過他們的臉,使你的額硬過他們的額。
8Jen Mi faris vian vizaĝon forta kontraŭ iliaj vizaĝoj kaj vian frunton forta kontraŭ iliaj fruntoj.
9我使你的額像金鋼鑽,比火石更硬。他們雖是悖逆之家,你不要怕他們,也不要因他們的臉色驚惶。」
9Mi faris vian frunton kiel diamanto pli forta ol siliko; ne timu ilin, kaj ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar ili estas domo malobeema.
10他又對我說:「人子啊,我對你所說的一切話,要心裏領會,耳中聽聞。
10Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo, ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi parolos al vi, prenu en vian koron kaj aŭskultu per viaj oreloj.
11你往你本國被擄的子民那裏去,他們或聽,或不聽,你要對他們講說,告訴他們這是主耶和華說的。」
11Kaj iru al la elpelitoj, al la filoj de via popolo, kaj parolu al ili, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo — tute egale, ĉu ili aŭskultos aŭ ne aŭskultos.
12那時,靈將我舉起,我就聽見在我身後有震動轟轟的聲音, 說 :「從耶和華的所在顯出來的榮耀是該稱頌的!」
12Kaj levis min la spirito, kaj mi ekaŭdis malantaŭ mi grandan bruon: Benita estu la majesto de la Eternulo sur sia loko!
13我又 聽見 那活物翅膀相碰,與活物旁邊輪子旋轉震動轟轟的響聲。
13Kaj aŭdiĝis bruo de la flugiloj de la kreitaĵoj, kiuj kunfrapiĝadis unuj kun la aliaj, kaj bruo de la radoj apud ili, kaj bruo de granda tertremo.
14於是靈將我舉起,帶我而去。我心中甚苦,靈性忿激,並且耶和華的靈在我身上大有能力。
14Kaj la spirito levis min kaj forportis min; kaj mi iris kun afliktita kaj maltrankvila koro; kaj la mano de la Eternulo tenis min forte.
15我就來到 提勒‧亞畢 ,住在 迦巴魯河 邊被擄的人那裏,到他們所住的地方,在他們中間憂憂悶悶地坐了七日。
15Kaj mi venis en Tel-Abibon, al la elpelitoj, kiuj loĝis ĉe la rivero Kebar; kaj mi haltis tie, kie ili loĝis, kaj mi restis tie inter ili sep tagojn malĝoje.
16過了七日,耶和華的話臨到我說:
16Post paso de la sep tagoj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
17「人子啊,我立你作 以色列 家守望的人,所以你要聽我口中的話,替我警戒他們。
17Ho filo de homo! Mi starigis vin kiel observiston super la domo de Izrael; kaj kiam vi aŭdos vorton el Mia buŝo, tiam instruu ilin de Mi.
18我何時指着惡人說:他必要死;你若不警戒他,也不勸戒他,使他離開惡行,拯救他的性命,這惡人必死在罪孽之中;我卻要向你討他喪命的罪。
18Kiam Mi diros al la malpiulo: Vi devas morti, kaj vi ne admonos lin, kaj vi ne parolos, por averti malpiulon kontraŭ lia malbona vojo, por konservi al li la vivon — tiam li, malpiulo, mortos pro sia malpieco, sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
19倘若你警戒惡人,他仍不轉離罪惡,也不離開惡行,他必死在罪孽之中,你卻救自己脫離了罪。
19Sed se vi avertis malpiulon, kaj li ne returnis sin de sia malpieco kaj de sia malbona vojo, tiam li mortos pro sia malpieco, kaj vi estos savinta vian animon.
20再者,義人何時離義而犯罪,我將絆腳石放在他面前,他就必死;因你沒有警戒他,他必死在罪中,他素來所行的義不被記念;我卻要向你討他喪命的罪。
20Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj agos malbone, tiam Mi metos antaŭ lin falpuŝilon, kaj li mortos; ĉar vi lin ne avertis, li mortos pro sia peko, kaj ne estos rememorataj la bonaj agoj, kiujn li faris; sed lian sangon Mi repostulos el via mano.
21倘若你警戒義人,使他不犯罪,他就不犯罪;他因受警戒就必存活,你也救自己脫離了罪。」
21Sed se vi avertos virtulon, ke la virtulo ne peku, kaj li ne pekos, tiam li restos vivanta pro tio, ke li akceptis averton, kaj vi estos savinta vian animon.
22耶和華的靈在那裏降在我身上。他對我說:「你起來往平原去,我要在那裏和你說話。」
22Kaj venis sur min tie la mano de la Eternulo, kaj Li diris al mi: Leviĝu, kaj iru en la valon, kaj tie Mi parolos al vi.
23於是我起來往平原去,不料,耶和華的榮耀正如我在 迦巴魯河 邊所見的一樣,停在那裏,我就俯伏於地。
23Kaj mi leviĝis, kaj eliris en la valon; kaj jen tie staras la majesto de la Eternulo, simile al la majesto, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.
24靈就進入我裏面,使我站起來。耶和華對我說:「你進房屋去,將門關上。
24Kaj eniris en min la spirito kaj starigis min sur miaj piedoj. Kaj Li ekparolis al mi, kaj diris al mi: Iru, enŝlosu vin en via domo.
25人子啊,人必用繩索捆綁你,你就不能出去在他們中間來往。
25Kaj vidu, ho filo de homo, oni metos sur vin ŝnurojn kaj ligos vin per ili, kaj vi ne povos eliri inter ilin;
26我必使你的舌頭貼住上膛,以致你啞口,不能作責備他們的人;他們原是悖逆之家。
26kaj vian langon Mi algluos al via palato, kaj vi mutiĝos kaj ne estos admonanto por ili; ĉar ili estas domo malobeema.
27但我對你說話的時候,必使你開口,你就要對他們說:『主耶和華如此說。』聽的可以聽,不聽的任他不聽,因為他們是悖逆之家。」
27Sed kiam Mi ekparolos al vi, Mi malfermos vian buŝon, kaj vi diros al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kiu volas aŭskulti, tiu aŭskultu, kaj kiu ne volas, tiu rifuzu; ĉar ili estas domo malobeema.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.