撒母耳記上 31
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1非利士 人與 以色列 人爭戰。 以色列 人在 非利士 人面前逃跑,在 基利波 有被殺仆倒的。
1Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa.
2非利士 人緊追 掃羅 和他兒子們,就殺了 掃羅 的兒子 約拿單 、 亞比拿達 、 麥基舒亞 。
2Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn, kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul.
3勢派甚大, 掃羅 被弓箭手追上,射傷甚重,
3La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis forte vundita de la arkpafistoj.
4就吩咐拿他兵器的人說:「你拔出刀來,將我刺死,免得那些未受割禮的人來刺我,凌辱我。」但拿兵器的人甚懼怕,不肯刺他; 掃羅 就自己伏在刀上死了。
4Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj, por trapiki min kaj mokmalhonori min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin.
5拿兵器的人見 掃羅 已死,也伏在刀上死了。
5Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur sian glavon kaj mortis kune kun li.
6這樣, 掃羅 和他三個兒子,與拿他兵器的人,以及跟隨他的人,都一同死亡。
6Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj kaj lia armilportisto kaj ĉiuj liaj viroj en tiu tago kune kun li.
7住平原那邊並 約旦河 西的 以色列 人,見 以色列 軍兵逃跑, 掃羅 和他兒子都死了,也就棄城逃跑。 非利士 人便來住在其中。
7Kiam la Izraelidoj, kiuj estis transe de la valo kaj transe de Jordan, vidis, ke la Izraelidoj forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, ili forlasis la urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj ekloĝis en ili.
8次日, 非利士 人來剝那被殺之人的衣服,看見 掃羅 和他三個兒子仆倒在 基利波山 ,
8En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn; kaj ili trovis Saulon kaj liajn tri filojn falintajn sur la monto Gilboa.
9就割下他的首級,剝了他的軍裝,打發人到 非利士 地的四境,報信與他們廟裏的偶像和眾民;
9Tiam ili dehakis lian kapon kaj deprenis liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci en la domo de iliaj idoloj kaj al la popolo.
10又將 掃羅 的軍裝放在 亞斯她錄 廟裏,將他的屍身釘在 伯‧珊 的城牆上。
10Kaj ili metis liajn armilojn en la templon de Aŝtar, kaj lian korpon ili pendigis sur la muro de Bet-Ŝan.
11基列‧雅比 的居民聽見 非利士 人向 掃羅 所行的事,
11Kiam la loĝantoj de Jabeŝ en Gilead aŭdis pri tio, kion faris la Filiŝtoj al Saul,
12他們中間所有的勇士就起身,走了一夜,將 掃羅 和他兒子的屍身從 伯‧珊 城牆上取下來,送到 雅比 那裏,用火燒了;
12tiam ĉiuj kuraĝuloj leviĝis kaj iris tutan nokton kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj de la muro de Bet-Ŝan, kaj venis en Jabeŝon kaj forbruligis ilin tie.
13將他們骸骨葬在 雅比 的垂絲柳樹下,就禁食七日。
13Kaj ili prenis iliajn ostojn kaj enterigis sub la tamarisko en Jabeŝ, kaj ili fastis dum sep tagoj.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.