撒母耳記上
Chapter 12
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1撒母耳 對 以色列 眾人說:「你們向我所求的,我已應允了,為你們立了一個王;
1Tiam Samuel diris al ĉiuj Izraelidoj: Jen mi obeis vian voĉon pri ĉio, kion vi diris al mi, kaj mi starigis por vi reĝon.
2現在有這王在你們前面行。我已年老髮白,我的兒子都在你們這裏。我從幼年直到今日都在你們前面行。
2Kaj nun jen la reĝo iras antaŭ vi, kaj mi maljuniĝis kaj griziĝis, kaj miaj filoj estas ĉi tie inter vi; mi iradis antaŭ vi de mia juneco ĝis la nuna tago.
3我在這裏,你們要在耶和華和他的受膏者面前給我作見證。我奪過誰的牛,搶過誰的驢,欺負過誰,虐待過誰,從誰手裏受過賄賂因而眼瞎呢?若有,我必償還。」
3Jen mi estas; parolu pri mi antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia sanktoleito: kies bovon mi prenis? kaj kies azenon mi prenis? kaj kontraŭ kiu mi agis maljuste? kaj kiun mi premis? kaj el kies mano mi prenis subaĉeton, por ke mi kovru miajn okulojn koncerne lin? kaj mi repagos al vi.
4眾人說:「你未曾欺負我們,虐待我們,也未曾從誰手裏受過甚麼。」
4Sed ili diris: Vi faris al ni nenian perfortaĵon nek maljustaĵon, kaj vi nenion prenis el ies mano.
5撒母耳 對他們說:「你們在我手裏沒有找着甚麼,有耶和華和他的受膏者今日為證。」他們說:「願他為證。」
5Kaj li diris al ili: La Eternulo estas atestanto antaŭ vi, kaj Lia sanktoleito estas atestanto hodiaŭ, ke vi nenion trovis en mia mano. Kaj ili diris: Atestanto.
6撒母耳 對百姓說:「從前立 摩西 、 亞倫 ,又領你們列祖出 埃及 地的是耶和華。
6Tiam Samuel diris al la popolo: La Eternulo, kiu starigis Moseon kaj Aaronon, kaj kiu elkondukis viajn patrojn el la lando Egipta.
7現在你們要站住,等我在耶和華面前對你們講論耶和華向你們和你們列祖所行一切公義的事。
7Nun stariĝu, kaj mi faru juĝan analizon koncerne vin antaŭ la Eternulo pri ĉiuj bonfaroj de la Eternulo, kiujn Li faris al vi kaj al viaj patroj.
8從前 雅各 到了 埃及 ,後來你們列祖呼求耶和華,耶和華就差遣 摩西 、 亞倫 領你們列祖出 埃及 ,使他們在這地方居住。
8Kiam Jakob venis en Egiptujon kaj viaj patroj ekkriis al la Eternulo, tiam la Eternulo sendis Moseon kaj Aaronon, kaj ili elkondukis viajn patrojn el Egiptujo kaj ekloĝigis ilin sur ĉi tiu loko.
9他們卻忘記耶和華-他們的上帝,他就把他們付與 夏瑣 將軍 西西拉 的手裏,和 非利士 人並 摩押 王的手裏。於是這些人常來攻擊他們。
9Sed ili forgesis la Eternulon, sian Dion, kaj Li transdonis ilin en la manojn de Sisera, militestro de Ĥacor, kaj en la manojn de la Filiŝtoj kaj en la manojn de la reĝo de Moab, kiuj militis kontraŭ ili.
10他們就呼求耶和華說:『我們離棄耶和華,事奉 巴力 和 亞斯她錄 ,是有罪了。現在求你救我們脫離仇敵的手,我們必事奉你。』
10Tiam ili ekkriis al la Eternulo, kaj diris: Ni pekis, ĉar ni forlasis la Eternulon kaj servis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj; nun savu nin el la manoj de niaj malamikoj, kaj ni servos al Vi.
11耶和華就差遣 耶路‧巴力 、 比但 、 耶弗他 、 撒母耳 救你們脫離四圍仇敵的手,你們才安然居住。
11Tiam la Eternulo sendis Jerubaalon kaj Bedanon kaj Jiftaĥon kaj Samuelon, kaj Li savis vin el la manoj de viaj malamikoj ĉirkaŭe, kaj vi restis eksterdanĝeraj.
12你們見 亞捫 人的王 拿轄 來攻擊你們,就對我說:『我們定要一個王治理我們。』其實耶和華-你們的上帝是你們的王。
12Sed kiam vi vidis, ke Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, venis kontraŭ vin, vi diris al mi: Ne, reĝo regu super ni; kaj la Eternulo, via Dio, estas ja via reĝo.
13現在,你們所求所選的王在這裏。看哪,耶和華已經為你們立王了。
13Nun jen estas la reĝo, kiun vi elektis, pri kiu vi petis; jen la Eternulo starigis reĝon super vi.
14你們若敬畏耶和華,事奉他,聽從他的話,不違背他的命令,你們和治理你們的王也都順從耶和華-你們的上帝就好了。
14Se vi timos la Eternulon kaj servos al Li kaj obeos Lian voĉon kaj ne ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam vi kaj ankaŭ la reĝo, kiu ekregis super vi, estos sub la defendo de la Eternulo, via Dio.
15倘若不聽從耶和華的話,違背他的命令,耶和華的手必攻擊你們,像從前攻擊你們列祖一樣。
15Sed se vi ne obeos la voĉon de la Eternulo kaj vi ribelos kontraŭ la diro de la Eternulo, tiam la mano de la Eternulo estos kontraŭ vi, kiel kontraŭ viaj patroj.
16現在你們要站住,看耶和華在你們眼前要行一件大事。
16Eĉ nun stariĝu, kaj vidu tiun grandan faron, kiun la Eternulo faros antaŭ vi.
17這不是割麥子的時候嗎?我求告耶和華,他必打雷降雨,使你們又知道又看出,你們求立王的事是在耶和華面前犯大罪了。」
17Ĉu ne estas nun rikolto de tritiko? sed mi ekvokos al la Eternulo, kaj Li donos tondrojn kaj pluvon, por ke vi sciu kaj vidu, kiel granda estas via malbono, kiun vi faris antaŭ la Eternulo, petante por vi reĝon.
18於是 撒母耳 求告耶和華,耶和華就在這日打雷降雨,眾民便甚懼怕耶和華和 撒母耳 。
18Kaj Samuel ekvokis al la Eternulo, kaj la Eternulo donis tondrojn kaj pluvon en tiu tago; kaj forte ektimis la tuta popolo la Eternulon kaj Samuelon.
19眾民對 撒母耳 說:「求你為僕人們禱告耶和華-你的上帝,免得我們死亡;因為我們求立王的事正是罪上加罪了。」
19Kaj la tuta popolo diris al Samuel: Preĝu por viaj sklavoj al la Eternulo, via Dio, por ke ni ne mortu; ĉar al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon.
20撒母耳 對百姓說:「不要懼怕!你們雖然行了這惡,卻不要偏離耶和華,只要盡心事奉他。
20Sed Samuel diris al la popolo: Ne timu; vi faris ja tiun tutan malbonon; nur ne forturniĝu de la Eternulo, kaj servu al la Eternulo per via tuta koro.
21若偏離 耶和華 去順從那不能救人的虛神是無益的。
21Kaj ne forkliniĝu al la vantaĵoj, kiuj ne helpas nek savas, ĉar ili estas vantaĵo.
22耶和華既喜悅選你們作他的子民,就必因他的大名不撇棄你們。
22La Eternulo ne forlasos Sian popolon, pro Sia granda nomo; ĉar la Eternulo bonvolis fari vin Lia popolo.
23至於我,斷不停止為你們禱告,以致得罪耶和華。我必以善道正路指教你們。
23Mi ankaŭ ne permesos al mi peki antaŭ la Eternulo, ĉesante preĝi por vi, kaj mi gvidados vin laŭ la vojo bona kaj ĝusta.
24只要你們敬畏耶和華,誠誠實實地盡心事奉他,想念他向你們所行的事何等大。
24Nur timu la Eternulon kaj servu al Li fidele per via tuta koro, ĉar vi vidas, kion grandan Li faris al vi.
25你們若仍然作惡,你們和你們的王必一同滅亡。」
25Sed se vi agos malbone, tiam ambaŭ, kiel vi, tiel ankaŭ via reĝo, pereos.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.