撒母耳記上 18
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1大衛 對 掃羅 說完了話, 約拿單 的心與 大衛 的心深相契合。 約拿單 愛 大衛 ,如同愛自己的性命。
1Kiam li finis la paroladon kun Saul, la animo de Jonatan alligiĝis al la animo de David, kaj Jonatan ekamis lin kiel sian animon.
2那日 掃羅 留住 大衛 ,不容他再回父家。
2Kaj Saul prenis lin en tiu tago, kaj ne lasis lin reiri al la domo de sia patro.
3約拿單 愛 大衛 如同愛自己的性命,就與他結盟。
3Kaj Jonatan faris kun David interligon, ĉar li ekamis lin kiel sian animon.
4約拿單 從身上脫下外袍,給了 大衛 ,又將戰衣、刀、弓、腰帶都給了他。
4Kaj Jonatan deprenis la tunikon, kiu estis sur li, kaj donis ĝin al David, ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon, sian pafarkon, kaj sian zonon.
5掃羅 無論差遣 大衛 往何處去,他都做事精明。 掃羅 就立他作戰士長,眾百姓和 掃羅 的臣僕無不喜悅。
5Kaj David iradis ĉien, kien sendis lin Saul, kaj agadis prudente; kaj Saul faris lin estro de la militistoj, kaj tio plaĉis al la tuta popolo kaj ankaŭ al la servantoj de Saul.
6大衛 打死了那 非利士 人,同眾人回來的時候,婦女們從 以色列 各城裏出來,歡歡喜喜,打鼓擊磬,歌唱跳舞,迎接 掃羅 王。
6Okazis, ke dum ilia revenado, kiam David revenis post la mortigo de la Filiŝto, eliris la virinoj el ĉiuj urboj de Izrael, kantante kaj dancante, renkonte al la reĝo Saul, kun tamburinoj, ĝojkrioj, kaj cimbaloj.
7眾婦女舞蹈唱和,說:「 掃羅 殺死千千, 大衛 殺死萬萬。」
7Kaj la ludantaj virinoj kantis unuj al la aliaj, kaj diris: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn.
8掃羅 甚發怒,不喜悅這話,就說:「將萬萬歸 大衛 ,千千歸我,只剩下王位沒有給他了。」
8Kaj tio tre kolerigis Saulon kaj ne plaĉis al li, kaj li diris: Ili donis al David dekmilojn, kaj al mi ili donis milojn; nun mankas al li ankoraŭ nur la reĝeco.
9從這日起, 掃羅 就怒視 大衛 。
9De tiu tago kaj plue Saul malamike rigardadis Davidon.
10次日,從上帝那裏來的惡魔大大降在 掃羅 身上,他就在家中胡言亂語。 大衛 照常彈琴, 掃羅 手裏拿着槍。
10En la morgaŭa tago okazis, ke la malbona spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, kaj li furiozis en sia domo, kaj David ludis per sia mano, kiel ĉiutage, kaj en la mano de Saul estis lanco.
11掃羅 把槍一掄,心裏說,我要將 大衛 刺透,釘在牆上。 大衛 躲避他兩次。
11Kaj Saul ĵetis la lancon, kaj pensis: Mi alpikos Davidon al la muro. Sed David forturnis sin de li du fojojn.
12掃羅 懼怕 大衛 ;因為耶和華離開自己,與 大衛 同在。
12Tiam Saul ektimis Davidon, ĉar la Eternulo estis kun li, kaj de Saul Li Sin forturnis.
13所以 掃羅 使 大衛 離開自己,立他為千夫長,他就領兵出入。
13Kaj Saul forigis lin de si kaj faris lin milestro, kaj li iradis kaj venadis antaŭ la popolo.
14大衛 做事無不精明,耶和華也與他同在。
14Kaj David estis prudenta en ĉiuj siaj agoj, kaj la Eternulo estis kun li.
15掃羅 見 大衛 做事精明,就甚怕他。
15Kaj Saul vidis, ke li agas tre prudente, kaj li timis lin.
16但 以色列 和 猶大 眾人都愛 大衛 ,因為他領他們出入。
16Sed la tuta Izrael kaj Jehuda amis Davidon pro tio, kiamaniere li iradis kaj venadis antaŭ ili.
17掃羅 對 大衛 說:「我將大女兒 米拉 給你為妻,只要你為我奮勇,為耶和華爭戰。」 掃羅 心裏說:「我不好親手害他,要藉 非利士 人的手害他。」
17Kaj Saul diris al David: Jen estas mia pliaĝa filino Merab, mi donos ŝin al vi kiel edzinon; nur estu al mi kuraĝa kaj konduku la militojn de la Eternulo. Ĉar Saul pensis: Mia mano lin ne tuŝu, sed li pereu de la manoj de la Filiŝtoj.
18大衛 對 掃羅 說:「我是誰,我是甚麼出身,我父家在 以色列 中是何等的家,豈敢作王的女婿呢?」
18Sed David diris al Saul: Kiu mi estas, kaj kia estas la vivo de la familio de mia patro en Izrael, ke mi fariĝu bofilo de la reĝo?
19掃羅 的女兒 米拉 到了當給 大衛 的時候, 掃羅 卻給了 米何拉 人 亞得列 為妻。
19Tamen, kiam venis la tempo, ke Merab, la filino de Saul, estu donata al David, ŝi estis fordonita kiel edzino al Adriel, la Meĥolatano.
20掃羅 的次女 米甲 愛 大衛 。有人告訴 掃羅 , 掃羅 就喜悅。
20Dume Miĥal, filino de Saul, ekamis Davidon, kaj oni diris tion al Saul, kaj la afero plaĉis al li.
21掃羅 心裏說:「我將這女兒給 大衛 ,作他的網羅,好藉 非利士 人的手害他。」所以 掃羅 對 大衛 說:「你今日可以第二次作我的女婿。」
21Kaj Saul pensis: Mi donos ŝin al li, por ke ŝi fariĝu por li falilo, kaj por ke trafu lin la manoj de la Filiŝtoj. Kaj Saul diris al David: Per la dua filino fariĝu nun mia bofilo.
22掃羅 吩咐臣僕 說 :「你們暗中對 大衛 說:『王喜悅你,王的臣僕也都喜愛你,所以你當作王的女婿。』」
22Kaj Saul ordonis al siaj servantoj: Parolu al David sekrete, kaj diru: Jen la reĝo vin favoras, kaj ĉiuj liaj servantoj vin amas; boparenciĝu do nun kun la reĝo.
23掃羅 的臣僕就照這話說給 大衛 聽。 大衛 說:「你們以為作王的女婿是一件小事嗎?我是貧窮卑微的人。」
23Kaj la servantoj de Saul diris tiujn vortojn al David; sed David diris: Ĉu vi opinias, ke estas afero facila boparenciĝi kun la reĝo? mi estas ja homo malriĉa kaj ne eminenta.
24掃羅 的臣僕回奏說, 大衛 所說的如此如此。
24Kaj la servantoj de Saul raportis al li, dirante: Tiajn vortojn diris David.
25掃羅 說:「你們要對 大衛 這樣說:『王不要甚麼聘禮,只要一百 非利士 人的陽皮,好在王的仇敵身上報仇。』」 掃羅 的意思要使 大衛 喪在 非利士 人的手裏。
25Tiam Saul diris: Tiamaniere diru al David: La reĝo ne deziras alian edziĝan donacon krom cent prepucioj de Filiŝtoj, por venĝi al la malamikoj de la reĝo. Kaj Saul esperis faligi Davidon per la manoj de la Filiŝtoj.
26掃羅 的臣僕將這話告訴 大衛 , 大衛 就歡喜作王的女婿。日期還沒有到,
26Kaj liaj servantoj diris al David tiujn vortojn, kaj al David plaĉis la afero, ke li boparenciĝos kun la reĝo. Kaj antaŭ ol venis la destinita tempo,
27大衛 和跟隨他的人起身前往,殺了二百 非利士 人,將陽皮滿數交給王,為要作王的女婿。於是 掃羅 將女兒 米甲 給 大衛 為妻。
27David leviĝis kaj iris kun siaj viroj kaj mortigis el la Filiŝtoj ducent virojn, kaj David alportis iliajn prepuciojn en plena nombro al la reĝo, por boparenciĝi kun la reĝo. Kaj Saul donis al li sian filinon Miĥal kiel edzinon.
28掃羅 見耶和華與 大衛 同在,又知道女兒 米甲 愛 大衛 ,
28Kaj Saul vidis kaj komprenis, ke la Eternulo estas kun David, kaj ke Miĥal, la filino de Saul, lin amas.
29就更怕 大衛 ,常作 大衛 的仇敵。
29Tiam Saul ankoraŭ pli ektimis Davidon, kaj Saul fariĝis malamiko de David por ĉiam.
30每逢 非利士 軍長出來 打仗 , 大衛 比 掃羅 的臣僕做事精明,因此他的名被人尊重。
30La estroj de la Filiŝtoj eliradis, kaj ĉiufoje, kiam ili eliris, David agis pli prudente ol ĉiuj servantoj de Saul, kaj lia nomo fariĝis tre glora.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.