撒母耳記上 23
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1有人告訴 大衛 說:「 非利士 人攻擊 基伊拉 ,搶奪禾場。」
1Oni raportis al David la sciigon: Jen la Filiŝtoj militas kontraŭ Keila kaj prirabas la draŝejojn.
2所以 大衛 求問耶和華說:「我去攻打那些 非利士 人可以不可以?」耶和華對 大衛 說:「你可以去攻打 非利士 人,拯救 基伊拉 。」
2Tiam David demandis la Eternulon, dirante: Ĉu mi iru kaj frapu tiujn Filiŝtojn? Kaj la Eternulo diris al David: Iru kaj frapu la Filiŝtojn, kaj savu Keilan.
3跟隨 大衛 的人對他說:「我們在 猶大 地這裏尚且懼怕,何況往 基伊拉 去攻打 非利士 人的軍旅呢?」
3Sed la viroj de David diris al li: Jen ĉi tie en Judujo ni timas; kiel do estos, kiam ni iros al Keila, al la taĉmentoj de la Filiŝtoj?
4大衛 又求問耶和華。耶和華回答說:「你起身下 基伊拉 去,我必將 非利士 人交在你手裏。」
4Tiam David denove demandis la Eternulon, kaj la Eternulo respondis al li, dirante: Leviĝu, iru al Keila, ĉar Mi transdonos la Filiŝtojn en viajn manojn.
5大衛 和跟隨他的人往 基伊拉 去,與 非利士 人打仗,大大殺敗他們,又奪獲他們的牲畜。這樣, 大衛 救了 基伊拉 的居民。
5Kaj David kun siaj viroj iris al Keila kaj batalis kontraŭ la Filiŝtoj kaj forpelis iliajn brutojn kaj frapis ilin per granda frapo; tiamaniere David savis la loĝantojn de Keila.
6亞希米勒 的兒子 亞比亞他 逃到 基伊拉 見 大衛 的時候,手裏拿着以弗得。
6Kiam Ebjatar, filo de Aĥimeleĥ, forkuris al David en Keilan, li kunportis kun si efodon.
7有人告訴 掃羅 說:「 大衛 到了 基伊拉 。」 掃羅 說:「他進了有門有閂的城,困閉在裏頭;這是上帝將他交在我手裏了。」
7Oni raportis al Saul, ke David venis en Keilan. Tiam Saul diris: Dio transdonis lin en mian manon, ĉar li estas enŝlosita, enirinte en urbon, kiu havas pordojn kaj riglilojn.
8於是 掃羅 招聚眾民,要下去攻打 基伊拉 城,圍困 大衛 和跟隨他的人。
8Kaj Saul kunvokigis la tutan popolon por milito, por iri al Keila, por sieĝi Davidon kaj liajn virojn.
9大衛 知道 掃羅 設計謀害他,就對祭司 亞比亞他 說:「將以弗得拿過來。」
9Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon.
10大衛 禱告說:「耶和華- 以色列 的上帝啊,你僕人聽真了 掃羅 要往 基伊拉 來,為我的緣故滅城。
10Kaj David diris: Ho Eternulo, Dio de Izrael, Via sklavo aŭdis, ke Saul intencas veni al Keila, por pereigi la urbon pro mi.
11基伊拉 人將我交在 掃羅 手裏不交? 掃羅 照着你僕人所聽的話下來不下來?耶和華- 以色列 的上帝啊,求你指示僕人!」耶和華說:「 掃羅 必下來。」
11Ĉu transdonos min la loĝantoj de Keila en lian manon? ĉu venos ĉi tien Saul, kiel aŭdis Via sklavo? Ho Eternulo, Dio de Izrael, diru tion al Via sklavo! Kaj la Eternulo diris: Li venos.
12大衛 又說:「 基伊拉 人將我和跟隨我的人交在 掃羅 手裏不交?」耶和華說:「必交出來。」
12Kaj David diris: Ĉu la loĝantoj de Keila transdonos min kaj miajn homojn en la manon de Saul? Kaj la Eternulo diris: Ili transdonos.
13大衛 和跟隨他的約有六百人,就起身出了 基伊拉 ,往他們所能往的地方去。有人告訴 掃羅 , 大衛 離開 基伊拉 逃走;於是 掃羅 不出來了。
13Tiam leviĝis David kun siaj viroj, ĉirkaŭ sescent homoj, kaj eliris el Keila, kaj iris, kien ili povis iri. Kaj al Saul oni raportis, ke David foriĝis el Keila, kaj tial li decidis ne eliri.
14大衛 住在曠野的山寨裏,常在 西弗 曠野的山地。 掃羅 天天尋索 大衛 ,上帝卻不將 大衛 交在他手裏。
14Sed David restis en la dezerto en nealirebla loko, kaj li restis sur la monto en la dezerto Zif. Saul ĉiam serĉis lin, sed Dio ne transdonis lin en lian manon.
15大衛 知道 掃羅 出來尋索他的命。那時,他住在 西弗 曠野的樹林裏;
15David vidis, ke Saul eliris, por serĉi lian animon; kaj David estis en la dezerto Zif, inter arbetaĵoj.
16掃羅 的兒子 約拿單 起身,往那樹林裏去見 大衛 ,使他倚靠上帝得以堅固,
16Kaj leviĝis Jonatan, filo de Saul, kaj iris al David en la arbetaĵojn, kaj kuraĝigis lin per la nomo de Dio,
17對他說:「不要懼怕!我父 掃羅 的手必不加害於你;你必作 以色列 的王,我也作你的宰相。這事我父 掃羅 知道了。」
17kaj diris al li: Ne timu, ĉar ne atingos vin la mano de mia patro Saul; kaj vi reĝos super Izrael, kaj mi estos la dua post vi, kaj eĉ mia patro Saul tion bone scias.
18於是二人在耶和華面前立約。 大衛 仍住在樹林裏, 約拿單 回家去了。
18Kaj ili ambaŭ faris interligon antaŭ la Eternulo; kaj David restis en la arbetaĵaro, kaj Jonatan iris al sia domo.
19西弗 人上到 基比亞 見 掃羅 ,說:「 大衛 不是在我們那裏的樹林裏山寨中、曠野南邊的 哈基拉山 藏着嗎?
19Dume Zifanoj venis al Saul en Gibean, kaj diris: David sin kaŝas ĉe ni en nealirebla loko, inter arbetaĵoj, sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas sude de la dezerto;
20王啊,請你隨你的心願下來,我們必親自將他交在王的手裏。」
20kaj nun laŭ la tuta deziro de via koro, ho reĝo, iru tien, kaj ni transdonos lin en la manon de la reĝo.
21掃羅 說:「願耶和華賜福與你們,因你們顧恤我。
21Kaj Saul diris: La Eternulo benu vin pro tio, ke vi kompatis min.
22請你們回去,再確實查明他的住處和行蹤,是誰看見他在那裏,因為我聽見人說他甚狡猾。
22Iru, mi petas, informiĝu ankoraŭ, kaj ekkonu kaj rigardu lian lokon, kie paŝas lia piedo, kaj kiu lin tie vidis; ĉar oni diris al mi, ke li estas tre ruza.
23所以要看準他藏匿的地方,回來據實地告訴我,我就與你們同去。他若在 猶大 的境內,我必從千門萬戶中搜出他來。」
23Kaj rigardu kaj eksciu ĉiujn kaŝejojn, kie li sin kaŝas, kaj revenu al mi kun certeco, kaj tiam mi iros kun vi. Se li troviĝas en la lando, mi serĉos lin en ĉiuj milejoj de Jehuda.
24西弗 人就起身,在 掃羅 以先往 西弗 去。 大衛 和跟隨他的人卻在 瑪雲 曠野南邊的 亞拉巴 。
24Ili leviĝis kaj iris en Zifon antaŭ Saul. Sed David kaj liaj homoj estis en la dezerto Maon, sur la ebenaĵo sude de la dezerto.
25掃羅 和跟隨他的人去尋找 大衛 ;有人告訴 大衛 ,他就下到磐石,住在 瑪雲 的曠野。 掃羅 聽見,便在 瑪雲 的曠野追趕 大衛 。
25Kiam Saul kun siaj homoj iris, por serĉi, oni sciigis Davidon, kaj li malsupreniris al la roko kaj restis en la dezerto Maon. Kaj kiam Saul aŭdis tion, li postkuris Davidon en la dezerto Maon.
26掃羅 在山這邊走, 大衛 和跟隨他的人在山那邊走。 大衛 急忙躲避 掃羅 ;因為 掃羅 和跟隨他的人,四面圍住 大衛 和跟隨他的人,要拿獲他們。
26Saul iris sur unu flanko de la monto, kaj David kun siaj homoj sur la dua flanko. David rapidis foriri de Saul, kaj Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin.
27忽有使者來報告 掃羅 說:「 非利士 人犯境搶掠,請王快快回去!」
27Sed venis sendito al Saul, kaj diris: Rapide iru, ĉar la Filiŝtoj atakis la landon.
28於是 掃羅 不追趕 大衛 ,回去攻打 非利士 人。因此那地方名叫 西拉‧哈瑪希羅結 。
28Tiam Saul ĉesis postkuri Davidon, kaj iris kontraŭ la Filiŝtojn; tial oni donis al tiu loko la nomon Roko de Disiĝo.
29大衛 從那裏上去,住在 隱‧基底 的山寨裏。
29Kaj David leviĝis de tie, kaj ekloĝis sur nealirebla loko de En-Gedi.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.