撒母耳記上
Chapter 6
Chinese Union Version, p…
vs Londona Biblio (Es…
Aa
Text size
Line width
Verse numbers
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1耶和華的 約 櫃在 非利士 人之地七個月。
1La kesto de la Eternulo estis en la lando de la Filiŝtoj dum sep monatoj.
2非利士 人將祭司和占卜的聚了來,問他們說:「我們向耶和華的 約 櫃應當怎樣行?請指示我們用何法將 約 櫃送回原處。」
2Kaj la Filiŝtoj vokis la pastrojn kaj la aŭguristojn, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Eternulo? sciigu al ni, kiamaniere ni resendu ĝin sur ĝian lokon.
3他們說:「若要將 以色列 上帝的 約 櫃送回去,不可空空地送去,必要給他獻賠罪的禮物,然後你們可得痊癒,並知道他的手為何不離開你們。」
3Kaj tiuj diris: Se vi volas resendi la keston de la Dio de Izrael, ne resendu ĝin sen donacoj, sed repagu al Li prokulpan oferon; tiam vi resaniĝos, kaj ekscios, kial ne foriĝas de vi Lia mano.
4非利士 人說:「應當用甚麼獻為賠罪的禮物呢?」他們回答說:「當照 非利士 首領的數目,用五個金痔瘡,五個金老鼠,因為在你們眾人和你們首領的身上都是一樣的災。
4Kaj ili diris: Kian prokulpan oferon ni repagu al Li? Kaj tiuj diris: Laŭ la nombro de la estroj de la Filiŝtoj kvin orajn tuberojn kaj kvin orajn musojn; ĉar la sama frapo trafis vin ĉiujn kaj viajn estrojn.
5所以當製造你們痔瘡的像和毀壞你們田地老鼠的像,並要歸榮耀給 以色列 的上帝,或者他向你們和你們的神,並你們的田地,把手放輕些。
5Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.
6你們為何硬着心像 埃及 人和法老一樣呢?上帝在 埃及 人中間行奇事, 埃及 人豈不釋放 以色列 人,他們就去了嗎?
6Kial vi obstinigus vian koron, kiel obstinigis sian koron Faraono kaj la Egiptoj? kiam Li montris sur ili Sian forton, ili ja forliberigis ilin, ke ili iru.
7現在你們應當造一輛新車,將兩隻未曾負軛有乳的母牛套在車上,使牛犢回家去,離開母牛。
7Nun faru novan ĉaron, kaj prenu du suĉigantajn bovinojn, kiuj ankoraŭ ne havis sur si jugon, kaj jungu la bovinojn al la ĉaro, kaj iliajn idojn forkonduku de ili hejmen.
8把耶和華的 約 櫃放在車上,將所獻賠罪的金物裝在匣子裏,放在櫃旁,將櫃送去。
8Kaj prenu la keston de la Eternulo, kaj metu ĝin sur la ĉaron; kaj la orajn objektojn, kiujn vi donos al Li kiel prokulpan oferon, metu en kesteton apud ĝin, kaj forsendu ĝin, ke ĝi iru.
9你們要看看:車若直行 以色列 的境界到 伯‧示麥 去,這大災就是耶和華降在我們身上的;若不然,便可以知道不是他的手擊打我們,是我們偶然遇見的。」
9Kaj rigardu: se ĝi iros laŭ la vojo al sia regiono, al Bet-Ŝemeŝ, tiam Li faris al ni tiun grandan malbonon; se ne, tiam ni scios, ke ne Lia mano frapis nin, sed ke tio trafis nin blindokaze.
10非利士 人就這樣行:將兩隻有乳的母牛套在車上,將牛犢關在家裏,
10Kaj la homoj faris tiel, kaj ili prenis du suĉigantajn bovinojn kaj aljungis ilin al ĉaro, kaj iliajn idojn ili enŝlosis hejme;
11把耶和華的 約 櫃和裝金老鼠並金痔瘡像的匣子都放在車上。
11kaj ili metis la keston de la Eternulo sur la ĉaron, kaj ankaŭ la kesteton kun la oraj musoj kaj kun la bildoj de siaj tuberoj.
12牛直行大道,往 伯‧示麥 去,一面走一面叫,不偏左右。 非利士 的首領跟在後面,直到 伯‧示麥 的境界。
12Kaj la bovinoj direktis sian iradon al la vojo, kiu kondukas al Bet-Ŝemeŝ; ili iris nur sur unu vojeto, iris kaj blekis, sed ne forflankiĝis dekstren nek maldekstren; kaj la estroj de la Filiŝtoj iris post ili ĝis la limo de Bet-Ŝemeŝ.
13伯‧示麥 人正在平原收割麥子,舉目看見 約 櫃,就歡喜了。
13Kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ estis rikoltantaj tritikon en la valo; kiam ili levis la okulojn kaj ekvidis la keston, ili ekĝojis pro tio, kion ili vidis.
14車到了 伯‧示麥 人 約書亞 的田間,就站住了。在那裏有一塊大磐石,他們把車劈了,將兩隻母牛獻給耶和華為燔祭。
14La ĉaro venis sur la kampon de Josuo, Bet-Ŝemeŝano, kaj haltis tie; tie estis granda ŝtono. Kaj oni dishakis la lignon de la ĉaro, kaj la bovinojn oni oferis brulofere al la Eternulo.
15利未 人將耶和華的 約 櫃和裝金物的匣子拿下來,放在大磐石上。當日 伯‧示麥 人將燔祭和 平安 祭獻給耶和華。
15La Levidoj malsuprenprenis la keston de la Eternulo, kaj la kesteton, kiu estis apud ĝi kaj enhavis la orajn objektojn, kaj ili metis tion sur la grandan ŝtonon; kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ faris bruloferojn kaj buĉis buĉoferojn al la Eternulo en tiu tago.
16非利士 人的五個首領看見,當日就回 以革倫 去了。
16Kaj la kvin estroj de la Filiŝtoj vidis, kaj reiris en Ekronon en la sama tago.
17非利士 人獻給耶和華作賠罪的金痔瘡像,就是這些:一個是為 亞實突 ,一個是為 迦薩 ,一個是為 亞實基倫 ,一個是為 迦特 ,一個是為 以革倫 。
17Kaj jen estas la oraj tuberoj, kiujn la Filiŝtoj donis kiel prokulpan oferon al la Eternulo: unu pro Aŝdod, unu pro Gaza, unu pro Aŝkelon, unu pro Gat, unu pro Ekron.
18金老鼠的數目是照 非利士 五個首領的城邑,就是堅固的城邑和鄉村,以及大磐石。這磐石是放耶和華 約 櫃的,到今日還在 伯‧示麥 人 約書亞 的田間。
18La oraj musoj, laŭ la nombro de ĉiuj urboj Filiŝtaj en la kvin provincoj, kiel de la urboj fortikigitaj, tiel ankaŭ de la neŝirmitaj vilaĝoj, kaj ankaŭ la granda ŝtono, sur kiun oni metis la keston de la Eternulo, estas kaŝitaj ĝis nun sur la kampo de Josuo, la Bet-Ŝemeŝano.
19耶和華因 伯‧示麥 人擅觀他的 約 櫃,就擊殺了他們七十人;那時有五萬人在那裏。百姓因耶和華大大擊殺他們,就哀哭了。
19Kaj Li frapis la loĝantojn de Bet-Ŝemeŝ pro tio, ke ili enrigardis en la keston de la Eternulo; Li mortigis el la popolo [kvindek mil] - sepdek homojn; kaj ekfunebris la popolo pro tio, ke la Eternulo frapis la popolon per granda frapo.
20伯‧示麥 人說:「誰能在耶和華這聖潔的上帝面前侍立呢?這 約 櫃可以從我們這裏送到誰那裏去呢?」
20Kaj la loĝantoj de Bet-Ŝemeŝ diris: Kiu povas stari antaŭ la Eternulo, tiu sankta Dio? kaj al kiu Li iros de ni?
21於是打發人去見 基列‧耶琳 的居民,說:「 非利士 人將耶和華的 約 櫃送回來了,你們下來將 約 櫃接到你們那裏去吧!」
21Kaj ili sendis senditojn al la loĝantoj de Kirjat-Jearim, por diri: La Filiŝtoj redonis la keston de la Eternulo; venu, prenu ĝin al vi.

Tip: use the ← and → keys to turn chapters.