撒母耳記上 29
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1非利士 人將他們的軍旅聚到 亞弗 ; 以色列 人在 耶斯列 的泉旁安營。
1Dume la Filiŝtoj kolektis sian tutan militistaron en Afek; kaj la Izraelidoj staris tendare apud la fonto, kiu estas en Jizreel.
2非利士 人的首領各率軍隊,或百或千,挨次前進; 大衛 和跟隨他的人同着 亞吉 跟在後邊。
2La estroj de la Filiŝtoj preterpasis kun siaj centoj kaj miloj, kaj David kun siaj viroj preterpasis en la fina parto kun Aĥiŝ.
3非利士 人的首領說:「這些 希伯來 人 在這裏 做甚麼呢?」 亞吉 對他們說:「這不是 以色列 王 掃羅 的臣子 大衛 嗎?他在我這裏有些年日了。自從他投降我直到今日,我未曾見他有過錯。」
3Kaj la estroj de la Filiŝtoj diris: Por kio estas ĉi tiuj Hebreoj? Sed Aĥiŝ respondis al la estroj de la Filiŝtoj: Tio estas ja David, servanto de Saul, reĝo de Izrael; li estis kun mi kelkan tempon aŭ eĉ jarojn, kaj mi trovis en li nenion de post la tago de la defalo ĝis nun.
4非利士 人的首領向 亞吉 發怒,對他說:「你要叫這人回你所安置他的地方,不可叫他同我們出戰,恐怕他在陣上反為我們的敵人。他用甚麼與他主人復和呢?豈不是用我們這些人的首級嗎?
4Sed ekkoleris kontraŭ li la estroj de la Filiŝtoj, kaj la estroj de la Filiŝtoj diris al li: Reirigu tiun viron, kaj li revenu sur sian lokon, kiun vi destinis por li, sed li ne iru kun ni en la batalon kaj ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo; ĉar per kio ĉi tiu povus favorigi al si sian sinjoron, se ne per la kapoj de niaj viroj?
5從前 以色列 的婦女跳舞唱和說:『 掃羅 殺死千千, 大衛 殺死萬萬』,所說的不是這個 大衛 嗎?」
5Ĉu tio ne estas ja tiu David, pri kiu oni kantis en la dancrondoj jene: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn?
6亞吉 叫 大衛 來,對他說:「我指着永生的耶和華起誓,你是正直人。你隨我在軍中出入,我看你甚好。自從你投奔我到如今,我未曾見你有甚麼過失;只是眾首領不喜悅你。
6Tiam Aĥiŝ alvokis Davidon, kaj diris al li: Kiel vivas la Eternulo, vi estas honesta, kaj plaĉas al mi via agado kun mi en la tendaro; mi ne trovis en vi malbonon de post la tago de via veno al mi ĝis hodiaŭ; sed al la estroj vi ne plaĉas.
7現在你可以平平安安地回去,免得 非利士 人的首領不歡喜你。」
7Reiru do nun kaj iru en paco, por ke vi ne faru ion ne plaĉan al la estroj de la Filiŝtoj.
8大衛 對 亞吉 說:「我做了甚麼呢?自從僕人到你面前,直到今日,你查出我有甚麼過錯,使我不去攻擊主-我王的仇敵呢?」
8Sed David diris al Aĥiŝ: Kion mi faris, kaj kion vi trovis en via sklavo de post la tago, kiam mi stariĝis antaŭ vi, ĝis nun, ke mi ne iru kaj ne batalu kontraŭ la malamikoj de mia sinjoro la reĝo?
9亞吉 說:「我知道你在我眼前是好人,如同上帝的使者一般;只是 非利士 人的首領說:『這人不可同我們出戰。』
9Kaj Aĥiŝ respondis kaj diris al David: Mi scias, ke vi estas bona antaŭ miaj okuloj, kiel anĝelo de Dio; sed la estroj de la Filiŝtoj diras: Li ne iru kun ni en la batalon.
10故此你和跟隨你的人,就是你本主的僕人,要明日早晨起來,等到天亮回去吧!」
10Leviĝu do frue matene kun la servantoj de via sinjoro, kiuj venis kun vi; leviĝu frue matene kaj, kiam vi havos lumon, foriru.
11於是 大衛 和跟隨他的人早晨起來,回往 非利士 地去。 非利士 人也上 耶斯列 去了。
11Kaj David, li mem kaj liaj viroj, leviĝis frue, por iri matene, por reveni en la landon de la Filiŝtoj; kaj la Filiŝtoj direktis sin al Jizreel.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.