撒母耳記上 25
Chinese Union Version, punctuated (Traditional)
Londona Biblio (Esperanto, 1910)
1撒母耳 死了, 以色列 眾人聚集,為他哀哭,將他葬在 拉瑪 -他自己的墳墓裏。 大衛 起身,下到 巴蘭 的曠野。
1Samuel mortis; kaj kolektiĝis ĉiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David leviĝis, kaj foriris en la dezerton Paran.
2在 瑪雲 有一個人,他的產業在 迦密 ,是一個大富戶,有三千綿羊,一千山羊;他正在 迦密 剪羊毛。
2Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil ŝafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn ŝafojn en Karmel.
3那人名叫 拿八 ,是 迦勒 族的人;他的妻名叫 亞比該 ,是聰明俊美的婦人。 拿八 為人剛愎凶惡。
3La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.
4大衛 在曠野聽見說 拿八 剪羊毛,
4Kiam David aŭdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn ŝafojn,
5大衛 就打發十個僕人,吩咐他們說:「你們上 迦密 去見 拿八 ,提我的名問他安。
5tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj: Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,
6要對那富戶如此說:『願你平安,願你家平安,願你一切所有的都平安。
6kaj diru: Feliĉon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al ĉio, kio apartenas al vi.
7現在我聽說有人為你剪羊毛,你的牧人在 迦密 的時候和我們在一處,我們沒有欺負他們,他們也未曾失落甚麼。
7Mi aŭdis, ke oni tondas al vi la ŝafojn. Nu, viaj paŝtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdiĝis ĉe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.
8可以問你的僕人,他們必告訴你。所以願我的僕人在你眼前蒙恩,因為是在好日子來的。求你隨手取點賜與僕人和你兒子 大衛 。』」
8Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.
9大衛 的僕人到了,將這話提 大衛 的名都告訴了 拿八 ,就住了口。
9Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal ĉiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.
10拿八 回答 大衛 的僕人說:「 大衛 是誰? 耶西 的兒子是誰?近來悖逆主人奔逃的僕人甚多,
10Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante: Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jiŝaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj foriĝis de siaj sinjoroj.
11我豈可將飲食和為我剪羊毛人所宰的肉給我不知道從哪裏來的人呢?」
11Ĉu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?
12大衛 的僕人就轉身從原路回去,照這話告訴 大衛 。
12Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li ĉiujn tiujn vortojn.
13大衛 向跟隨他的人說:「你們各人都要帶上刀!」眾人就都帶上刀, 大衛 也帶上刀。跟隨 大衛 上去的約有四百人,留下二百人看守器具。
13Tiam David diris al siaj homoj: Zonu ĉiu sian glavon! Kaj ili zonis ĉiu sian glavon, kaj ankaŭ David zonis sian glavon; kaj iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro.
14有 拿八 的一個僕人告訴 拿八 的妻 亞比該 說:「 大衛 從曠野打發使者來問我主人的安,主人卻辱罵他們。
14Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante: Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri feliĉon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;
15但是那些人待我們甚好;我們在田野與他們來往的時候,沒有受他們的欺負,也未曾失落甚麼。
15kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdiĝis ĉe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;
16我們在他們那裏牧羊的時候,他們晝夜作我們的保障。
16muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, paŝtante la ŝafojn;
17所以你當籌劃,看怎樣行才好;不然,禍患定要臨到我主人和他全家。他性情凶暴,無人敢與他說話。」
17tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, ĉar decidita estas malbono kontraŭ nia sinjoro kaj kontraŭ lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.
18亞比該 急忙將二百餅,兩皮袋酒,五隻收拾好了的羊,五細亞烘好了的穗子,一百葡萄餅,二百無花果餅,都馱在驢上,
18Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn ŝafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis ĉion sur azenojn.
19對僕人說:「你們前頭走,我隨着你們去。」這事她卻沒有告訴丈夫 拿八 。
19Kaj ŝi diris al siaj servantoj: Iru antaŭ mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal ŝi nenion diris.
20亞比該 騎着驢,正下山坡,見 大衛 和跟隨他的人從對面下來, 亞比該 就迎接他們。
20Dum ŝi estis rajdanta sur la azeno kaj malleviĝanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj malleviĝas renkonte al ŝi, kaj ŝi renkontiĝis kun ili.
21大衛 曾說:「我在曠野為那人看守所有的,以致他一樣不失落,實在是徒然了!他向我以惡報善。
21Dume David estis dirinta: Nur vane mi gardis la apartenaĵon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdiĝis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;
22凡屬 拿八 的男丁,我若留一個到明日早晨,願上帝重重降罰與我!」
22tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli: el ĉio, kio apartenas al li, mi restigos ĝis la morgaŭa mateniĝo neniun virseksulon.
23亞比該 見 大衛 ,便急忙下驢,在 大衛 面前臉伏於地叩拜,
23Kiam Abigail ekvidis Davidon, ŝi rapide deiris de la azeno, kaj ĵetis sin antaŭ David vizaĝaltere kaj adorkliniĝis ĝis la tero.
24俯伏在 大衛 的腳前,說:「我主啊,願這罪歸我!求你容婢女向你進言,更求你聽婢女的話。
24Kaj ŝi ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj diris: Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj aŭskultu la vortojn de via sklavino.
25我主不要理這壞人 拿八 ,他的性情與他的名相稱;他名叫 拿八 ,他為人果然愚頑。但我主所打發的僕人,婢女並沒有看見。
25Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, ĉar kia estas lia nomo, tia li mem estas: Nabal estas lia nomo, kaj malsaĝecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.
26我主啊,耶和華既然阻止你親手報仇,取流血的罪,所以我指着永生的耶和華、又敢在你面前起誓說:『願你的仇敵和謀害你的人都像 拿八 一樣。』
26Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
27如今求你將婢女送來的禮物給跟隨你的僕人。
27Kaj jen ĉi tiu benaĵo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; ĝi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.
28求你饒恕婢女的罪過。耶和華必為我主建立堅固的家,因我主為耶和華爭戰;並且在你平生的日子查不出有甚麼過來。
28Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, ĉar la Eternulo aranĝos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata ĉe vi.
29雖有人起來追逼你,尋索你的性命,你的性命卻在耶和華-你的上帝那裏蒙保護,如包裹寶器一樣;你仇敵的性命,耶和華必拋去,如用機弦甩石一樣。
29Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo.
30我主現在若不親手報仇流無辜人的血,到了耶和華照所應許你的話賜福與你,立你作 以色列 的王,那時我主必不致心裏不安,覺得良心有虧。耶和華賜福與我主的時候,求你記念婢女。」
30Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro ĉion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,
no verse 31 in this text
31tiam ĉi tio ne estu por vi puŝiĝilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi verŝos sangon senkaŭze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.
32大衛 對 亞比該 說:「耶和華- 以色列 的上帝是應當稱頌的,因為他今日使你來迎接我。
32Tiam David diris al Abigail: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte.
33你和你的見識也當稱讚;因為你今日攔阻我親手報仇、流人的血。
33Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.
34我指着阻止我加害於你的耶和華- 以色列 永生的上帝起誓,你若不速速地來迎接我,到明日早晨,凡屬 拿八 的男丁必定不留一個。」
34Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon: se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, ĝis la mateniĝo restus ĉe Nabal neniu virseksulo.
35大衛 受了 亞比該 送來的禮物,就對她說:「我聽了你的話,准了你的情面,你可以平平安安地回家吧!」
35Kaj David prenis el ŝia mano tion, kion ŝi alportis al li, kaj li diris al ŝi: Iru pace al via domo; vidu, mi aŭskultis vian voĉon kaj honoris vian vizaĝon.
36亞比該 到 拿八 那裏,見他在家裏設擺筵席,如同王的筵席; 拿八 快樂大醉。 亞比該 無論大小事都沒有告訴他,就等到次日早晨。
36Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la mateniĝo.
37到了早晨, 拿八 醒了酒,他的妻將這些事都告訴他,他就魂不附體,身僵如石頭一般。
37Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidiĝis en li lia koro, kaj li fariĝis kiel ŝtono.
38過了十天,耶和華擊打 拿八 ,他就死了。
38Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.
39大衛 聽見 拿八 死了,就說:「應當稱頌耶和華,因他伸了 拿八 羞辱我的冤,又阻止僕人行惡;也使 拿八 的惡歸到 拿八 的頭上。」於是 大衛 打發人去,與 亞比該 說,要娶她為妻。
39Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris: Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon.
40大衛 的僕人到了 迦密 見 亞比該 ,對她說:「 大衛 打發我們來見你,想要娶你為妻。」
40Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al ŝi jene: David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.
41亞比該 就起來,俯伏在地,說:「我情願作婢女,洗我主僕人的腳。」
41Tiam ŝi leviĝis, kaj kliniĝis kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj diris: Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.
42亞比該 立刻起身,騎上驢,帶着五個使女,跟從 大衛 的使者去了,就作了 大衛 的妻。
42Kaj Abigail rapide leviĝis kaj ekrajdis sur azeno, kaj ŝiaj kvin servantinoj ekiris post ŝi, kaj ŝi sekvis la senditojn de David kaj fariĝis lia edzino.
43大衛 先娶了 耶斯列 人 亞希暖 ,她們二人都作了他的妻。
43Ankaŭ Aĥinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaŭ fariĝis liaj edzinoj.
44掃羅 已將他的女兒 米甲 ,就是 大衛 的妻,給了 迦琳 人 拉億 的兒子 帕提 為妻。
44Sed Saul fordonis sian filinon Miĥal, edzinon de David, al Palti, filo de Laiŝ, el Galim.
Tip: use the ← and → keys to turn chapters.